Ronneburg (Turingio)

komunumo en Turingio, Germanio

Ronneburg estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Greiz de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2024 la komunumo havis 5071 loĝantojn.

Ronneburg
Blazono
Ronneburg (Turingio) (Germanio)
Ronneburg (Turingio) (Germanio)
DEC

Map

urbeto • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Greiz
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036602
Poŝtkodo 07580
Aŭtomobila kodo GRZ
Oficiala Municipokodo 16076061
Subdivido 4 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Manfred Böhme
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Am Markt 1-2
07580 Ronneburg
Demografio
Loĝantaro 5071 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 52′ N, 12° 11′ O (mapo)50.86361111111112.180833333333Koordinatoj: 50° 52′ N, 12° 11′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 280 m
Areo 19,18 km²
Oficiala retejo http://www.ronneburg.de
vdr

Geografio kaj geologio redakti

Ronneburg situas eoste de Gera je alteco de ĉ. 280 metroj. En la orienta urba zono fontas ĉe la kvartalo Raitzhain la i.a. tra Ronneburg fluanta rojo Gessenbach, alfluanto al Blanka Elster. La nuna kerno, i.a. la kastelroko kaj la teritorio de la montetaro Siebenberge formitis danke al fruaj erupcioj. Eĉ hodiaŭ troviĝas malmultaj "ŝtonaj rozoj" kiel atestilo de la historio de la kastelroko (diabaso); bedaŭrinde detruitis la plej grandaj ekzempleroj per terlavango en la jaro 2010.

Najbaraj komunumoj estas Großenstein, Hilbersdorf, Kauern, Korbußen, Paitzdorf kaj Rückersdorf ene de Distrikto Greiz, la urbo Gera kaj Löbichau kaj Posterstein en Distrikto Altenburger Land. Apartenas al Ronneburg la kvartaloj Grobsdorf kaj Raitzhain. Ek-ronneburgis en 1950 Naulitz (ĝis 1994), Schmirchau kaj Grobsdorf.

Historio redakti

 
Kastelo Ronneburg, litografio de 1839
 
Vido trans la Bader-lageto al la kastelo
 
Vido je la historia kerno

Ronneburg unuafoje menciitis en 1209 kiel posedaĵo de la voktoj de Weida kaj apartenis ekde 1244 al Plauen. La urbaj privilegioj ceditis al la ronneburganoj en 1304. En 1327 faris duko Henriko (Reuß) la t.n. Ronneburgan kontrakton konfirmonte ligon kun aliaj voktoj kontraŭ la dinastio Wettin. Post la sekvinta milito (Vogtländischer Krieg) iĝis Ronneburg finfine feŭdo wettin-a.

Ekposedis la tuton en 1517 la de la Ernestidoj feudule elektitaj Wildenfels-oj; post la Ŝmalkalda milito venis Ronneburg en 1548 unue al la Elektoprinclando Saksio kaj en 1554 denove en la manojn de la Ernestidoj. Pro diversaj heredseparigoj la urbo venis en 1603 al Saksio-Altenburg, 1672 an Saksio-Gotao, en 1680 al Saksio-Eisenberg, 1707 al Saksio-Gotao-Altenburg kaj fine en 1826 al la Dukland Saksio-Altenburg.

Ronneburg havas ne tute ducentjaran tradicion de radiuma banloko kaj kuracejo.[1] En la 17-a jarcento rimarkitis dumminade perturbantaj mineralaj fontoj. La fontoj nomitaj Urquelle, Rasenquelle, Schwefelquelle kaj Eulendorfer Quelle ĉ. la jaro 1766 kolektitis kaj fluigitis ĉe la urborandon. Tie ĉi estiĝis ĉ. 1770 baroka kuracadensemblo kun amuzigejoj, promenejoj kaj parko. En la fondoperiodo ĝia ĉ. 1767 verkis la kortega medicinisto Georg Heinrich Königsdörfer traktaton pri la rekomendinda uzo de ronneburga kuracado. Inter la kontentigitaj vizitintoj estis ankaŭ Heinrich Hoffmann von Fallersleben. Sed pro la pliintensigitaj minadaj agoj la mineralfontoj estingiĝis kaj la kuracado publika perdis aŭtomate sian ekzistan fundamenton. En 1953 komenciĝis la ekspluato de urania erco fare de la firmao Wismut (ĝis 1990).

