Rosa (Kalabrio)

rivero en Italio

Rosa estas rivero de la regiono Kalabrio en Italio.

Rosa (Kalabrio)
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Landoj Italio
Regionoj Kalabrio
vdr
Monto La Mula, parto de Pollino, superrigardas la gorĝon de la rivero Rosa. Foto farita el la placo antaŭ la sanktejo de la Virgulino de la Pettoruto

Ĝi fontas de ŝtona montoflanko en Capi di Rosa inter la komunumoj de San Sosti kaj Buonvicino kaj fluas orienten tra mallarĝa gorĝo (gorĝo de Rosa aŭ gorĝo de Pettoruto) ĝis apud la vilaĝo San Sosti. Tie ĝi turnas suden kaj fluas tra fruktodona ebenaĵo ĝis ĝi ĵetas sin en la riveron Esaro.