Rostratuledoj

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Rostratula
Greater Painted Snipe female (8076300885).jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Rostratuledoj 'Rostratulidae'
Vieillot 1816
Genro: Rostratula Rostratula
Specio: vidu tekston
Disvastiĝo de la Pentrita galinago
Disvastiĝo de la Pentrita galinago
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Pentritaj galinagoj estas tri rimarkindaj specioj de vadbirdoj lokitaj kune en siaj propraj genroj Rostratula kaj familio Rostratuledoj. Ili havas mallongajn krurojn kaj longajn bekojn similajn laŭ formo al tiuj de la veraj galinagoj, sed ili estas multe pli brilkoloritaj.

Painted Snipe hm.jpg

La ino estas eĉ pli brila ol la masklo kaj prenas iniciaton por la pariĝado. La masklo kovas la ovojn, kutime kvar, en nesto surgrunda aŭ flosanta dum ĉirkaŭ 20 tagoj.

Ĉiuj tri specioj loĝas en junkaj marĉoj, kaj ties dieto konsistas el vermoj anelidoj kaj aliaj senvertebruloj, kiuj ili trovas per siaj longaj bekoj.

SpeciojRedakti

  • Pentrita galinago (Rostratula benghalensis) troviĝas en marĉoj de Afriko, Barato kaj sudorienta Azio. La ino estas malhelbruna supre kaj hela sube. Ŝi havas tre rimarkindan helan bildon ĉirkaŭ la okulo kaj malantaŭen. La masklo estas simila sed malpli kontrasta. La beko estas iom subenkurvita pinte. Ĉebruste estas aliaj strioj kiu poste didigas la dorson, kio ĉemaskle estas punktomarkita.
  • Aŭstralia pentrita galinago (Rostratula australis) estas rara, nomadeca kaj malpliiĝanta specio troviĝanta nur en Aŭstralio (Lane & Rogers 2000)
  • Pentrita galinageto (Nycticryptes semicollaris), loĝas en herbaj marĉoj de suda Suda Ameriko.

ReferencojRedakti

  • Lane, B.A.; & Rogers, D.I. (2000). The Australian Painted Snipe, Rostratula (benghalensis) australis: an Endangered species?. Stilt 36: 26-34

Eksteraj ligilojRedakti