Roman SITKO (naskiĝis la 30-an de marto 1880 en Czarna, mortis la 12-an de oktobro 1942 en Aŭŝvico) estis pola romkatolika pastro. En majo de 1941 li estis arestita de Gestapo kaj sendita en koncentrejon. Li pereis en la koncentrejo en Auschwitz (Aŭŝvico).

Roman Sitko
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1880 (1880-03-30)
en Czarna Sędziszowska
Morto 12-an de oktobro 1942 (1942-10-12) (62-jaraĝa)
en Aŭŝvico
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
vdr

Memorigo redakti

La 13-an de junio 1999 en Varsovio papo Johano Paŭlo la 2-a beatigis lin en grupo de 108 polaj martiro de la dua mondmilito.

En 2014 oni finis la filmon Ksiądz Roman Sitko. Bohater z wiary (Pastro Roman Sitko. Heroo el la kredo) de reĝisoro Dawid Szpara. La 6-an de novembro 2014 ties premiero okazis en Lusławice – Eŭropa Muzik-Centro de Krzysztof Penderecki.

Bibliografio redakti

  • Adam Nowak, Ksiądz rektor Roman Sitko. Życie, działalność, męczeństwo, Wydawnictwo Diecezji Tarnowskiej BIBLOS, Tarnów 1998, ISBN 83-86889-54-3. (pollingve)
  • Stanisław Sojka, Męczennicy 1939—1945. Błogosławiony ks. Roman Sitko, Zeszyt 45, Wydawnictwo Duszpasterstwa Rolników, Włocławek 2001, ISBN 83-88743-64-3. (pollingve)
  • Krzysztof G. Gucwa, Bardzo szanowany rektor : Numer 61908 z KL Auschwitz, JAMAKASZ, Tarnów 2014, ISBN 978-83-938416-9-1. (pollingve)

Eksteraj ligiloj redakti