Rope estas usona psikologia krimfilmo de 1948 reĝisorita kaj produktorita de Alfred Hitchcock, en kiu stelulas James Stewart. Ĝi estis bazita sur samnoma teatraĵo de 1929 fare de Patrick Hamilton. La filmo estis adaptita de Hume Cronyn per scenaro de Arthur Laurents.[1]

Rope
filmo
Originala titolo Rope
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1948, 23 aŭg. 1948, 26 aŭg. 1948, 25 sep. 1948
Ĝenro suspensa filmo, krimsuspensfilmo, samseksemeca filmo, filma dramo
Kameraado Joseph A. Valentine, William V. Skall
Reĝisoro(j) Alfred Hitchcock
Produktisto(j) Sidney Bernstein, Baron Bernstein • Alfred Hitchcock • Sidney Norman Bernstein
Scenaro Arthur Laurents • Hume Cronyn • Ben Hecht • Patrick Hamilton
Loko de rakonto Nov-Jorko
Muziko de David Buttolph
Rolantoj James Stewart • John Dall • Farley Granger • Joan Chandler • Constance Collier • Cedric Hardwicke • Edith Evanson • Douglas Dick • Alfred Hitchcock • Dick Hogan
Produktinta firmao Transatlantic Pictures 
Warner Bros.
IMDb
vdr

La filmo estis produktorita de Hitchcock kaj de Sidney Bernstein, kiel la unua el la produktoj de Transatlantic Pictures. Stelulis James Stewart, John Dall kaj Farley Granger, kaj tiu estis la unua el la filmoj de Hitchcock realigita per tekniko Technicolor,[2] kaj famis pro agado okazanta en reala tempo kaj estanta eldonita tiel ke ĝi ŝajnas unusola filmero pro la uzado de longdaŭraj filmeroj.[3] Ĝi estas la dua filmo de Hitchcock kun "limigita spaco", el kiuj la unua estis Lifeboat.[4] La originala teatraĵo ŝajne estis inspirita de la real-viva murdo de 14-jaraĝa Bobby Franks en 1924 fare de studentoj de la Universitato de Ĉikago nome Nathan Leopold kaj Richard Loeb.

Tipa sceno el Rope (1948) kun James Stewart dorse al la kamerao.

La intrigo rakontas la historion de du junaj intelektuloj, luditaj de Dall kaj Granger, kiuj murdas unu el siaj amikoj en apartamento en Manhatano. Ili faras tion por montri, ke eblas fari la perfektan murdon. Poste ili organizas feston al kiu ili invitas la gepatrojn de la viktimo same kiel ilian iaman instruiston, ludita de Stewart. Dum la vespermanĝa festo ili fanfaronas pri sia krimo kaj levas la suspekton fare de la instruisto kiu finfine eksponas ili kaj alvokas la policon. La filmo estas fama pro la ŝajno ke ĝi estas farita per nur unu longdaŭra filmero sen ŝanĝo de la kameraa angulo. Ĝi estas fama pro la inkludo de samseksema rilato inter la du junaj intelektuloj en epoko kiam samseksemo estis rare menciita en filmoj aŭ ĝenerale en usona popolkulturo.

Referencoj redakti

  1. Rope Unleashed – Making Of (2000) – dokumenta filmo de Universal Studios DVD de la filmo.
  2. Before Birdman There Was Alfred Hitchcock's Rope. Arkivita el la originalo je 2018-07-22. Alirita 2020-09-03. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-07-22. Alirita 2020-09-03.
  3. The AFI Catalog of Feature Films:Rope.
  4. Lifeboat. Alirita 8a de junio, 2017. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-11-27. Alirita 2020-09-03.

Bibliografio redakti

  • Neimi, Robert (2006). History in the Media: Film and Television. ABC-CLIO. ISBN 1-57607-952-X.
  • Connelly, Thomas J. 'Big Window, Big Other: Enjoyment and Spectatorship in Alfred Hitchcock’s Rope'. In: Cinema of Confinement. Chicago: Northwestern UP 2019: 29-42. DOI: https://doi.org/10.25969/mediarep/12913.
  • Miller, D. A. 'Anal Rope.' Representations 32 (Aut. 1990): 114–133. DOI: https://doi.org/10.2307/2928797
  • Wollen, Peter. 'Rope: Three Hypotheses.' in Alfred Hitchcock: centenary essays, ed Richard Allen and S. Ishii-Gonzalès (London: BFI Pub., 1999)

Eksteraj ligiloj redakti