Ciganoj

komuna nomo por tri etnoj kun komuna heredaĵo
(Alidirektita el Romao)

Ciganoj[1][2] aŭ prefere romaoj [3][4][5][6] (propralingve Roma[7]), aŭ roŭmoj[8][9][10] (Vidu ankaŭ sub Romaoj[11]) estas komuna nomo por etnoj kun komuna heredaĵo: sintioj kaj kaleoj.

Ciganoj
Flago
etno • Eŭropaj nomadaj gentoj
Hindarja grupo
Suma populacio
4 373 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Barato Barato 5,794,000
Turkio Turkio Disputita:
300,000 - 5,000,000
Rumanio Rumanio Disputita:
535,250
(oficiala censo)
Aliaj taksoj:
700,000–2,500,000
Hispanio Hispanio 600,000 ĝis 800,000
aŭ 1,500,000
Francio Francio 500,000 (oficiala takso)
ĝis 1,200,000-1,300,000
Usono Usono 1,000,000 (taksoj de ciganaj organizoj)
Hungario Hungario Disputita: 205,720 (oficiala censo);
Aliaj taksoj:
450,000-1,000,000
Brazilo Brazilo 678,000–900,000
Bulgario Bulgario Disputita: 370,908 (oficiala censo) ĝis 700,000–800,000
Slovakio Slovakio Disputita: 92,500 aŭ 550,000
Serbio Serbio Disputita: 108,193 (oficiala censo)
500,000 taksita (540,000 inkl. Kosovo)
Rusio Rusio 183,000 (oficiala censo 2002)
Grekio Grekio Disputita: 200,000
aŭ 300,000–350,000
Ukrainio Ukrainio 48,000 (oficiala censo 2002)
Argentino Argentino 300,000
Ĉeĥio Ĉeĥio Disputita: 11,746
aŭ 220,000 ĝis 300,000
Nord-Makedonio Nord-Makedonio Disputita: 53,879
ĝis 260,000
Germanio Germanio 110,000–130,000
Albanio Albanio Disputita: 1,300 ĝis 120,000
Irano Irano 110,000
Italio Italio 90,000–110,000
Kanado Kanado 80,000
Kolombio Kolombio 79,000
Portugalio 40,000
Pollando 15,000 ĝis 50,000
Lingvo(j)
cigana lingvo, lingvoj de konkretaj regionoj
Religio
Romanipen, kombinita kun asimilo el lokaj religioj
vdr
Ciganoj en Eŭropo 0%                              10%.

Tradicie ili estis nomadoj kaj ankaŭ nuntempe ili formas diasporon de pli ol 10 milionoj da homoj[12]. La ciganoj venis origine el Barato, sed intertempe ili ankaŭ jam fiksloĝas en 30 landoj, precipe en Eŭropo[13], Ameriko [14] kaj okcidenta Azio (ekzemple Ŝinĝango)[15].

Eŭropanoj en la mezepoko kredis, ke ciganoj venis el Egiptio (la angla nomo gipsy kaj la hispana gitano devenas el tiu supozo), sed la lingvistika analizo pruvis, ke ilian prapatrujon necesas serĉi en Hindio, probable apud la rivero IndusoSindh. Ilia nomada vivmaniero kaŭzis problemojn en eŭropaj landoj kaj vekis grandan malamon kontraŭ ili, sekve ankaŭ persekutadon kaj pogromojn.

Wiktoria Gabor ("Viki", cigandevena polino), venkintino de la 17a Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2019 en Glivico, Pollando
Khamoro Roma Festival 2007 Prague
Festivalo Khamoro Roma, Prago 2007

Ciganoj parolis variantojn de cigana lingvo (ili nomas sian lingvon romani)[16], sed dum la malnomadiĝo, plurlande parolis ciganan ĵargonon aŭ ekparolis, ofte kontraŭ sia volo, nur la landan lingvon kiel en Hispanio kaj Hungario[17].

Etimologio redakti

La vorto mem "Cigano" estas termino rezulte de eksteraj perceptoj kiujn aliaj popoloj havis de 'ciganoj'. Ĝi venas de la greka vorto athínganos kiu estis la esprimo uzita rilate al la 11-a-jarcenta sekto de herezaj aŭguristoj en la Orientromia imperio. Ĝi ankaŭ havis la signifon "netuŝebla"[18]. Angloj opiniis, ke romaoj venis el Egiptio (Egypt), kaj tiel estiĝis la vorto gypsy (cigano)[18].

