Romanal. Lingvoprojekto farita de Alfred MICHAUX (kun kaŝnomo A. M. Boningue) en 1909 kaj reprezentita en 1912. Ĝi estis proponita al Delegacio por alpreno de la lingvo internacia, kiu preferis Idon. Ĝi estis propagandata de sia aŭtoro dum kaj post la Unua mondmilito. La aŭtoro emfazas, ke en sia sistemo li ekstermis el Esperanto ĉiujn germandevenajn elementojn. Michaux restis ankaŭ Esperantisto, laŭ sia letero al Montagu Christie Butler. Vere Romanal ne estis lingvo kiel IdoEsperanto, sed nur projekto prezentita en malgrandaj broŝuroj kaj neniu uzis ĝin.

Gramatiko redakti

Romanal provis kombini la internaciecon kaj latinecon de Latino sen fleksio al la regula strukturo de Esperanto.

Alfabeto kaj prononco redakti

Kiel Peano, Romanal adoptas la ortografion kaj prononcon de la klasika latina lingvo.

Morfologio redakti

Samkiel Esperanto, ĝi uzas specialan finliteron por marki la malsamajn vortospecojn. Eĉ la propraj nomoj akiras tiujn finaĵojn, tiel la latina "America" restis "Americe".

En Romanal estas multaj verbaj malsimplaj formoj kiel 'me amaveran' = mi estos amita; 'me amavum' = mi estis aminta; 'amavant' = aminte; 'amerav' = devi ami; 'amerant' = devante ami. Tiuj malsimplaj formoj similas pli al Volapuko ol al Esperanto.

Nombroj (1-10): uni dui tri quadri quinti sexti septi octi noni deci

Ekzemploj redakti

Moto:

"Li Meliori lingue auxiliari est ille quel possan facilim comprendar li americanos del norde et illos del sude". (La pli bona helplingvo estas tiu kiun povas facile kompreni la amerikanoj de nordo kaj de sudo).


Declarade d'independantie de Americanos. Nos consideran sicut évidenti isti verites que omni homos estan creati pro vivar equali : ad illos lo Creator donavan certi jures inalienabili et specialim li liberite et li querite del felicite.


Me libenter doneran mei concludes, post longi experimentes. I. In systeme artificiali con finales caracterizanti ubi est necessi decidar l littere = 1 sone, li boni pronomine devan estar monosyllabi con c, ex. ei, con possibilite variar in ca—ce -- ci—co cu, secondum l'adopte de finales.


Nombroj (1-10): uni, dui, tri, quadri, quinti, sexti, septi, octi, noni, deci.


Nos consideran sicut evidenti isti verites que omni homos estan creati pro vivar equali. (Ni konsideras kiel evidenta tiu vero kiu ĉiuj homoj estis kreitaj por vivi egale).

Patro Nia:

Patro nostri, qui est en cieles,
sanctificat estas nomine tui,
advenias regne tui,
fias volite tui,
sicut en ciele, et en terre.
Il pane nostri quotidiani das ad nos hodie,
et dimittas nostri debites,
sicut et nus dimitta debitantos nostri,
et ne nos inducas in tentatione,
sed liberas nos ex male.

Bibliografio redakti

Boningue, A. M.
Romanal - metode de international lingue
Boulogne-sur-Mer: Boningue, 1909
(44 p.)