La kulturo de antikva Romo ekzistis laŭlonge de preskaŭ 1200-jara historio de civilizo de Antikva Romo. La termino aludas al la kulturo de la Roma Respubliko, poste de la Romia Imperio, kiu siapinte kovris areon el Malsupra Skotlando kaj Maroko ĝis la rivero Eŭfrato.

Murpentraĵo (1a jarcento) el urbo Pompejo priskribanta plurgeneracian bankedon.

La vivo en antikva Romio disvolviĝis ĉirkaŭ la urbo Romo, nome je ties famaj sep montetoj, kaj je ties monumenta arkitekturo kiel ĉe la Koloseo, la Trajana Forumo, kaj la Panteono. La urbo havis ankaŭ kelkajn teatrojn, gimnastikejojn, kaj multajn tavernojn, termojn, kaj bordelojn. Tra la tuta teritorio sub kontrolo de la antikva Romo, loĝeja arkitekturo gamis el tre malriĉaj domoj al kamparaj vilaoj, kaj en la ĉefurbo Romo, estis imperiaj rezidejoj en la eleganta Palatina Monteto, el kiu derivas la vorto palaco. La ampleksa majoritato de la loĝantaro loĝis en la urbocentro, amasigita en insulae (apartamentaj blokoj).

La urbo Romo estis la plej granda megalopolo tiutempa, kun loĝantaro kiu povis superi unu milionon da personoj, kun maksimuma ĉirkaŭkalkulo de 3.6 milionoj kaj minimuma ĉirkaŭkalkulo de 450,000. Grava proporcio de la loĝantaro sub la ĉefurba jurisdikcio loĝis en sennombraj urbocentroj, kun loĝantaro de almenaŭ 10,000 kaj kelkaj militistaj setlejoj, nome tre alta proporcio de urbanizado en antaŭ-industriaj niveloj. La plej urbanizita parto de la imperio estis Italio, kiu havis ĉirkaŭkalkulitan proporcion de urbanizado de 32%, nome sama proporcio de urbanizado de Anglio en 1800. Plej Romiaj urboj havis forumojn, templojn kaj la saman tipon de konstruaĵoj, je pli malgranda skalo, kiuj troviĝis en Romo. La granda urba loĝantaro postulis senfinan disponon el manĝon kio okazigis kompleksan logistikan taskon, inklude akiron, transportadon, stokadon kaj distribuadon de manĝaĵoj por Romo kaj por aliaj urbaj centroj. Italiaj farmoj liveris vegetalojn kaj fruktojn, sed fiŝaĵoj kaj viando estis luksaĵoj. Akveduktoj estis konstruitaj por alporti akvon al urbaj centroj kaj vino kaj oleo estis importitaj el Hispania, Gaŭlio kaj Africa.

Bankedo de la epoko de la fino de la Respubliko en fresko el Herkulano, Italio, ĉ. 50 a.K.; la virino vestas travideblan veston dum la viro maldekstre levas ritonon, nome trinkujon.

Estis granda kvanto de komerco inter la provincoj de la Romia Imperio, ĉsincear ties transporta teknologio estis tre efektiva. La averaĝaj kostoj de transporto kaj la teknologio estis kompareblaj kun tiuj de la 18a-jarcenta Eŭropo. La posta urbo Romo ne same okupis la spacon ene de ties antikva Aŭrelia Murego ĝis post 1870.

La majoritato de la loĝantaro sub la jurisdikcio de antikva Romo loĝis en la kamparo en setlejoj kun malpli ol 10 miloj da loĝantoj. Terposedantoj ĝenerale loĝis en urboj kaj iliaj bienoj estis lasataj zorge de farmadministrantoj. La penaro de ruraj sklavoj estis ĝenerale pli malbona ol tiu de iliaj samuloj kiuj laboris en urbaj domoj de aristokratoj. Por stimuli pli altan laborproduktecon plej terposedantoj liberigis grandan nombron de sklavoj kaj multaj ricevis salajron; sed en kelkaj ruraj areoj, la malriĉo kaj la troloĝado estis ekstremaj.[1] Rura malriĉo estimulis la migradon de loĝantaro al urbaj centroj ĝis la komenco de la 2a jarcento kiam la urba loĝantaro ĉesis kreski kaj ekmalpliiĝis.