Romaoj kaj ciganoj ne estas sinonimoj redakti

Ekzistas multaj homoj, kiuj uzas la vorton "cigano" sen scii, ke ĝi havas malestiman signifon por la koncerna popolo kaj ke ĝi stereotipas ankaŭ la vivstilon de la membroj de tiu malplimulto, ĉefe en orienteŭropaj landoj[18]. Kvankam nuntempe pli kaj pli estas uzata la vorto "romaoj" (kaj ties diversajn nacilingvajn formojn) ankaŭ kiel sinonimon de la pli ĝenerala nomo "ciganoj", la Internacia Romaa Unio opinias, ke la diversaj nacilingvaj terminoj similaj al "ciganoj" estas pejorativaj, kaj tial rekomendas uzi la terminon Roma (en Esperanto: romaoj), nomo kiun ili propralingve uzas por priskribi sin, tiel inkluzivante ankaŭ sintiojn kaj kaleojn en la signifon de "romaoj"[19].

La rekte koncernatoj nomas sin prefere per la vorto „Rom” aŭ plurale "'Roma"[11], kiu signifas „(edziĝinta) viro”, "Romni" kiu signifas "(edziĝinta) virino", "Romnija" (ina pluralo) aŭ per la vorto „manuŝ”, kies signifo estas „homo”[19]. Malstrikta traduko de la vorto "Rom" (romao) el la lingvo de la romaoj (RromaniRromanes) simple signifas "homo", kio finfine estu la maniero, laŭ kiu ĉiuj vidu romaojn kiam oni parolas pri ili.

Iuj organizaĵoj, inkluzive de Unuiĝintaj Nacioj kaj la usona Library of Congress, uzas la terminon Romani [89]. Tamen la Konsilio de Eŭropo kaj aliaj organizaĵoj konsideras, ke "Roma" estu la ĝusta termino rilata al ĉiuj rilataj grupoj, sendepende de iliaj devenlandoj, kaj rekomendas, ke la termino Romani, kelkfoje literumata kiel Rromani, estu limigita al la lingvo kaj kulturo: lingvo romani, kulturo romani. [87]

Ciganoj redakti

La vorto "cigano" ne povas esti disigita de ĉi pli ol 500 jaroj da sklaveco en la teritorioj de nuntempa Rumanio, kie la esprimo "cigano" (en la rumana "țigan") iĝis sinonima de "sklavo". Tiu sklaveco daŭris de la alveno de romaoj en Eŭropo en la 13-a jarcento ĝis meze de la 19-a jarcento[18]

La esprimo "cigano" estas de ili mem ofte konsiderata kiel ofenda insulto kaj rifuzata, kvankam kelkaj romaaj komunumoj mem elektas plu uzi la vorton "cigano"[18].

En la monda kulturo ekzistas multaj gravaj literaturaj kaj historiaj verkoj uzantaj la terminon "cigano".

Popolo senteritoria redakti

La romaoj perdis sian ŝtatanecon en la restrukturado de pluraj eŭropaj landoj dum la pasintaj jardekoj.

Ciganio ne havas geografiajn limojn, neniun referencan teritorion, sed determinantoj estas sociaj, lingvaj kaj psikologikaj limoj[20].

Vaida Voivod III (Ionel Rotaru) estis politika aktivisto kiu klopodis fondi en 1960 la Communauté Mondiale Gitane (Tutmonda Romaa Komunumo) kiu celis interalie sendependan ŝtaton nomata Romanestan[21].

En 1998 romaoj kongresis en Prago, kie ili kreis senteritorian civiton kun propraj flago, himno kaj parlamento: Ciganio.

Diaspora vivo redakti

Ĉirkaŭ la 10-a jarcento romaoj komencis iri de nordokcidenta Barato kaj Pakistano al okcidento[15].

La romaoj formas popolgrupon kiu vivas precipe en orienta Eŭropo, en la ĝermanaj landoj ankaŭ konataj sub la nomo sintí (sintioj) kaj en hispanlingvaj landoj sub la nomo kalé (kaleoj). La termino bohemiano pri artisto malŝatanta sociajn konvenciojn estas inspirita de vivmaniero de ciganoj, kiuj venis al Francio el Bohemio.