De certa regionhistoria kaj socia graveco estas ankaŭ la ribeleto Ronneburger Schnallensturm de 1841 de ronneburgaj tekstistoj kontraŭ la industriigo kaj la aŭtomatigo kreskanta. Elirpunkto estis la provo de la firmao Hennig & Volcker instali mekanikajn teksilojn kiujn koleriĝantaj laboristoj detruis. De tiam konserviĝas populara kanto Ronneburger Schnallenlied:[2]

Seht ihr auf jenem Hügel
die alte Hütte stehn?
Da drinnen stehn Maschinen
solln von sich selber gehen.
Die wollen wir nicht haben,
die von sich selber gehn,
drum woll’n wir sie zerschlagen,
das könn’ wir frei gestehn.
Am sechsundwanz’gen abends,
im kühlen Monat März,
das Bier, das war so labend,
wir alle hatten Herz.
Es schlug die Uhr halb neun,
da war’n wir alle da.
Wir stellten uns in Reih’n,
und was, ach was geschah!
Nun ging’s mit Axt und Hammer
nach jener Hütte hin.
Oh weh! Oh weh! Welch Jammer,
die guten, schön’ Maschin’!
… Da hörte man ein Krachen,
ein Bravorufen auch,
so mancher musste lachen,
doch manchen ärgert’s auch.
 
Ŝutmontoj keglopintaj apud Ronneburg, marto 2004

Dum la Dua mondmilito pli ol cento da punlaboristoj aktivis ĉe la armilfirmao Hering.[3]

Dum GDR-tempo la plej grava ekonomifaktoro de la tuta regiono estis sendube la ekspluato de urania erco. Kulmine 11 procentoj de la tutmonda uraniercekspluatado okazis en Ronneburg. Post la Turniĝo la gangoj torente fluitis kaj la eksteraĵoj rekultivitis. Tiuj aplikitaj rimedoj estis eĉ oficiale atentigita punkto ĉe la Internacia ekspozicio (2000). En junio finitis la ebenigo de la kvar ŝutmontoj. Parte la novaj landoj nomite Neue Landschaft Ronneburg objektis, kiel ankaŭ la novaranĝita urboparko, dum la Federacia Ĝardenekspozicio de 2007 kune kun la urbo Gera. Tiam estiĝis vera zonaro da verdaĵo disde la urbokerno de Gera ĝis la centro de Ronneburg tra kiu kondukis hodiaŭ ankaŭ belaj biciklovojoj.

Vizitantoj historiemaj vizitu la Urban kaj lernejan muzeon de Ronneburg.

Demografio redakti

Post la Dua mondmilito kreskis danke al la minado la loĝantaro senteble. Kaŭzo por al malkresko ĝis 1990 estis la konstruo de multaj loĝdomblokoj en najbaraj Gera, Schmölln kaj Altenburg.

Evoluo enloĝantara (ekde 1955 31-a de decembro):

1831 ĝis 1960

  • 1831: 4.476
  • 1890: 6.055
  • 1895: 6.195
  • 1933: 7.852
  • 1939: 7.620
  • 1946: 9.189
  • 1950: 8.909
  • 1955: 12.753
  • 1956: 13.185
  • 1960: 11.987

1964 ĝis 2003

  • 1964: 12.079
  • 1970: 10.984
  • 1974: 10.116
  • 1994: 6.531
  • 1996: 6.386
  • 1998: 6.146
  • 2000: 5.924
  • 2001: 5.808
  • 2002: 5.748
  • 2003: 5.614

2004 ĝis 2013

  • 2004: 5.577
  • 2005: 5.515
  • 2006: 5.410
  • 2007: 5.367
  • 2008: 5.270
  • 2009: 5.212
  • 2010: 5.134
  • 2011: 5.048
  • 2012: 4.902
  • 2013: 4.929

ekde 2014

  • 2014: 4.964
  • 2015: 4.989
  • 2016: 5.015
Fonto ekde 1994: Thüringer Landesamt für Statistik

}}

Ĝemelurbiĝoj redakti

Oficiala ĝemeliĝo estis en 2003 kun la franca urbo Hauteville-Lompnes, kvankam la unuaj kontaktoj faritis jam en aŭgusto 1995. En 1991 oni oficiale ekkontaktis anojn de Münzenberg en Hesio kaj samjare Ronnenberg en Malsupra Saksio. Krome oni havas specialan rilaton al Duclair en Francujo kaj Swarzędz en Polujo.

