Triumfo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel Plena Ilustrita VortaroReVo[1] estas "granda venko, granda sukceso montriĝanta per eksteraj signoj". Ĉe la antikvaj Romanoj, triumfo precipe simboliĝis per pompa kaj solena eniro de militestro post granda venko post fiera reveno al la imperia ĉefurbo. Jam antaŭ la la honoriga procesio en la ĉefurbon, la soldatoj post la milita venko solene deklaris sian armeestron imperator ("reganto") kaj per tio preparis la honorigon. En pli abstrakta senco, post falo de la Romia Imperio venkaj festoj en plej diversaj kuntekstoj nun nomatas triumfo - la vortuzo do ĝeneraliĝis nur post la origine specifa antikva signifo.

La triumfarko de Konstanteno la Granda en Romo: La statuo de kvadrigo kaj aliaj konstruaĵoj sur la triumfarko ne konserviĝis tra la jarcentoj kaj sekve ne plu videblas la faktaj simboloj de la trimfa honorigo.

Simboloj por dezirata eternigo de la triumfo foje estis triumfaj kolonoj, plej ofte tamen triumfarkoj. Post falo de la Romia Imperio ankaŭ la tradicio de triumfaj arkoj transportiĝis al aliaj kulturoj - tiel ekzemple la konata Triumfa Arko de Parizo kreiĝis nur en 1806, post la venko de Austerlitz fare de la imperiestro Napoléon Bonaparte, do multajn jarcentojn post la romia epoko.

Referencoj redakti