Rosie la nitistino

Rosie la nitistino (anglalingve: "Rosie the Riveter") estas kultura ikono en Usono por la ses milionoj da virinoj, kiuj laboris pri la fabrikado de armiloj dum la Dua Mondmilito. Ĉi tiuj virinoj anstataŭigis la virajn laboristojn, kiuj estis fore dum la milito. Ĝi nun estas konsiderata kiel ikono de feminismo en Usono. Rosie kaj ŝia slogano "We can do it!" (Ni povas fari ĝin!) estis videblaj en ĵurnaloj, revuoj, kaj afiŝoj.

Rosie kun sia ofta slogano "We can do it!" (Ni povas fari ĝin!) La bildo estas farita de J. Howard Miller.

Historio redakti

 
"Rosie la nitistino" estis ikona simbolo de la usonaj klopodoj dum la Dua Mondmilito kaj elirpunkto por rompo de genraj roloj pro militepokaj necesoj.

Rosie la nitistino estis inspirita de reala virino, Rose Will Monroe, kiu naskiĝis en Kantono Pulaski, Kentukio en 1920, kaj transloĝiĝis al Miŝigano dum la Dua Mondmilito. Ŝi estis nitistino ĉe aviadila fabriko en Ypsilanti, Miŝigano, kie ŝi konstruis B-29 kaj B-24 bombaviadilojn por la Usona Aerarmeo.