AK Rosoboronexport (ruse AO Рособоронэкспорт, Rosoboroneksport) estas la nura ŝtata pera agentejo por eksport/importo de milit-rilataj kaj duobl-uzaj (kaj porpacaj kaj pormilitaj) produktoj, teknologioj kaj servoj de Rusio. Tiu korporacio estis kreita per dekreto de la Prezidento de Rusio kaj estas respondeca pri la plibonigo de la politiko de la ŝtato en la areo de milit-teknika kunlaborado inter Rusio kaj aliaj landoj.

Rosoboroneksport
unitary enterprise vd
Dum 4-a de novembro 2000 - nekonata/nuntempe
Jura formo unitary enterprise
Sidejo Moskvo
Lando Rusio
Dungitoj 2 131 (stato: 2015)
Agokampo pafarmilo
TTT Oficiala retejo
vdr
Sidejo de Rosoboroneksport ĉe 27, Strominka, Moskvo.

La oficiala statuso de Rosoboroneksport garantias la subtenon de la Registaro de Rusio en ĉiuj eksportaj operacioj. La Rosoboronexport State Corporation estas rajtigita kiel nura instanco por negoci en la internacia merkato en la gamo de rusiaj armiloj kaj por oficiale tion eksporti.

Rosoboroneksport estas rangita inter ĉefaj funkciantoj en la internacia merkato por armiloj. La statuso de ŝtata peranta agentejo havigas al la korporacio unikajn oportunojn por etendi kaj plifortigi longdaŭrajn profitajn kunlaboradojn kun eksterlandaj partneroj. Rosoboroneksport nune kunlaboras kun Selex ES el Italio, Navantia el Hispanio, Thales Optronics el Francio, kaj aliaj.[1]

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-07-08. Alirita 2016-12-22.

Eksteraj ligiloj redakti