Roselyne BOSCH (ankaŭ: Rose Bosch) estas franca produktoro, reĝisoro kaj scenaristino.

Roselyne Bosch
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1961 (1961-01-01) (63-jaraĝa)
en Avignon
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Alain Goldman
Okupo
Okupo filmproduktorofilmreĝisoroscenaristo • reĝisoro • filma scenaristo
vdr

Kariero redakti

Eksa reportero de la semajna gazeto le Point, Roselyne Bosch subtenis la projekton de 1492 : Christophe Colomb kun sia partnero produktoro Alain Goldman dum deko da jaroj. La scenaro de la filmo trairis multajn ŝanĝojn por trovi ties apartan financadon, ĉar la partopreno de grandaj studioj (Paramount) estis preskaŭ nula. La filmo estas kunproduktado tute eŭropa, franca-hispana-brita, do eblas paroli pri larĝskala sendependa produktado.

La scenaro devenas de persona deziro kaj transpasas "klasikan" scenaron koncerne tempon kaj investon. La filmo estis reĝisorita kaj kunproduktita de Ridley Scott. Ĝi priskribas la malkovron de la Nova Mondo fare de utopiista kaj halucinita Kristoforo Kolumbo (ludata de Gérard Depardieu). Ĝi estis filmita en la ĝangalo de Kostariko kaj Hispanio. Tri karaveloj, la Pinta, la Niña kaj la Santa María estis konstruitaj en la haveno de Bristol, kaj faris kvincent jarojn poste, la saman vojaĝon kiel Kolumbo por atingi la lokon de filmado. La filmo aperis la semajnon de la 12-a de oktobro 1992, ekzakte kvincent jarojn post kiam Kolumbo alpaŝis la insulon de Guanahani.

Filmaro redakti

Reĝisoro redakti

Scenaristo redakti

Eksteraj ligiloj redakti