Rosanna Scalfi Marcello

Rosanna Scalfi MARCELLO (1704 aŭ 1705 – post 1742) estis itala komponistino kaj escepta kantistino de la unua duono de la 18-a jarcento. Ŝi iniciatis sian muzikan aktivecon en junaĝo, kiel gondola kantistino de veneciaj boataj arioj sur la kanaloj de Venecio.

Rosanna Scalfi Marcello
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1703 (1703-11-30)
Morto 30-an de novembro 1741 (1741-11-30) (38-jara)
en Venecio
Ŝtataneco Venecia respubliko
Familio
Edz(in)o Benedetto Marcello
Okupo
Okupo komponisto • operkantisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 72 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Ĉirkaŭ 1723 la itala nobelo, magistrato kaj komponisto Benedetto Marcello (1686-1739), aŭdis Rosannan kanti ‘ariojn de gondoloj’ (arie di battello) sur la veneciaj kanaloj kaj estis ravita de ŝia voĉo. Post diskreta interkonsento de kunveno kun ŝi, li fariĝis ŝia kantinstruisto. Post kelkaj jaroj, en 1728 kiam ŝi estis 24 jaraĝa ili geedziĝis dum religia ceremonio, kiu estis sekreta, eble pro tio ke la geedzeco inter nobeloj kaj ne-nobeloj estis kontraŭleĝa.

Bedaŭrinde la paro neniam plenumis la civilajn postulojn kiuj oficialigus ilian geedzecon. Post kiam la edzo mortis pro tuberkulozo en 1739, malgraŭ ke li testamentis al ŝi sian heredaĵon, lia familio sukcesis bloki la heredon. Do, ĉar la geedziĝo ne estis atestita de la civilaj aŭtoritatoj, ĝi estis deklarita senvalora fare de la ŝtato kaj Rosanna ne povis heredi. Lasita sen neniu rimedo, tute malriĉa, ŝi prezentis proceson en 1742 kontraŭ la frato de Benedetto, Alessandro Marcello (1673 – 1747) kiu ankaŭ estis komponisto. Ŝi nur serĉis financan subtenon, sed ŝiaj petoj estis malakceptitaj. Oni kredas, ke ŝi mortis en malriĉeco.

VerkadoRedakti

Rosanna Scalfi Marcello komponis dek du kantatojn por solista voĉo kaj kontinua baso, kaj ankaŭ verkis la plej multajn kantotekstojn. La verkoj estas konvenciaj en sia formo kaj ofte havas du ariojn ‘da capo’. La voĉaj saltoj kaj la aŭdacaj harmoniaj elektoj, esprimas draman intensecon tiutempe nekutiman.

Aldone al komponado ŝi interpretis kelkajn komponaĵojn el la muziko de sia edzo. Multaj el la pli dramecaj komponaĵoj kiujn Benedetto Marcello verkis, inkluzive tiujn kun registraj ŝanĝoj, verŝajne estis verkitaj speciale por ŝi kiel muzika interpretistino.

Eĉ la dek du kantatoj de Rosanna Scalfi Marcello estis ensorbitaj en la bibliotekon de ŝia edzo kaj malĝuste atribuitaj al li dum preskaŭ 400 jaroj. Nur per nuntempa esplorado de John Glenn Paton oni konstatis, ke ŝi efektive verkis ĉi tiujn verkojn. La volumo de la manuskripto ‘Dek du kantatoj por alda voĉo kaj kontinua baso’ verkita de Rosanna Scalfi Marcello ĉirkaŭ 1730, estis publikigita en moderna eldono de Deborah Hayes kaj John Glenn Paton en 2012. La antaŭparolo de la redaktistoj inkluzivas biografion de la komponistino, notojn pri la kantotekstoj kaj la muziko de la kantatoj, kaj gvidliniojn por la interpretado. Ĝi estis reeldonita fare de la Cambridge University Press en 2013.

Oni scias ke en la jaro 1742, dum la Ĉielira sezono, Rosanna prezentiĝis en la rolo de Arbace en la opero ‘Artaserse’ de Giuseppe Antonio Paganelli.

En 1878 la germana komponisto Joachim Raff verkis la operon en tri aktoj ‘Benedetto Marcello’ pri la vivo de la komponisto; en ĝi Raff aperigas Rosannan kiel rolulon kantita de mezosoprano.

Listo de kantatojRedakti

I. Io ti voglio adorar

II. In questo giorno

III. Quand'io miro in oriente

IV. Solcare il mar tranquillo

V. Dunque fia vero

VI. Mirar quei chiari lumi

VII. Arde quest'alma

VIII. Ferma, Fileno ingrato

IX. Mio cor, alfin sei vinto

X. Arder di due pupille

XI. Ecco il momento

XII. Se mai non sieno