Roman Żuliński (naskiĝis la 28-an de januaro 1837, ekzekutita la 5-an de aŭgusto 1864 en Varsovio) – pola instruisto de matematiko, kunlaboranto de Romuald Traugutt, pendumita sur deklivoj de Varsovia citadelo. Frato de Tadeusz, Józef Anzelm kaj Kazimierz.

Roman Żuliński
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1837 (1837-01-28)
Morto 5-an de aŭgusto 1864 (1864-08-05) (27-jaraĝa)
en Varsovio
Mortokialo pendumo
Ŝtataneco Kongresa Pollando
Familio
Frat(in)oj Tadeusz Żuliński • Dr. Zefi • Kazimierz Żuliński
Parencoj Jadwiga Domańska
Okupo
Okupo politikisto • matematikisto
vdr

En 1862 estis membro de la direkcio de Blanka Partio. Dum la Januara ribelo estis direktoro de ribela poŝto ĉe Nacia Registaro. Arestita la 6-an de marto 1864, enprizonigita en la X-a Pavilono de Varsovia Citadelo. La 30-an de julio samjare kondamnita al mortpuno. La 5-an de aŭgusto 1864 estis pendumita kune kun Romuald Traugutt, Józef Toczyski, Rafał Krajewski kaj Jan Jeziorański.

Li verkis Zasady rachunku różniczkowego i całkowego (Principoj de la infinitezima kalkulo (1859).

Fratoj redakti

Tadeusz - kuracisto, diplomito de Jagelona Universitato. En Prago publikigis artikolon "Lech Czechowi" (Polo al ĉeĥo). Kunkreinto de subtera revuo "Wolność" (Libereco). Fine de 1864 formigras al Parizo, kie famiĝis kiel kuracisto-filantropo. En 1871 setlas en Lvovo, kie vivtenas kiel kemiisto-patologo en loka malsanulejo. Entombigita sur Liĉakiva tombejo.

Józef Anzelm - socia aganto, finis filozofion ĉe Jagelona Universitato, kunredaktoro de "Wolność", kun la fratoj kreis Towarzystwo Słowiańskie (Slava Societo). Entombigita sur Liĉakiva tombejo.

Kazimierz - pastro, fondinto de la Pola Asocio de Sacerdotoj en Ekzilo, en Lvovo pro patriota prediko en Stanisławów lige al funebra ceremonio de sia amiko estis persekutata - forigita ekster Aŭstrio-Hungario, kaj post sia reveno en 1893 sub premo de aŭstriaj regopovoj sendata al periferiaj paroĥejoj.

Bibliografio redakti

  • Stefan Król, Cytadela Warszawska (Varsovia Citadelo), Książka i Wiedza, Warszawa 1978, p. 144
  • Piotr Marek Stański, Bracia Żulińscy: Tadeusz i Józef Anzelm (Fratoj Żuliński: Tadeo kaj Jozefo Anzelmo), "Semper Fidelis" 3/2002.