Rossija (hotelo en Moskvo)

"Rossija" ("Rusio", ruse Россия) estis hotelo, funkciinta en Moskvo ekde 1960-aj jaroj ĝis 2006. La hotelo situis en historia urboparto Zarjadje (parto de Kitaj-gorod) apud Moskva Kremlo kaj estis unu el la plej grandaj hoteloj en la mondo.

Rossija
Россия
former hotel (en) Traduki
pereinta konstruaĵo
hotelo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo Soviet Modernist architecture vd
Arkitekto Dmitrij Nikolajeviĉ Ĉeĉulin • Pavel Shteller vd
Estiĝo 1967
Malfermo 15-a de januaro 1967
Lando Rusio (1991–)
Sovetunio (–1991) Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Moskvo
Situo
Geografia situo 55° 45′ 5″ N, 37° 37′ 44″ O (mapo)55.75138888888937.628888888889Koordinatoj: 55° 45′ 5″ N, 37° 37′ 44″ O (mapo) [+]
Rossija (Centra Moskvo)
Rossija (Centra Moskvo)
DEC
Situo de Rossija
Map
Rossija
vdr
Hotelo "Rusio" en 2004
La hotelo kaj Moskva Kremlo

Projekto kaj konstruado

redakti

Dekomence sur tiu loko oni planis konstrui la okan "nubskrapulon de Stalino" kun 32 etaĝoj kaj alteco 275 metroj laŭ projekto de arkitekto D. Ĉeĉulin. Ĝia konstruado estis haltigita en 1954 post morto de Josif Stalin, kio tre malkontentigis ĝian arkitekton. Al la projekto de la konstruaĵo oni revenis en 1960-aj jaroj, sed tiam oni jam decidis konstrui hotelon.

Sub gvido de Ĉeĉulin grupo da arkitektoj kreis novan projekton. En 1964 - 1967 la hotelo estis konstruita. Ĝi fariĝis la plej granda hotelo en la mondo kaj pro tio en 1970-aj jaroj trafis al la Guinness-libro de rekordoj.

Por tiom granda konstruado estis forigitaj kelkaj mallarĝaj stratetoj centre de Moskvo (Jeleckij, Zarjadjevskij kaj aliaj)

Arkitekturo

redakti
 
La hotelo en 1997

La hotelo konsistis el kvar 12-etaĝaj konstruaĵoj, starigitaj je rektangulo, kaj 23-etaĝa (Norda) turo (80 m alta). En la suda ejo estis koncerta halo (por 2500 personoj, malfermita en 1971), apude 2-hala kinejo "Zarjadje" (por 1500 personoj). Sub la hotelo estis militobjektoj.

La hotelo entenis 3500 ĉambrojn por 5300 gastoj. Tie funkciis preskaŭ cent liftoj[1].

Malkonstruado

redakti
 
Komenco de detruo (en 2006)
 
Teritorio de estinta hotelo dum ĝia malkonstruado (fotita en 2012)

En 2004 estraro de Moskvo decidis fermi kaj malkonstrui la hotelon. Anstataŭ ĝi oni planis konstrui hotela-komercan komplekson de novaj konstruaĵoj (malpli grandan). En novembro de 2004 pasis konkurso por rekonstruo, kiun partoprenis kompanioj Bauholding Strabag AG, "Monab" kaj ST Development (gajnis la lasta).

Ekde la 1-a de januaro 2006 la hotelo estis fermita, marte de la sama jaro komenciĝis malkonstruado. La suprajn etaĝojn oni malmuntis, la malsupraj kvin estis rompitaj per peza maŝinaro.

La 20-an de januaro 2012 dum renkontiĝo de Vladimir Putin kaj Urbestro de Moskvo Sergej Sobjanin estis decidite sur la loko de estinta hotelo planti parkon nomata Parko Zarjadia.

Hotelo "Rossija" en kulturo

redakti
  • En sovetia filmo "Mimino" tie loĝas la ĉefa heroo - aviadisto el Kartvelio kaj ĉi tie li konatiĝas kun armeno Ĥaĉikjan.
  • En la hotelo parte estis filmitaj kelkaj konataj filmoj, ekzemple "Rabia aŭtobuso" (ruse Взбесившийся автобус).

Referencoj

redakti
  1. Laŭ vojaĝlibro de 1973

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti