Romia imperiestro

monarko de Romia Imperio

La Romia imperiestro estis la reganto de la Romia Imperio dum la imperia periodo (starte en la jaro 27 a.n.e.). La imperiestroj uzis varion de diferencaj titoloj laŭlonge de la historio. Ofte kiam romiano estis priskribita kiel "imperiestro", tio respegulas ke li ekprenis la titolon AugustusCaesar. Alia titolo ofte uzita estas imperator, origine militista honora titolo. La komencaj imperiestroj uzis ankaŭ la titolon princeps (unua civitano). Imperiestroj ofte amasigis respublikajn titolojn, ĉefe Princeps senatus, Consul kaj Pontifex Maximus.

Statuo de Aŭgusto Cezaro, ĉ. 30 a.n.e.–20 a.n.e.; tiu statuo estas situa en Luvro.

La legitimeco de la regado de imperiestro dependis el lia kontrolo de la armeo kaj agnosko de la Senato; imperiestro estis normale proklamita de siaj trupoj, aŭ investita pere de imperiaj titoloj fare de la Senato, aŭ ambaŭ. La unuaj imperiestroj regis solaj; pli postaj imperiestroj foje regis kun kun-imperiestroj kaj kundividis la administracion de la Imperio inter ili.

La Romianoj konsideris la postenon de imperiestro kiel distinga el tiu de reĝo. La unua imperiestro, Aŭgusto, absolute malakceptis agnoskon kiel monarko.[1] Kvankam Aŭgusto povis postuli ke lia povo estas aŭtente respublika, lia sukcedanto, Tiberio, ne povis konvinki fari la saman postulon.[2] Tamen, por la unuaj tri cent jaroj de Romiaj Imperiestroj, el Aŭgusto ĝis Diokleciano, oni faris grandan klopodon por emfazi ke la imperiestroj estis la estroj de respubliko.

El Diokleciano antaŭen, imperiestroj regis laŭ klara monarkia stilo[3] kaj tute ne konservis la teorian principon de respubliko, sed la kontrasto disde "reĝoj" estis plutenita: kvankam la imperia sukcedo estis ĝenerale hereda, ĝi estis hereda nur se estas taŭga kandidato akceptebla kaj al la armeo kaj al la burokrataro,[4] tiel ke la principo de aŭtomata heredo ne estis adoptita. Elementoj de la Respublika institucia kadro (senato, konsuloj, kaj magistratoj) estis konservitaj nur ĝis la fino mem de la Okcidenta Imperio.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Galinsky 2005, pp. 13–14
  2. Alston 1998, p. 39
  3. Williams 1997, p. 147
  4. Heather 2005, p. 28

Bibliografio redakti

  • Alston, Richard (1998). Aspects of Roman history, AD 14–117. Psychology Press. ISBN 978-0-415-13237-4. [1] Alirita la 6an de Majo 2018.
  • Barnes, Timothy (2009). "The first Emperor: the view of late antiquity". In Griffin, Miriam. A Companion to Julius Caesar. John Wiley & Sons. ISBN 978-1-4443-0845-7. [2] Alirita la 6an de Majo 2018.
  • Galinsky, Karl (2005). The Cambridge companion to the Age of Augustus. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-80796-8. [3] Alirita la 6an de Majo 2018.
  • Goldsworth, Adrian (2010). How Rome Fell: Death of a Superpower. Yale University Press. ISBN 9780300164268.
  • Heather, Peter (2005). The Fall of the Roman Empire. ISBN 978-0-330-49136-5. Alirita la 6an de Majo 2018.
  • Kazhdan, Alexander, ed. (1991), Oxford Dictionary of Byzantium, Oxford University Press, ISBN 978-0-19-504652-6
  • Ostrogorsky, George (1957). History of the Byzantine State. Tradukita de Hussey, Joan. New Brunswick: Rutgers University Press.
  • Rees, Roger (2004). Diocletian and the Tetrarchy. Edinburgh, UK: Edinburgh University Press. ISBN 978-0-7486-1661-9.
  • Scarre, Chris. Chronicle of the Roman Emperors: The Reign-by-Reign Record of the Rulers of Imperial Rome. London: Thames & Hudson, 1a de Oktobro, 1995. ISBN 0-500-05077-5. (hardcover)
  • Williams, Stephen (1997) [1985]. Diocletian and the Roman recovery. Novjorko: eldonejo Routledge. ISBN 978-0-415-91827-5. Alirita la 6an de Majo 2018.