Roman Karl Scholz

aŭstra pastro

Roman Karl SCHOLZ (naskiĝinta la 16-an de januaro 1912 en Šumperk, mortinta la 10-an de majo 1944 en Vieno) estis aŭstra teologo, aŭgustenano kaj rezistanto kontraŭ la nazioj.

Roman Karl Scholz
Roman Karl Scholz.jpg
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1912 (1912-01-16)
en Šumperk
Morto 10-an de majo 1944 (1944-05-10) (32-jara)
en Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio
Memorigilo Roman Karl Scholz
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • verkisto
Verkoj Goneril : die Geschichte einer Begegnung
Information icon.svg
vdr
Tombo ĉe Heiligenstädter-tombejo

VivoRedakti

Estante filo de negeedzinigita patrino li pasigis la junajn jarojn ĉe la geavoj kaj frekventis la gimnazion en Šumperk. En 1930 li aniĝis al la monakejo de la aŭgustenanoj en Klosterneuburg.[1] Ordino pastra iĝis en 1936; Scholz estis poeto kaj porjunulara animzorganto. Liaj radikoj spiritaj ja kuŝis en kristanaj-germanaj grupoj: dum lernejtempo li estis membro de la katolika porjunula ligo Staffelstein. Komence li eĉ havis simpatiojn por la naziismo.

Post ĉeesto en 1936 en Nurenbergo ĉe Regna partitago li ja ekkonis la verajn fiajn ideojn de la nazia movado kaj fondis en aŭtuno 1938 kune kun la ĵurnalisto Viktor Reimann la unuan rezistadmovadon en post Anschluss okupita Aŭstrio. Nomo ĝia estis unue Deutsche Freiheitsbewegung, sed post eksplodo de la Dua mondmilito oni alinomis ĝin Österreichische Freiheitsbewegung. La politikaj celoj estis unue la klerigo de la popolo pri la veraj intencoj de la nazioj kaj poste la renverso de la reĝimo, la eliro de la aŭstriaj govioj el la ŝtato germana kaj la restarigo de Aŭstrio kun inkludo de Bavario ĝis la rivero Majno.[2]

Apartenis al tiu grupo ankaŭ du aktoroj de Burgteatrejo, Fritz Lehmann kaj Otto Hartmann. Hartmann estis spiono perfida laboranta por Gestapo. Hartmann estis proponinta engrupe entrepreni teroragojn kion Scholz pro kristana konvinko sia malvolis. Dum raportado kaŝpolicana Hartmann ankaŭ tiajn renversplanojn priparolis.

Arestiĝo de Scholz estis en la 22.7.1940. Li devis atendi la proceson dum ne tute kvar jaroj: intertempe iĝis multaj priesploraj demandoj sen iu sukceso koncerne la perfidon de aliaj partoprenintoj kontraŭfaŝistaj fare de Scholz. Scholz internigitis en diversaj malliberejoj. Eĉ interveno de fratino de Hermann Göring, al kiu amikoj de Scholz havis kontakojn, ne helpis. Kondamno je mortpuno estis en la 23.2.1944. Telegramo al Adolf Hitler, per kiu kardinalo Theodor Innitzer mem petis pri indulgo, eĉ ne responditis.[3] Liaj lastaj vortoj antau ekzekuto estis Por Kristo kaj Austrio!.

 
Memorigtabulo en Vieno, Neutorgasse 2

HonorojRedakti

Hodiaŭ liaj agadoj poraŭstriaj kiel ankaŭ liaj poemoj konatas. Entombigo estis sur la tombejo Heiligenstädter Friedhof. Placo en Klosterneuburg nomitis por li. Memorigtabulo starigitis en Klosterneuburg en 1990. La Katolika Eklezio akceptis Scholz oficiale kiel martiron de la 20-a jarcento.