Kulturo kaj vidindaĵoj redakti

 
La urbodomo de Ronneburg
 
Protestantisma kirko paroĥuja
 
La ligna Drakovosta ponto supre de Gessen-valo en la Nova pejzaĝo Ronneburg
 
La nova kastelo en Ronneburg

Muzeoj redakti

  • En la antaŭa kastela parto gastis la Urba kaj lerneja muzeo.
  • En konstruaĵo apud Bogenbinder-halo, ĉe la piedo de la urbo, estas muzeo traktanta la ekspluaton de urania erco kaj la nuna pejzaĝmodernigo. Ankaŭ gapminejo en la ejokelo vizitindas.
  • Ĉe Nova garbejo apud la Kavalirbieno Ronneburg en la Nova pejzaĝo estas interesa muzeo de la firmao Wismut Objekt90' kie ankaŭ temas pri minado en la tuta regiono laŭ moderna metodo.

Konstruaĵoj redakti

Karakterizas la centron malnovaj mezepokozaj loĝejoj kaj iamaj komercistaj kortoj. Ĉirkaŭ la parte el 1529 datumanta urbodomo kun belega libera ŝtuparo unu domo limas la alian. Inter ili la riĉula domo Noack el la jaro 1736 kaj la plej maljuna gastejo Gambrinus menciindas. La Malsupra kaj la Supra bazarplacoj estas ornamitaj per pezilo kaj la bazarputo. Post la bazarplaco troviĝas dua centra placo, la Preĝeja placo kun la malfrugotika Mario-kirko el la 15-a jarcento kaj la paroĥuja vikariejo kun impresa trabfakaĵo laŭ la Hildesheim-stilo. Rekte ĉe la placorando kondukis la ĉirkaŭfortikaĵo mezepoka. Ankoraŭ hodiaŭ ĝia ringa konduko tra la urbo bone rekoneblas. Apud pli malgrandaj muraj truoj (ekz. Pforte, Kirchpforte) ekzistas krome du grandaj urbopordegoj, la Steiner-pordego kaj la Ratzener-pordego kiuj je la fino de la 18-a jarcento malkonstruitis. Hodiaŭ memorigas onin informatulboj kaj speciala pavimo pri la feliĉaj kunpordegaj tempoj.

Norde de la kerno urba estas konstruaĵo de la iama burĝara lernejo (la nuna Friedrich-Schiller-lernejo). Multaj fabrikantaj vilaoj tipas la stratojn Goethestraße, Brunnenstraße kaj Weidaer Straße.

Kastelo

Kastelo Ronneburg troviĝas pli envalen sur dekliva montosprono en la okcidento de Ronneburg. Multaj epokoj tie buntas, disde romaniko al klasikismo. La nuna kastelo dividiĝas en antaŭan kaj malantaŭn partoj. La posta kaj pli malnova parto konsistas el kavalirsalonego, historiisma novkonstruaĵo kun kelkaj aŭtentikaj kelovolboj. La salonego estas la lasta resto de la malnova kastelo kaj uzatas nun por urbaj spektakloj kaj kiel oficejo pri civila stato. La malposta historiisma konstruaĵo kun turejo konstruitis je la fino de la 19-a jarcento kiel loĝejo por la oficialuloj. La plej impona konstruaĵo kun riĉa stukfasado, la tribunalo de unua instanco, starigitis ĉ. 1900 sur malnovaj fundamentoj. Krom la juĝejo staras tie la Georgo-kapelo. La iama burga kirko, kiun la fideluloj uzis ĝis la enkonduko de Reformacio de 1529, estas nuntempe la plej malnova sakralejo de Ronneburg. La plej maljuna parto de la antaŭo estas romanika portalarkaĵo tra kiu oni aliras la kastelon.

Memorigejoj redakti

Memorigŝtono sur Rudolf-Breitscheid-placo kun portreto de Ernst Thälmann honoras la viktimojn de la nacisocialisma reĝimo.

Verdejoj kaj inertejoj redakti

Nova pejzaĝo Ronneburg limas la urbon ueste. En ĝi estas la plej longa prestreĉita lignoponto de tuta Eŭropo (Drachenschwanzbrücke) supre de Gessen-valo kaj la belvedero kaj grimpadturo Entdeckerturm. Rande de Nova pejzaĝo estas kavalirbieno kun roza ĝardeno. Sude de la historia urbokerno estas ĉe Brunnen-strato la iamaj kuracejzonoj kaj la kuracejparko (Brunnenholz). Ĉestacidome interesas platano. La plurajn centoj da jaroj aĝa arbotrunko surŝutitis dum konstruo de la fervojlinio. Do estas la nun videblaj arberoj nur la krono.

Regulaj okazantaĵoj redakti

Dum la kuro de la jaro festatas diversaj aferoj, ekz. Altstadtfest (urbocentra festo), Brunnenfest (pri putoj) kun elekto de puta feino (en Kastelo Ronneburg), Pyramidenfest (kristnaska piramidfesto) en Bogenbinder-halo kun bele skulptita kristnaskpiramido kun figuroj kaj kupolo similanta al la ronneburga urbodomo. La kristnaska bazaro ĉiujare estas la plej granda de speco malaperta en tuta Turingio.