Azerbajĝano redakti

En regiono Jevlaĥ loĝas komunumo kies membroj parolas la kurdan, nomas sin "ajem-kurdoj" kaj asertas ke iliaj prapatroj translokiĝis tien el Irano en la 1940-aj — 1950-aj jaroj. Tamen lokanoj, etnologoj kaj la ŝtata statistiko konsideras ilin ciganoj. Laŭ neoficialaj datumoj en 2012–2014 en Azerbajĝano loĝis proksimume 10 000 ciganoj, inkluzive de 2 500 en Jevlaĥ. Laŭ datumoj de lokaj etnologoj, jam antaŭ la foriro el Irano tiuj ĉi homoj estis islamanoj (plejparte ŝijaistoj), parolis la kurdan kaj sin konsideris kurdoj. Ili estas malriĉaj kaj socie izolitaj[22].

Brazilo redakti

En Brazilo, estas du ciganaj "gentoj", la unuaj estas kaleoj kiuj venis el Portugalio kaj Hispanio en fruaj eraoj kaj vivas laŭ tradiciaj nomadaj moroj, ili almozpetas, faras cirkajn prezentaĵojn, legas la bon-hazardon. Ili estas tre malriĉaj kaj vivas en tre malbonaj kondiĉoj. Fizike ili estas nigra-haŭtaj. La aliaj estas la romaoj kiuj venis el la Orienta Eŭropo en 20-a jarcento post la Dua mondmilito. Ili, ĝenerale, vivas en grandaj urboj, kiel Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo kaj tendaras nur pro ceremoniaj kaj festaj aferoj. Ili estas blank-haŭtaj kaj ĝenerale vivas kiel komercistoj.

Persekutoj redakti

Tria Regno genocide ekstermis ciganojn. En Mez-Orienta Eŭropo plimulto mortis en germanaj-naziaj ekstermejoj. Romaoj indikas la ekstermon per la nomo Porajmos[23].

  • 18.11.1942: En Litovio komandanto de la germana sekureca polico kaj SD, Karl Jeger, ordonis fermi ĉiujn litovajn ciganojn en tendaro en Ežerėlis (distrikto Kaunas) kun konfisko de ilia posedaĵo
  • 13.11.1943: Germana polico pafmortigis polinon kun 10 ciganoj kaŝitaj ĉe ŝi.

Kulturo redakti

Malgraŭ la ĝenerala malamo kaj persekutado, la ciganoj konservis siajn identecon, lingvon kaj originalecon, kio aliflanke vekis ankaŭ admiron aŭ almenaŭ atenton de gravaj artistoj. Sed ili havas ankaŭ propran kulturon (cigana muziko estas la fonto de flamenko). Nuntempaj artistoj kiel koncepta artisto Damian Le Bas[24][25] rekreas la romaan identecon partoprenantaj en nuntempaj artaj ekspozicioj kiel la Venecia Bienalo[26] montrantaj ke la romaa identeco estas ne homogena sed ke ĝi scias adapti sin al ŝanĝantaj cirkonstancoj kaj eĉ kapablas je kultura mikso. Tiel ĝi povas servi kiel modelon por moderna, transnacia identeco.

Cigana feminismo aŭ feminismo romaa, estas feminismo, kiu antaŭenigas seksan egalecon, la batalon kontraŭ sociaj malegalecoj kaj la defendon de la integriĝo de virinoj en malsamaj sferoj de la socio, laŭ maniero kongrua kun la izolado de la kulturo kaj de la valoroj de la romaoj.

Religio redakti

Ĥoraĥanaj romaoj (nacireligia nomo el "turkaj" "islamanoj") estas ciganoj de sunaisma islama kredo en la Balkana duoninsulo, Turkio kaj Turka Respubliko Norda Kipro, de kie kelkaj migris ankaŭ al Norda kaj Suda Ameriko kaj Italio kaj aliaj okcidenteŭropaj landoj. La cirkumcido de knaboj estas festata en granda maniero[27][28].

Dasikanaj romaoj estas religia kaj etna ombreltermino por kristanaj ciganoj en Balkana duoninsulo, precipe en Bulgario, kiuj uzas la romaan lingvon, sendepende de ties malsamaj grupoj aŭ profesioj. Bapto estas granda evento por ili. La plimulto estas kredantoj de la malnova ortodoksisma kristanismo, kaj estas ankaŭ kelkaj malmultaj kredantoj de Pentekosta Kristanismo[29].

La Malnova Dualisma-Religio de la romaoj estas simpla kredo en Devla-Dio kaj Beng-Satano .[30]. Estas neniuj sanktaj libroj sed Pastroj nomitaj Rashai , la pastro-edzino estas nomita Rashani .[31][32]. Nur romao aŭ parta romao povas esti membroj.[33]

Lingvo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Romaa lingvo.

Almenaŭ 3 milionoj da romaoj parolas la romaan lingvon (Romani) tra la mondo, kiu apartenas al la hind-arja branĉo de la hindeŭropaj lingvoj[15], Ĝi ankaŭ estas la plej proksima eŭropa parenco de Sanskrito. Multaj romaoj scipovas paroli du aŭ pli da lingvoj. La romaa estas agnoskata diversgrade kiel malplimulta lingvo en Kosovo, Makedonio, Rumanio, Kroatio, Slovakio, Slovenio, Germanio, Finnlando, Hungario, Norvegio, Svedio kaj Aŭstrio[15].

Simbolaj tagoj kaj lokoj redakti

  • 8-a de aprilo: La Internacia Romaa-tago estas festata ĉiujare je la 8a aprilo memore al la malfermo de la unua internacia Roma-kongreso okazinta en Londono ekde la 8-a de aprilo 1971.
  • 2-a de aŭgusto: la memortago de 'porajmos' depost 1992 rememorigas tiun tagon ĉiujare ilian 'holokaŭstan' version, el kiu estiĝis rememoriga himno nomata gelem gelem[34].
  • 10-a de decembro: Tago de la romaaj homaj rajtoj[35].

Literaturo redakti

Kelkaj cigandevenaj verkistoj: Veijo Baltzar, Luminița Cioabă, Edward Dębicki, Lafcadio Hearn, Ronald Lee, Bronisława Wajs.

Muziko kaj danco redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo [Ciganoj kaj hispanaj dancoj].

Ciganaj muzikĝenroj estas Flamenko kaj Ciganaj fanfaroj de Serbio, Makedonio, kaj Bulgario

Kelkaj ekzemploj en kiuj ciganoj rolas en aligentaj muzikkulturoj:

Jen kelkaj cigandevenaj kantistoj, muzikistoj:

Nicolas Reyes, Aladár Pege, Ginesa Ortega, Irini Merkouri, Sofi Marinova, Roby Lakatos, Félix Lajkó, Edyta Górniak, Rosario Flores, Diego El Cigala, Drafi Deutscher, Camarón de la Isla, Sandro de América, Pista Dankó, Georges Cziffra, Panna Cinka, Manolo Caracol, Iva Bittová, János Bihari, Kálmán Balogh, Elek Bacsik, Carmen Amaya, Remu Aaltonen, Ida Kelarová, Shutka Roma Rap, Marianne Rosenberg...

Filmoj redakti

Fanfan la Tulipe

Ladje Drom (Latcho Drom)

Carmen kaj Lola

Terra Franca / Ashore (2018)[37]

Gadjo dilo

 
Cigana Romancaro.

I met some happy gypsies

Famaj ciganoj redakti

Juan de Dios Ramírez Heredia – hispana politikisto, eksa membro de la Eŭropa Parlamento kaj fondinto de Unión Romaní, ligita al Romano Internacionalno Jekhetanipe (Internacia Romani Unuo)

Django Rheinhardt (gitaristo kaj komponisto)

Marcel Courthiade (esploristo pri la 'Rromani'-skribo, lingvo kaj kulturo)

Bronisława Wajs - Papuŝa (verkisto, poeto)

Veijo Baltzar (dramaturgo, verkisto, artisto)

Gipsy Kings (muzikgrupo)

Damian Draghici (membro de la Eŭropa Parlamento)

Lívia Járóka (unua romaa parlamentanino en la Eŭropa Parlamento)

