Romy Schneider
Romy SCHNEIDER [romi ŜNAJde], aŭ realnome: Rosemarie Magdalena ALBACH (naskiĝis la 23-an de septembro 1938, mortis la 29-an de majo 1982) estis Aŭstri-devena germana-franca aktorino.
Romy Schneider | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Romy Schneider | |||||
Naskonomo | Rosemarie Magdalena Albach | ||||
Naskiĝo | 23-an de septembro 1938 en Vieno | ||||
Morto | 29-an de majo 1982 (43-jaraĝa) en 7-a arondismento de Parizo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korinfarkto vd | ||||
Tombo | Cemetery of Boissy-sans-Avoir, France vd | ||||
Lingvoj | franca • angla • germana vd | ||||
Loĝloko | quai Malaquais • avenue de Messine • rue Barbet-de-Jouy • Grunewald • Ramatuelle • Schönau am Königssee • Schloss Goldenstein • Kolonjo • rue Berlioz • Hamburgo • Avenuo Foch • Strato Bonaparte vd | ||||
Ŝtataneco | Francio • Germanio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Albach-Retty vd | ||||
Patro | Wolf Albach-Retty vd | ||||
Patrino | Magda Schneider vd | ||||
Edz(in)o | Harry Meyen • Daniel Biasini vd | ||||
Amkunulo | Alain Delon • Laurent Pétin vd | ||||
Infanoj | Sarah Biasini • David Haubenstock vd | ||||
Parencoj | Rosa Albach-Retty vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Romy Schneider vd | ||||
Okupo | filmaktoro • teatra aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1953–1982 vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio Redakti
Ŝi naskiĝis kiel filino de la geaktoroj Magda Schneider kaj Wolf Albach-Retty en Vieno. En 1945, post la divorco de ŝiaj gepatroj, kiam Romy estis sesjara, ŝia patrino elektis por ŝi sian familian naskiĝo-nomon Schneider. La unuajn filmrolojn ŝi ludis kune kun sia patrino. Famon ŝi akiris per la Sissi-filmoj (1955-57) temantaj pri la bavara princino Elisabeth (mallonge: Sissi), sed post la tria tiuspeca filmo la juna aktorino ribelis kontraŭ la teda roloskemo de la deca knabino.
En la jaro 1958 Romy Schneider enamiĝis al sia franca kolego Alain Delon kaj transloĝiĝis al Parizo. Ŝi studis aktoradon, elprovis sin en teatro kaj baldaŭ ricevis proponojn al altnivelaj filmroloj, ekz. Der Prozess, filmigita fare de Orson Welles laŭ verko de Franz Kafka.
Profesie ŝi ekde tiam estis ege sukcesa, sed private ŝi suferis plurajn sortobatojn. Ŝia rilato kun Alain Delon fiaskis, same kiel ŝiaj du postaj edzinecoj. La plej granda katastrofo tamen estis la akcidenta morto de ŝia 14-jara filo en la jaro 1981. Ankaŭ ŝia sanstato malboniĝis, kaj kelkajn monatojn post sia lasta filmo Romy Schneider mortis en la aĝo de nur 43 jaroj en Parizo.
La aktorino Sarah Biasini estas ŝia filino.
Listo de filmoj Redakti
- 1953: Wenn der weiße Flieder wieder blüht (Germanio)
- 1955: Sissi (Aŭstrio)
- 1956: Sissi, die junge Kaiserin (Aŭstrio)
- 1957: Sissi, Schicksalsjahre einer Kaiserin (Aŭstrio)
- 1958: Christine (Francio/Italio)
- 1962: Boccaccio 70 (Italio/Francio)
- 1962: Der Prozess (Germanio/Francio/Italio)
- 1965: What’s new Pussicat? (Usono)
- 1968: La piscine (Francio/Italio)
- 1969: Les choses de la vie (Francio/Italio)
- 1972: Ludwig II (Germanio/Italio/Francio)
- 1972: Cesar und Rosalie (Germanio/Francio/Italio)
- 1975: Le Vieux Fusil (Germanio/Francio)
- 1976: Gruppenbild mit Dame (Germanio/Francio)
- 1981: La passante du Sans-Souci (Francio/Germanio)
- 1981: Garde à vue (Francio)
Literaturo Redakti
- Hans-Jürgen Tast: Romy Schneider - Ein Leben auf Titelseiten Schellerten 2008, ISBN 978-3-88842-036-8.