Romanos

municipo en Zaragoza
(Alidirektita el Romanos (Zaragoza))

Romanos [roMAnos] estas municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Romanos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50491
Demografio
Loĝantaro 149  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 8′ N, 1° 17′ U (mapo)41.1269599-1.2760099Koordinatoj: 41° 8′ N, 1° 17′ U (mapo) [+]
Alto 922 m [+]
Areo 19,533274 km² ( 195 3.3 274 ha) [+]
Romanos (Provinco Zaragozo)
Romanos (Provinco Zaragozo)
DEC
Romanos
Romanos
Situo de Romanos
Romanos (Hispanio)
Romanos (Hispanio)
DEC
Romanos
Romanos
Situo de Romanos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Romanos [+]
vdr

Geografio redakti

 
Panoramo.

Romanos estas municipa teritorio en la sudo de la komarko Daroka Kamparo kie ĝi limas laŭhorloĝe kun la teritorioj de Lechón, Nombrevilla, Villarroya del Campo, Villadoz kaj Badules. Ĝi estas okcidente de la valo de la rivero Huerva.

La loĝloko Romanos mem estas sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 922 msm. Ĝi estas tute inter Villadoz (norde) kaj Lechón (sude) laŭ la aŭtoŝoseo Autovía Mudéjar, krome estas Nombrevilla sudokcidente kaj Badules nordoriente.

Historio redakti

 
Preĝejo.

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento. En 1248, per privilegio havigita de Jakobo la 1-a, la loko sendependiĝis de Daroca, kaj ekestis parton de Sesma de Langa en la Komunumo de Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838.

La loko ludis gravan rolon dum la Milito de la du Petroj. Oni konservas restaĵojn de la komplekso de la kastelo de la 14-a jarcento, ene de kiu estas la preĝejo de Sankta Petro de la 16-a jarcento. Tiu estas ununava gotika kun poligona absido kaj turo gotik-mudeĥara de milita deveno kaj ŝajne konstruita ĉirkaŭ 1400. Tiu turo estas simbolo de la lok kaj tial aperas en la municipa blazono.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Romanos kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 132 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj sed ĉefe vitejoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo, ermitejo, lavejo, kvar krucmonumentoj, neĝujo kaj moderna urbodomo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti