Ronald J. GLOSSOP (nomata ankaŭ Ron GLOSSOP; naskiĝis la 17-an de februaro 1933) estas usona esperantisto kaj emerita profesoro pri filozofio kaj la studado de paco ĉe la Sud-Ilinojsa Universitato en Edwardsville (apud St. Louis, Misurio, Usono).

Ronald J. Glossop
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1933 (1933-01-01) (91-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li aktivas en diversaj anglalingvaj organizoj kiel la World Federalist Movement, Citizens for Global Solutions, Concerned Philosophers for Peace kaj estas honora membro de Rotario Internacia.

Krome li estas direktoro de Infanoj ĉirkaŭ la Mondo, Prezidanto de Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto, honora membro de Esperanto-USA kaj landa reprezentanto de UNU MONDO en Usono.

Verkoj redakti

  • Philosophy: An Introduction to Its Problems and Vocabulary (New York: Dell, 1974)
  • World Federation? A Critical Analysis of Federal World Government (Jefferson, NC: McFarland & Company, 1993)
  • Monda Federacio? Ampleksa Analizo de Federacia Mondregistaro. (Tradukis Johano Rapley, Jennings, 2001)
  • Confronting War: An Examination of Humanity's Most Pressing Problem (Jefferson, NC: McFarland & Company, 1983, 1987, 1994, 2001)
  • La kulturo de Esperanto Arkivigite je 2017-12-27 per la retarkivo Wayback Machine
  • La Signifo de la Dudek-Unua Jarcento

Eksteraj ligiloj redakti