Roman Laskowski (naskiĝis la 17-an de februaro 1936 en Komarno (Lviva provinco), mortis la 21-an de junio 2014) – pola lingvisto, slavisto, polisto kaj ĉeĥisto, pioniro de genera fonologio en Pollando. Aktivulo de Sendependa Aŭtonomeca Sindikato "Solidareco", en tio de la subreraj strukturoj en la unua duono de la 80-aj jaroj.

Roman Laskowski
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1936 (1936-02-17)
en Komarno
Morto 21-an de junio 2014 (2014-06-21) (78-jaraĝa)
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Jagelona Universitato
Okupo
Okupo sindikatisto • lingvisto
vdr

Vivo redakti

Juneco redakti

En 1940, post la soveta invado en Pollandon, estis kun la familio deportita al Kazaĥio. Li revenis al Pollando en 1946, ekloĝis en Kietrz, kie en 1954 finis ĝeneralklerigan liceon.

Scienca kariero redakti

En 1959 finis studojn pri la ĉeĥa lingvo en Jagelona Universitato. En la jaroj 1960-1963 estis laboranto de Silezia Scienca Instituto en Katowice, en la jaroj 1963-1969 de Slavistika Fako ĉe Pola Scienca Akademio en Varsovio. En 1967 defendis en Jagelona Universitato doktoran disertaĵon Derywacje rzeczowników w dialektach leskich (Derivaĵoj de substantivoj en dialektoj de Lesko-regiono), verkitan sub la gvido de Alfred Zaręba. De 1969 ĝis 1973 estis laboranto de la Laborejo pri Gramatika Konstruo de la Pola Lingvo ĉe la Instituto de Literaturaj Esploroj de Pola Scienca Akademio kaj lekciisto de Supera Pedagogia Lernejo en Rzeszów.

Distingoj redakti

En 1995 estis distingita per Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta "pro eminentaj meritoj en popularigado de heredaĵo de la pola kulturo kaj scienco" en Svedio.

Bibliografio redakti

  • Polacy w Szwecji. Słownik biograficzny emigracji polskiej w Szwecji (Poloj en Svedio. Biografia vortaro de la pola elmigrantaro en Svedio), prilaboris Tadeusz Nowakowski, eldono Polonica 1992, p. 89-90
  • "Roman Laskowski" en: Encyklopedia języka polskiego (Enciklopedio de la pola lingvo), tria korektita eldono, Ossolineum, Vroclavo 1999, p. 205