Malfermi la ĉefan menuon

Romantikula domo (Jena)

La muzeo, iama loĝdomo de Fichte.
La scenejo en la 2-a etaĝo.

La Romantikula domo (germane: Romantikerhaus) estas literatura muzeo en Jena, Germanio, Unterm Markt nr 12a.

PriskriboRedakti

La iama loĝdomo de la filozofo Johann Gottlieb Fichte, kiu venis en la 1794-a jaro al Jena, prezentas sin hodiaŭ kiel literaturan muzeon por la epoko de germana malfrua romantiko. Konstruite en 1669, la konstruaĵo troviĝis iam ĉe la rando de la urbo, tamen ankoraŭ ene de la urbomuroj. Iam multo da memorigŝildoj pri famaj loĝintoj estis muntitaj ĉe la fasado.

KolektojRedakti

La ekspozicioj pri la fruromantika epoko en Jena montras la kulturan kaj spiritan fonon de la tiama ekagado de juna generacio da poetoj, literaturscienculoj, filozofoj kaj natursciencistoj. Kiel eblis fari la urbon Jena (inter 1785-1803) la plej progresa spirita centro de tuta Germanlando? Kio allogis tien ĉi la filozofojn Reinhold, Fichte, Schelling, la teologojn Griesbach kaj Paulus, la poeton Schiller kaj la natursciencistojn Loder, Lenz, Hufeland, Stark kaj Batsch en urbon kun nur ĉ. 4.500 enloĝantoj? Sendube tiaj personuloj estis la ĉefa kaŭzo por duobliĝo de la nombro de la studentoj al ĉ. 800 en la 1790-aj jaroj.

La tri etaĝoj de la muzeoj enhavas informon pri la tri jenaj temoj:

  • Elradiado spirita-kultura de Jena (1-a)
  • Fruromantika epoko (2-a): la hejmeco de romantikaj cirkloj bone transportatas en salono kun scenejo, kiu ankaŭ pretas por diversaj aranĝoj (laŭtlegadoj, filmprojekcioj ktp.).
  • Konektoj reciprokaj (3-a): La du malsupraj etaĝoj teme unuiĝas en la tria, kie oni intencas fari ligojn inter la diversaj fakoj (natursperto, naturscienco, arto). Eksperimenta ateliero de la fizikisto Johann Wilhelm Ritter montras la natursciencan engaĝiĝon de la fruaj romantikuloj kaj ties iomete komplikajn pensmanierojn kiuj ampleksis naturesploron, kritikon de la socio kaj viziojn pri pli bona estonteco. Rekonstruita mineja galerio estu, laŭ la opinio de Novalis, ne nur vojo internen sed plifaciligu al la vizitantoj - percepteble per la sensoj - la komprenon de la verkaro de Novalis.

En la tria etaĝo estas ankaŭ spaco por nedaŭraj ekspozicioj.

LiteraturoRedakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 105

Eksteraj ligilojRedakti