Ekonomio kaj infrastrukturo redakti

Trafiko redakti

 
Spekto de la nova fervojponto disde la kastelo

Ronneburg facile aŭtomobile atingeblas per la elirejoj Ronneburg respektive Gera-Leumnitz de la federacia aŭtoŝoseo A 4 kiu kondukas preter la urbon en la nordo. Tra ĝi kondukas la federacia strato B 7 en la direktoj de Gera respektive de Altenburg. La landa ŝoseo 1081 veturigas onin al la landlimo kun Saksio-Anhaltio apud Beiersdorf kaj al la federacia ŝoseo B 175 apud Chursdorf (Seelingstädt); K 115 kondukas al la gera-a urbokvartalo Kaimberg.

Ronneburg havas stacidomon ĉe la fervojlinio inter Gößnitz kaj Gera kie regioneksprestrajnoj de la linioj GöttingenGlauchau kaj Erfurto–Gera–Altenburg ĉiun horon cirkulas alterne. En 2006 malkonstruitis la stacidoma ejo kaj malpligrandiĝis la relaro. En 2009 oni devis malkonstrui la monumentprotektita fervojponto super Brunnen-strato pro sekurecaj kialoj. Almenaŭ la pilastroj historiaj restis. Tuŝas la urban teritorion ankaŭ la fabrikfervojlinio de Wismut sur kiu transportatas sablo.

Surlokaj entreprenoj redakti

La intensa konstruo de mekanika teksado komenciĝis en 1863 kaj ekde 1910 fabrikatas aŭtoradoj. Sur la teritorio de la firmao Clad en Bahnhof-strato ekzistis inter 1944 kaj 1945 filio de la Fizika-teknika regna instituto (PTR). La pliakriĝintaj bombadoj de la Aliancanoj necesigis translokiĝon al Weida; pro malabundo spaca tie finfine la sekcio V pri atomfiziko kaj kemio fizika estis retranslokita al Ronneburg. Tiu ĉi sekcio responsis pri rezervoprovizado pri radiumo (21,8 gramoj). Ĝi kuŝis en subteraĵo ĉe Brunnen-strato kies restoj videblas ankoraŭ nun. La najbara metizono Korbußen ĉe la aŭtostratego estas gravega ekomonia zono por la regiono tuta. Aliaj metizonoj ekzistas ĉe B 7 en la direkto de Gera kaj apud Beerwalder Weg apud Raitzhain.

Gravuloj redakti

Gefiloj redakti

Kuraclokaj gastoj redakti

Literaturo redakti

  • R. Dobenecker: Aus der Vergangenheit von Stadt und Pflege Ronneburg. für Schule und Haus zusammengestellt. Brandes, Ronneburg 1899 (interrete)
  • W. Henry Gilbert. Der Kurort Ronneburg. Reihe Braumüller's Bade-Bibliothek Bd. 104, Braumüller, Wien/Leipzig 1893 (interrete)
  • Hans Joachim Kessler: Heilendes Wasser und sprudelnde Quellen. Begegnungen mit historischen Bädern in Thüringen, Reinhold-eldonejo, Altenburg 2001
  • Winfried Pickart: Bundesgartenschau 2007 Gera und Ronneburg – Eine Region verändert sich. Verlag Winfried Pickart, 2007, ISBN 978-3-00-021282-6.

Notoj redakti

  1. Eulenhofer Quelle kun bildo de la prafonto
  2. Traduko: Ĉu vi vidas sur tiu monteto la fabrikon kie laŭdire estas maŝinoj funkciantaj aŭtomate. Ilin ni ne volas havi, tiel ni iru detrui ilin. Sincere ni konfesas tion! En la 26-a de marto, en monato malvarma, kiam la biero estis tiom bona, ni ekkuraĝiĝis kune. Kiam la horloĝo frapis la horon 8.30 ni ĉiuj ĉeestis. Ni stariĝis en unu linio, ho jenas la agoj: kun hakiloj kaj marteloj ni marŝis en la direkto de la uzino. Ho ve, ho ve, la bonaj maŝinoj, aŭdeblas ĉe ili knaraĉo kaj bruo. Sekvis aplaŭdoj ankaŭ. Kelkaj devis eĉ ridi, aliaj tamen ĉagreniĝis prie.
  3. Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933–1945 (eld.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945, Reihe: Heimatgeschichtliche Wegweiser Band 8 Thüringen, Erfurt 2003, p. 118, ISBN 3-88864-343-0