Bibliografio redakti

(angla) Carol Silverman, Romani Routes: Cultural Politics and Balkan Music in Diaspora, eld. Oxford University Press, 2012, ISBN 978-0-19-983278-1

(angla) Ian Hancock, We are the Romani people. UHP, 2002, 180 p., ISBN 1-902806-19-0

(angla) Nicolae Gheorghe & Andrzej Mirga, The Roma in the 21st century: a policy paper, Princeton University: Project on Ethnic Relations, 1997

(angla) Damian Le Bas, Thomas Acton: All Change. Romani Studies Through Romani Eyes. University of Hertfordshire Press, Herfortshire 2010.

(angla) August Fraser: The Gypsies ("Ciganoj"), Oxford/Cambridge 1995

(franca) Le Conseil de l'Europe et les Roms: 40 ans d'action (La Konsilio de Eŭropo kaj la Romaoj: 40 jaroj de agado),

(franca) J'ai vu pleurer un vieux tsigane, Editions Oskarson, 2011, ISBN 978_2_3500_0701_4

(itala) Santino Spinelli, Rom gente libere, 2013, 256 paĝoj.

En Esperanto redakti

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 35-an ĉapitron "Ciganoj kaj ciganaj fabeloj" al komentoj pri tiu popolo, ĉefe pri ties historio kaj antropologio; poste ŝi rakontas du anekdotojn pri romaoj (ciganoj).[38]

Savojarda romao, en: Arkivo de la revuo Etnismo, nro 85 Arkivigite je 2018-03-06 per la retarkivo Wayback Machine (PDF Arkivigite je 2018-03-05 per la retarkivo Wayback Machine, 31-5-2010), p. 15-18

Els de Groen, verkistino kaj batalanto por minoritatoj, La balkana verda stelo, la 1-an de marto 2017, paĝoj 1-18, donas interalie informojn pri famaj romaoj[8].

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Vekiĝo de la romaa komunumo, Le Monde Diplomatique en Esperanto

(de) Sabine Adler, Vom Rand in die Mitte der Gesellschaft, Deutschlandfunk.

(en) Khetanes, romaa arta fondumo

(de) Roma-Generacio 2.0 ĉe la tutmonda romaa festivalo KHAMORO

(en) Romaa Filmfestivalo

(en/hu) Neformala Romaa Eduka Fondumo/ UCCU pri promenitinerioj (romae: thaj Romnya) en Budapeŝto kaj Pécs kun junaj ciganaj ĉiĉeronoj formitaj de UCCU por klarigi ciganajn valorojn kaj antaŭjuĝojn.

(angla) European Roma Cultural Foundation Arkivigite je 2013-05-11 per la retarkivo Wayback Machine (Eŭropa Romaa Kultura Fondumo)

(en, fr, de) Romaa historio kaj kulturo

(angle) Ekstermado fare de la nazia reĝimo Arkivigite je 2012-09-29 per la retarkivo Wayback Machine

(angle) RomNews Society

(angle, romae, france) Eŭropa Forumo de romaoj kaj vojaĝantoj

(angle) Specalized Library with Archive "Studii Romani"

(franca, angla) Romaoj kaj ciganoj - eŭropa kulturo - prezentado kun bildoj, 2003, Marseille.

(turka, angla subteksto) Elma Arus (turka dokument-filmistino)

Referencoj redakti

  1. El la singulara "cigano", laŭ Reta vortaro
  2. El la singulara "cigano", laŭ NPIV
  3. (en) Kial prefere ne tsiganoj (gypsies) sed romaoj, YouTube
  4. El la singulara "romao", laŭ Reta vortaro
  5. El la singulara "romao", laŭ NPIV
  6. Esperantlingva Etnonoma Glosaro (E.E.G.). Arkivita el la originalo je 2016-11-12. Alirita 2020-08-10.
  7. (en) Why "Roma" and not "Gypsies", Voiceofroma.com
  8. 8,0 8,1 La ĝustaj formoj estas Rrom (indiĝena), Romani (angla) kaj Romaoj (Esperanto). La etimologia deveno estas respektive el Egipto (Gýftos) kaj ne-tuŝenda el greka αθίγγανος
  9. (eo) Jorge Camacho, Beletra Almanako 1 (BA1 - Literaturo en Esperanto)
  10. (eo) Fabrício Valle refoje provos eldoni Heroldon, Libera Folio, la 22-an de marto 2021.
  11. 11,0 11,1 Noto: Multaj nuntempe uzas la vorton "romaoj" (kaj ties diversajn nacilingvajn formojn) ankaŭ kiel sinonimon de la pli ĝenerala nomo "ciganoj". La Internacia Romaa Unio opinias, ke la diversaj nacilingvaj terminoj similaj al "ciganoj" estas pejorativaj, kaj uzas tial anstataŭe la terminon "Roma" (Romaoj), tiel inkluzivante ankaŭ sintiojn kaj kaleojn en la signifon de "romaoj".
  12. (en) Radost Zaharieva, Celebrating our diverse language heritage (Festante nian diversan lingvan heredaĵon), European Roma Rights Centre, la 21-an de februaro 2017
  13. (en) "Roma integration in the EU", Eŭropa Komisiono.
  14. (en) "Can Romas be part of Indian diaspora?". khaleejtimes.com, la 29-an de februaro 2016
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 Romaa lingvo (romani), Lingvo.info
  16. (en) Randall, Kay. "What's in a Name? Professor take on roles of Romani activist and spokesperson to improve plight of their ethnic group", arĥivita de la originalo, la 5-an de februaro 2005.
  17. (angla) Ian Honcock, We are the Romani people (ni estas la romaa popolo) [arkivo], Centre de recherches tsiganes, University of Hertfortshire Press, 2005, p. 139
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 18,4 (en) Dragana Kokora, Cigan and Roma are not synonyms, European Roma Rights Center (ERRC), la 14-an de februaro 2022.
  19. 19,0 19,1 Julius Hauser, Ciganoj aŭ romaoj: ĉu lingva problemo?, Monato, la 7-an de julio 2020.
  20. (franca) Roms et Tsiganes, une culture européenne (Romaoj kaj Ciganoj, eŭropa kulturo), Marseille-Provence, la 4-a de junio 2013.
  21. (angla) Ian Hancock, We are the Romani people - Ame sam e Rromane džene (ni estas la romaa popolo), University of Hertfordshire Press, 2017, ISBN 978-1-902806-19-8
  22. Esplorante kurdan kvartalon en Azerbajĝano (esperante). Tutmondaj Voĉoj (2023-03-28). Arkivita el la originalo je 2023-08-23. Alirita 2023-10-28.
  23. (en) The hidden Holocaust, ekspozicio en Mücsarnok, Budapeŝto, marto 2004.
  24. (en) The Birth of Gypsy Dada: On the Life and Legacy of Damian Le Bas (1963-2017), Blok
  25. Gypsie Dada
  26. (en) Roma Biennale
  27. [1]
  28. [2]
  29. [3]
  30. https://scholarlypublications.universiteitleiden.nl/access/item%3A2721940/view
  31. https://www.jstor.org/stable/592158?seq=68#metadata_info_tab_contents
  32. https://eo.wiktionary.org/wiki/ra%C5%9Baj
  33. La religio kaj kulturo de la romaoj (a.k.a. ciganoj). Arkivita el la originalo je 2021-12-02. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-12-02. Alirita 2022-12-20.
  34. (en) Atanas Zahariev, A song for the Roma genocide, European Roma Rights Centre, la 2-an de aŭgusto 2014.
  35. (franca) Dates symboliques, en: Projet Itinéraire de la culture et du patrimoine des Roms, Konsilio de Eŭropo, 2010, p. 58
  36. Rakonta poemo pri tradicia historio de necigano Aleko kiu aliĝas al grupo de nomadaj ciganoj inter alia pro amo al ciganino Zemfiro, kiu post tempo preferas liberon kaj Aleko murdas la novan amaton; en la historio kondukas la intrigon Maljunulo. La afero venas el Cervantes (La gitanilla) al Federico García Lorca (Sanga nupto) sed kun rusa etoso. Aleksandr Puŝkin, Rusa poezio en tradukoj de Sergej Rublov., 2002, Jaroslavl. ISBN 5947550083
  37. (en) "Leonor Teles". Agência-Portuguese Short Film Agency.
  38. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 281-287.