Starte en la mezo de la 2a jarcento a.K., privata Greka kulturo estis pli kaj pli ascendantaj, spite la kritikojn kontraŭ la "mildigaj" efikoj de la Helenigita kulturo el konservismaj moralistoj. Je la epoko de Aŭgusto, kulturgrekaj hejmaj sklavoj instruis la romiajn junulojn (foje eĉ junulinojn); kuiristoj, dekoristoj, sekretarioj, doktoroj kaj harfrizistoj venis plej ofte el la Greka Oriento. Grekaj skulptaĵoj ornamis la helenisman pejzaĝon de la ĝardenoj de Palatino aŭ de vilaoj, aŭ estis imititaj en romiaj skulptejoj fare de Grekaj sklavoj. La Romia kuirarto konservita en kuirartaj libroj atribuitaj al Apicio estas esence greka. Romiaj verkistoj malaprezis Latinon por kulturgreka stileo. Nur en juro kaj administracio restis pure de Italia naturo.

Kontraŭ tiu homa fono, kaj urba kaj rura, formiĝis unu el la plej influaj civilizoj de la historio, kiu lasis kulturan heredon kiu survivas parte ankoraŭ nuntempe.

Ovoj, ĉasbirdoj, antaŭtuko, kaj trinkujoj (murpentraĵo el la Domo de Julia Feliksa, Pompejo).

La Romia Imperio, je sia pinto (ĉ. 117), estis la plej etenda politika kaj socia strukturo en okcidenta civilizacio. Ĉirkaŭ la jaro 285 la imperio estis kreskinta tiom por esti regataj el centra registaro en Romo kaj estis dividita de la imperiestro Diokleciano en Okcidenta kaj Orienta Romia Imperio. La Romia Imperio komencis kiam Aŭgusto Cezaro iĝis la unua imperiestro de Romio (31 a.K.) kaj finis, okcidente, kiam la lasta Romia imperiestro, nome Romulo Aŭgustulo, estis elpostenigita de la ĝermana reĝo Odoakro (476 p.K.). Oriente, ĝi pluis kiel Bizanca Imperio ĝis la morto de Konstantino la 11-a kaj la falo de Konstantinopolo antaŭ la Otomanaj Turkoj en 1453. La influo de la Romia Imperio sur la okcidenta civilizacio estis profunda en ties lastaj kontribuoj al preskaŭ ĉiu aspekto de okcidenta kulturo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Por ekzemplo, Rom-Egipta teksto atestas pri la kunhavo de unu malgranda farmo fare de 42 personoj; alliloke, ses familioj kunhavis komunan intereson en unusola olivarbo. Vidu Alfoldy, Geza., The Social History of Rome (Routledge Revivals) 2014 (reta e-eldono, senpaĝigita: alirita la 11an de oktobro 2016)

Bibliografio redakti

  • Elizabeth S. Cohen, Honor and Gender in the Streets of Early Modern Rome, The Journal of Interdisciplinary History, Vol. 22, No. 4 (Spring, 1992), pp. 597-625
  • Edward Gibbon, The Decline and Fall of the Roman Empire
  • Tom Holland, The Last Years of the Roman Republic ISBN 0-385-50313-X
  • Ramsay MacMullen, 2000. Romanization in the Time of Augustus (Yale University Press)
  • Paul Veyne, editor, 1992. A History of Private Life: I From Pagan Rome to Byzantium (Belknap Press of Harvard University Press)
  • Karl Wilhelm Weeber, 2008. Nachtleben im Alten Rom (Primusverlag)
  • Karl Wilhelm Weeber, 2005. Die Weinkultur der Römer
  • J.H. D'Arms, 1995. Heavy drinking and drunkenness in the Roman world, in O.Murray In Vino Veritas