Root LU
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Root |
Root estas komunumo en la distrikto Lucerno en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 4212 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Root | |
---|---|
Blazono de Root | |
Stacidomo de Root, en malantaŭo la monto Pilato | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Lucerno |
Distrikto | Lucerno |
Koordinatoj | 47° 6′ 58″ N 8° 23′ 30″ O / 47.11611 °N, 8.39167 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 6′ 58″ N 8° 23′ 30″ O / 47.11611 °N, 8.39167 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 4212 |
Areo | 8,65 km² |
Alteco | 422 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6037 |
Komunumkodo | 1065 |
Situa mapo de Root | |
Geografio
redaktiRoot situas ĉe la suda flanko de la rivero Reuss. La komunumo apartenas al la aglomeraĵo de la urbo Lucerno.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,65 km², de kiuj 27,9% estas kovritaj de arbaro, 51,1% servas por agrikulturo, kaj 16,6% por setlado.[1]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Root limas en nordokcidento al Inwil, en nordoriento al Gisikon, en nordnordoriento al Honau, en orientnordoriento al Risch (ZH), en oriento al Meierskappel, en sudoriento al Udligenswil, en sudo al Dierikon, kaj en okcidento al Buchrain.
Trafiko
redaktiRoot disponas pri stacidomo ĉe la fervojlinio de Zugo al Lucerno. La komunumo ankaŭ estas konektita al la loka busreto de Lucerno.
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Zugo al Lucerno, kaj ĝi disponas kune kun la najbara komunumo Gisikon propran alveturejon al la svisa aŭtovojo A14, kiu situas 1 km nordoriente de la vilaĝocentro.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Root datiĝas el la jaro 1236 kiel Rota.[2]
Dum mezepoko Root apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj poste al la Habsburgoj. Post la Batalo de Sempach en la jaro 1386 Habsburgo perdis sian influon en la regiono al la urbo Lucerno, kio estis en la jaro 1394 provizore kaj 1474 definitive rekonita. Ĉar Root ne partoprenis dum la Kamparana Milito de 1653, la vilaĝo ricevis impostajn privilegiojn. La komunumo multe suferis de la Apartfederacia Milito de 1447 precipe dum la Batalo de Gisikon.
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo kaj esprimoj kun la literumo Root
- Gisikon-Root (stacidomo)
- Root D4 (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiBildoj
redakti-
Grejnejo apud la Preĝejo Sankt-Marteno
-
Poŝtoficejo, Lucenro-Strato
-
Ostejo de la Preĝejo Sankt-Marteno
-
Preĝejo Sankt-Marteno
-
Preĝejo Sankt-Marteno interne
-
Kapelo Miĥaela Kruco