VerkojRedakti

  • Lied von der Gerechtigkeit – Hymne der Freiheitsbewegung Teksto: Roman K. Scholz, Muziko: Eberhard Würzl 1939. En: Der Freiheitskämpfer, 53. Jg./Nr. 4
  • Feine ferne Dinge. Memeldonejo.
  • Goneril. Andermann, Wien 1947.
  • Ich werde immer bei euch sein. Mayer, Klosterneuburg 1994, ISBN 3-901025-29-4.

LiteraturoRedakti

  • Ulrich Bons: Das Anrather Gefängnis im Dritten Reich, der Versuch einer Rekonstruktion. In: Heimatbuch des Kreises Viersen 2002, Viersen 2001, p. 161–179. Roman Karl Scholz war seit Juni 1941 Häftling des Anrather Gefängnisses.
  • Georg Biron: Die letzte Beichte. Geschichte eines Verrates. Wien 1988.
  • Walter Crammer, Gruppe Roman Karl Scholz. In: Informations- und Pressedienst der Österreichischen Widerstandsbewegung Nr. 2 / 1992.
  • Ildefons Fux: Roman Karl Scholz. In: Jan Mikrut (Hg.): Blutzeugen des Glaubens, Bd. I, Wien 1999.
  • Das Geheimnis der Erlösung heißt Erinnerung. Festschrift zur Enthüllung einer Gedenktafel für Roman Scholz im Gymnasium Klosterneuburg. 1990.
  • Josef Greiner: Das Ende des Hitler-Mythos. Amalthea, Wien 1947.
  • Rudolf Grulich: Sudetendeutsche Katholiken als Opfer des Nationalsozialismus. Brannenburg 1999.
  • Alexander Gutenthaler: Roman Karl Scholz – Utopist oder Realist? Diplomarbeit Wien 2002.
  • Grete Huber-Gergasevics: Roman Karl Scholz. Klosterneuburg 2010.
  • Benedicta Maria Kempner: Priester vor Hitlers Tribunalen. München 1966.
  • Christine Klusacek: Die österreichische Freiheitsbewegung. Gruppe Roman Karl Scholz. Europa Verlag, Wien 1968.
  • Radomír Luža: Der Widerstand in Österreich 1938–1945. Österreichischer Bundesverlag, Wien 1985.
  • Otto Molden: Der Ruf des Gewissens. Der österreichische Freiheitskampf 1938-1945. Verlag Herold, Wien 1958.
  • Helmut Moll (Hrsg. im Auftrag der Deutschen Bischofskonferenz): Zeugen für Christus. Das deutsche Martyrologium des 20. Jahrhunderts. 6., erweiterte und neu strukturierte Auflage Paderborn u. a. 2015, ISBN 978-3-506-78080-5, Band I, p. 872–873.
  • Edda Pfeifer: Beiträge zur Geschichte der österreichischen Widerstandsbewegung des konservativen Lagers 1938-1940. Dissertation Wien 1963.
  • Viktor Reimann: Fünf ungewöhnliche Gespräche. Ueberreuter, Wien 1991.
  • Robert Rill: Geschichte des Augustiner-Chorherrenstiftes Klosterneuburg 1938 bis 1945. Wien / Salzburg 1985.
  • Floridus Röhrig: Roman Karl Scholz. In: Jan Mikrut (Hg.): Österreichs Kirche und Widerstand 1939–1945, Wien 2000.
  • Helga Thoma: Gegen den Strom. Zivilcourage und Widerstand im Dritten Reich. Wirtschaftsverlag Ueberreuter, Wien 2002.
  • Heinrich Zeder: Judas sucht einen Bruder. Dom Verlag, Wien 1947.

NotojRedakti

  1. Österreichisches Biographisches Lexikon: Scholz Roman (Karl) [1]
  2. Rolf Steininger, Günter Bischof, Michael Gehler: Austria in the Twentieth Century; p. 146-147; Transaction Publishers, 2002, ISBN 0-7658-0175-2
  3. Pia Maria Plechl: Große Österreicher. Verlag Carl Ueberreuter, Wien 1985

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Roman Karl Scholz en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligilojRedakti