Malfermi la ĉefan menuon
La Koloseo en Romo, Italio
Vidaĵo de la Akvedukto de Segovio.
Fasado de la Panteono de Romo.

La Antikvromia arkitekturo adoptis multajn diferencajn aspektojn disde la Antikv-greka arkitekturo, kreante novan arkitekturan stilon. La romianoj multe ŝuldis al siaj etruskaj najbaroj kaj prauloj kiuj havigis al ili riĉon de esenca kono por futuraj arkitekturaj solvoj, kiaj por hidraŭliko en la konstruo de arkoj. La romianoj absorbis la influon de la Greka Arkitekturo kaj rekte (ekz. Magna Graecia) kaj nerekte (ekz. etruska arkitekturo estis mem influita de la grekoj), influon kiu estas evidenta laŭ multaj vojoj; ekzemple, en la enkonduko kaj uzado de triclinium en romiaj vilaoj kiel manĝoloko. La romianoj estis konataj ankaŭ pro sia uzado de grekaj metiistoj kaj inĝenieroj por konstrui romiajn konstruaĵojn. La romia arkitekturo floris tra la Imperio dum la epoko de la Pax Romana.

La romia arkitekturo kovras la periodon el establado de la Romia Respubliko en 509aK, al ĉirkaŭ la 4a jarcento, poxt kio ĝi reklasiĝis kiel Fina AntikvecoBizanca arkitekturo. Plej el multaj survivaĵoj estas el la fina imperia periodo. La Romia arkitektura stilo pluis ĝis influi konstruadon en la iama imperio dum multaj jarcentoj, kaj la stilo kiu komencis en Okcidenta Eŭropo ĉirkaŭ la jaro 1000 nome Romaniko respegulis tiun dependon el bazaj romiaj formoj.

KuntekstoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Klasika arkitekturo.

La vivo en antikva Romio disvolviĝis ĉirkaŭ la urbo Romo, nome je ties famaj sep montetoj, kaj je ties monumenta arkitekturo kiel ĉe la Koloseo, la Trajana Forumo, kaj la Panteono. La urbo havis ankaŭ kelkajn teatrojn, gimnastikejojn, kaj multajn tavernojn, termojn, kaj bordelojn. Tra la tuta teritorio sub kontrolo de la antikva Romo, loĝeja arkitekturo gamis el tre malriĉaj domoj al kamparaj vilaoj, kaj en la ĉefurbo Romo, estis imperiaj rezidejoj en la eleganta Palatina Monteto, el kiu derivas la vorto palaco. La ampleksa majoritato de la loĝantaro loĝis en la urbocentro, amaigita en insulae (apartamentaj blokoj).

Arko kaj kupoloRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Arko (arkitekturo) kaj Kupolo.

Arko estis uzata delonge en la Antikva Romo. La arko estis uzata en helpaj konstruaĵoj, subteraj kaj drenaj strukturoj; estis la romianoj kiuj launuaj uzis ilin en monumentaj konstruaĵoj, kvankam oni kredis ke la romiaj arkitektoj lernis ties uzadon el la etruskoj. La nomita romia arko estas de duoncirkla formo kaj konstruita el nepara nombro de doveloj, por ke estu unu centra dovelo aŭ ŝlosoŝtono. La romianoj uzis tiun tipon de arko en multaj de ties postaj tradiciaj strukturoj, kiel akveduktoj, palacoj kaj amfiteatroj. Tiu duoncirkla arko romia estis konsiderita de la arkitektoj (ĝia la alveno de la 18-a jarcento) kiel la plej stabila el ĉiuj arkoj.[1] Unu ekzemplo de empiria konstruado, estis la populara "regulo de la triono" laŭ kiu en la duoncirklaj arkoj sufiĉis dimensiigi strebon kun la dikeco de unu triono de ties truo (aperturo).

Komunaj konstrutipojRedakti

Romiaj temploj estis inter la plej gravaj konstruaĵoj en romia kulturo, kaj kelkaj el la plej riĉaj konstruaĵoj en romia arkitekturo, kvankam nur kelkaj pluvivas en iu speco de kompleta ŝtato. Ilia konstruo kaj prizorgado estis grava parto de antikva romia religio, kaj ĉiuj urboj de iu graveco havis almenaŭ unu ĉefan templon, same kiel pli malgrandajn sanktejojn. La ĉefĉambro (cella) enhavis la kultatan bildon de la dio al kiu la templo estis dediĉita, kaj ofte malgrandan altaron por incenso aŭ verŝoferoj. Malantaŭ la cella estis ĉambro aŭ ĉambroj uzitaj de templanoj por stokado de ekipaĵo kaj proponoj. La ordinara devotulo malofte eniris en la cella, kaj la plej multaj publikaj ceremonioj estis faritaj ekstere, sur la enirhalo, kun homamaso kolektita en la templa areo. Ĉefa arkitektura ornamo estas la kolonoj kaj frontono.

Kupolo (el la latina cupula „malgranda tino“, „kurbkovrita konstruaĵo, ĉambro“, estas arkitektura elemento kiu similas la kavan supran parton duonon de sfero. La preciza difino estis demando pri konflikto. Ekzistas ankaŭ vasta gamo de formoj kaj specialecaj esprimoj priskribi ilin. Kupolo povas ripozi sur rotondotamburo, kaj povas esti apogita per kolonoj aŭ pilastroj kiuj transiras al la kupolo tra murangulaj diagonaltraboj aŭ pendentivoj. lanterno povas kovri la okulon kaj povas havi alian kupolon.

MaterialojRedakti

Moderna influoRedakti

Listo de konstruaĵoj, karakteroj kaj tipoj de konstruaĵojRedakti

La Romia arkitekturo kaj EsperantoRedakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas la ĉefajn mirindaĵojn de Romo:

Ambaŭ vojaĝas plue al Roma urbo riĉlaŭra:
-Jen l'alta Koloseo kun marmorŝtono polura,
la Konstantena arko kaj statuego de Febo,
nobela Panteono kaj civitana Forumo.
Tie la Katedralo de Sankta Petro videblas
kun la skulptaĵo fajna de l'Pietato Sidanta
kaj freskoj surplafonaj en la Finjuĝa Kapelo.[2]

BildaroRedakti

NotojRedakti

  1. Hotton, H. (1624). The Elements of Architecture. Londono.
  2. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 118.

BibliografioRedakti

  • Adam, Jean-Pierre, Roman Building: Materials and Techniques, Indiana University Press, 1994
  • Fletcher, Banister; Cruickshank, Dan, Sir Banister Fletcher's a History of Architecture, Architectural Press, 20a eldono, 1996 (unue publikigita en 1896). ISBN 0-7506-2267-9. Cf. Dua Parto, Ĉapitro 10. Sir Banister Fletcher's a History of Architecture
  • Lancaster, Lynne C., Concrete Vaulted Construction in Imperial Rome, Cambridge University Press, 2005
  • MacDonald, William L., The Architecture of the Roman Empire I: An Introductory Study, Yale University Press, 1982
  • MacDonald, William L., The Architecture of the Roman Empire II: An Urban Appraisal, Yale University Press, 1986
  • Rowland, Ingrid D.; Howe, Thomas Noble, Vitruvius: Ten Books on Architecture, Cambridge University Press, 1999
  • Sear, Frank, Roman Architecture, Cornell University Press, 1989
  • Weitzmann, Kurt, eld., Age of spirituality : late antique and early Christian art, third to seventh century, pp. 109–123 and nos. 263-268 350-364, 1979, Metropolitan Museum of Art, New York, ISBN 978-0-87099-179-0; kompleta teksto disponebla rete el The Metropolitan Museum of Art Libraries Age of spirituality : late antique and early Christian art, third to seventh century
  • Wilson-Jones, Mark, Principles of Roman Architecture, Yale University Press, 2000

Eksteraj ligilojRedakti