Rosika SCHWIMMER (hungare: Schwimmer Rózsa; 11a de septembro 1877 – 3a de aŭgusto 1948) estis Hungar-devena pacifisto, feministo kaj sufrageto. Naskiĝinta el juda familio en Budapeŝto en 1877, ŝi gradiĝis el publika lernejo en 1891. Lerta lingvisto, ŝi parolis aŭ legis ok lingvojn. En sia ekkariero, ŝi havis malfacile trovi laborpostenon kiu pagu viveltenan salajron kaj pro tio ŝi estis sentema pri la afero de la dungado de virinoj. Arigi informojn por havigi statistikon pri laboristinoj, Schwimmer venis en kontakto kun membroj de la internacia movado por la Virina balotrajto kaj ĉirkaŭ 1904 ŝi estis en la lukto. Ŝi kunfondis la unuan nacian ombrelorganizon por laboristinoj en Hungario kaj la Hungaran Feministan Asocion. Ŝi ankaŭ helpis en la organizado de la Sepa Konferenco de la Internacia Alianco de Sufragetoj, kun sidejo en Budapeŝto en 1913.

Rosika Schwimmer
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1877 (1877-09-11)
en Budapeŝto
Morto 3-an de aŭgusto 1948 (1948-08-03) (70-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Parencoj Leopold Katscher
Bertha Katscher
Okupo
Okupo ĵurnalisto • verkisto de nefikcio • politikisto • pacaktivisto • redaktisto • preleganto • sufrageto
vdr

La venontan jaron, Schwimmer estis dungita kiel gazetarsekretario de la Internacia Alianco de Sufragetoj en Londono. Kiam la Unua Mondmilito eksplodis, ŝi estis markita kiel pro deveno malamiko kaj lasis Eŭropon por iri al Usono, kie ŝi parolis pri balotrajto kaj pacifismo. Ŝi estis unu el la fondintoj de la Virina Pacpartio kaj la organizo kiu poste estos la Internacia Ligo de Virinoj por Paco kaj Libero. En 1915, post partopreno en la Internacia Kongreso de Virinoj en Hago, ŝi laboris kun aliaj feministoj por konvinki eksterlandajn ministrojn en Eŭropo por subteni la kreadon de institucio kiu peru al paco la mondajn aferojn kaj ludis gravan rolon por konvinki Henry Ford financi la Pacŝipon. Ekde 1916 ĝis 1918, Schwimmer loĝis en Eŭropo laborante en variaj planoj por finigi la militon. Je la establo de la Unua Hungara Respubliko, ŝi estis nomumita la unua ambasadorino de la mondo (el Hungario en Svision) en 1918. Kiam la Respubliko estis forigita per puĉo, ŝi fuĝis al Usono kaj nuligis sian hungaran civitanecon.

Postulinta novan ŝtatanecon, Schwimmer estis malakceptita pro sia pacifismo. La kazo estis nuligita en 1928, kaj la venontan jaron ankaŭ la revizio estis nuligita fare de la Supera Kortumo de Usono en la decido Usono kontraŭ Schwimmer. Por la cetero de sia vivo, ŝi restis senŝtata. Malkapabla labori pro malsano kaj misfamiga kampanjo, ŝi estis helpita de fidelaj amikoj. En 1935, Schwimmer kaj Mary Ritter Beard establis la Mondan Centron por Arkivoj de Virinoj por krei edukan referencon por la historio de virinoj kaj dokumenti la individuajn kaj organizajn atingojn de influaj virinoj. Ŝi estis unu el la unuaj mondfederaciistoj, kaj proponis mondan registaron en 1937. Nomumita por la Nobel-premio pri paco en 1948, ŝi mortis antaŭ la komitato decidis ne atribui la premion tiun jaron. En 1952, la juro pri ŝtataneco en Usono estis ŝanĝitaj por permesi la prokonsciencan obĵeton.

Bibliografio redakti

  • Cohen, Laurie R. (2010). "Schwimmer, Rosika". In Young, Nigel J. (ed.). The Oxford International Encyclopedia of Peace. Oxford, England: Oxford University Press. ISBN 978-0-195-33468-5. – via Oxford University Press's Reference Online
  • Frojimovics, Kinga (2010). "Schwimmer, Rózsika". The Yivo Encyclopedia of Jews in Eastern Europe. New York City, New York: YIVO Institute for Jewish Research.
  • Zimmermann, Susan (2006). "Schwimmer, Róza (Bédy-Schwimmer, Rózsa; Bédi-Schwimmer, Rosika, 1877-1948)". En de Haan, Francisca; Daskalova, Krassimira; Loutfi, Anna (eld.). Biographical Dictionary of Women's Movements and Feminisms in Central, Eastern, and South Eastern Europe: 19th and 20th Centuries. Budapest, Hungary: Central European University Press. pp. 484–490. ISBN 978-963-7326-39-4.