Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Rotorua (plena nomo: Te Rotorua-nui-a-Kahumatamomoe) estas la nomo de lago kaj la apuda urbo sur la Nordinsulo de Nov-Zelando. Ĝi estas distrikta ĉefurbo de la regiono Bay of Plenty. Ĝi havas areon 2615 km². La urbo Rororua havas 55900 loĝantojn kaj la regiono Rotorua enhavas 68600 loĝantojn (2010). Ĝi situas 230 kilometrojn sudoriente de Auckland.

Rotorua
maorie: Te Rotorua-nui-a-Kahumatamomoe
urbo
Vido al Rotorua
Oficiala nomo: Rotorua
Ŝtato Nov-Zelando Nov-Zelando
Insulo Norda Insulo
Regiono Golfo de Abundeco
Distrikto Laga distrikto Rotorua
Situo Rotorua
 - alteco 280 m s. m.
 - koordinatoj 38° 08′ 16″ S 176° 15′ 05″ O / 38.13778 °S, 176.25139 °O / -38.13778; 176.25139 (mapo)
Areo 2 614,9 km² (261 490 ha)
Loĝantaro 58 500 (2020)
Denseco 22,37 loĝ./km²
Fondita 1883
Horzono TENZ (UTC+12)
 - somera tempo STENZ (UTC+13)
Poŝtkodo 3010, 3015
Telefona antaŭkodo 07
Situo enkadre de Nov-Zelando
Situo enkadre de Nov-Zelando
Situo enkadre de Nov-Zelando
Situo enkadre de Oceanio
Situo enkadre de Oceanio
Situo enkadre de Oceanio
Vikimedia Komunejo: Rotorua
Retpaĝo: www.rotorualakescouncil.nz

Rotorua estas grava celloko por kaj hejmaj kaj internaciaj turistoj; la turisma industrio estas longe la plej grava industrio en la regiono. Rotorua estas grava centro por maoria kulturo. La regiono estas konata pro sia geotermismo, kaj havas gejserojn - precipe la Gejseron Pohutu ĉe Whakarewarewa - kaj lagetojn de varmega koto. Tiu geotermismo devenas de la Rotorua-kaldero, sur kiu la regiono restas. Rotorua estas hejmo de la plej granda altlernejo ekster la universitatcentroj, la Waiariki Institute of Technology (Waiariki-Instituto de Teknologio).

Historio

redakti

En la maoria lingvo la plena nomo estas Te Rotorua-nui-a-Kahumatamomoe; roto signifas lago kaj rua du – Rotorua tial signifas 'Dua lago'. Kahumatamomoe estis la onklo de la Maoria ĉefo Ihenga, la praula esploristo de la tribo Te Arawa.[1] Ĝi estis la dua grava lago kiun la ĉefo malkovris, kaj li dediĉis ĝin al sia onklo. Ĝi estas la plej granda de la multaj lagoj kiuj troviĝas en la nordoriento de la urbo Rotorua. Ĉiuj estas ligitaj al la Rotorua-Kaldero kaj proksima Monto Tarawera. La nomo ankaŭ povas signifi "kraterolago".[1]

La lokon setlis Maorioj de la tribo Te Arawa en la 14a jarcento. Multaj famaj maoriaj legendoj baziĝis en ĉi tiu regiono, ekzemple la legendo pri Hinemoa kaj Tutanekai[2], eble la plej konata amrakonto de Nov-Zelando.

La unua eŭropano en la regiono estis verŝajne Phillip Tapsell kiu komercis de la marbordo de Bay of Plenty (Golfo de Abundo) ĉe Maketu ek de 1828. Li poste geedziĝis al virino de Te Arawa kaj iĝis tre estimata de ili.[3] Misiistoj Henry Williams kaj Thomas Chapman vizitis en 1831[1] kaj Chapman kaj sia edzino establis mision ĉe Te Koutu en 1835.[4] Tion ili forlasis ene de unu jaro, sed Chapman revenis en 1838 kaj establis duan mision ĉe Mokoia Island, kiu situas en la mezo de la lago.[1][4]

La lagbordo estis la loko de bataletoj dum la Nov-Zelando-Militoj en la 1860-aj jaroj. "Speciala urbodistrikto" estis kreita en la 1883, por antaŭenigi la potencialon de Rotorua kiel kuracloko. La urbo estis ligita al Auckland per la malfermo de la Rotorua Branĉo de la fervojo kaj komenco de la Rotorua Eksprestrajno en 1894. La rezulto estis rapida kresko de la urbo kaj turismo ek de tiu tempo. Rotorua estis establita kiel municipo en 1922, kaj deklarita grandurbo en 1962 antaŭ ol iĝi Distrikto en 1979.

Geografio

redakti

Geotermaj lokoj

redakti
 
Bolanta kotlageto, Tikitere "Hell's Gate" (Pordego de Infero), Rotorua.
 
The Prince of Wales Feathers (Plumoj de la Princo de Kimrio) thermofonto erupcias

Termikismo allogas multajn turistojn al Rotorua. Gejseroj kaj bolantaj kotlagetoj, varmaj termofontoj kaj la Buried Village (Enterigita Vilaĝo - Te Wairoa) - tiel nomiĝis post ĝia entombigo pro la erupcio de Monto Tarawera en 1886 - estas facile atingeblaj de la urbo Rotorua.

Kuirau-Parko, en la okcidento de la urbcentro, estas ankaŭ rimarkinda: bolantaj kotlagetoj troviĝas dise en la parko, donante superrealan aspekton al la loko. Vizitantoj povas trempi la piedojn en varmaj naĝejoj.

Rotorua havas moknomon Sulfura Urbo, pro la odoro de hidrogensulfido, kiu donas al la urbo la odoron de putranta ovo[5], kaj ankaŭ angle Rotten-rua kombinante ĝian pravan nomon kaj la putran odoron.

La aparte pika odoro en la centra orienta parto Te Ngae ŝuldiĝas al la densaj sulfurenhavaj tavoloj, kiuj situas proksime al la suda limo de Government Gardens (Registaraj Ĝardenoj), en la areo konata kiel ‘'Sulphur Point’' (Sulfora Loko).

La regiono Rotorua havas 17 lagojn, do ĝi estas akva paradizo. Fiŝkaptado, akvoskiado, naĝado kaj aliaj akvosportoj estas popularaj tie en somero. La lagoj ankaŭ estas taŭgaj por grandaj eventoj: Rotorua gastigis en 2007 la mondan konkurson pri akvoskiado kaj Lago Rotorua estis la ejo por la monda konkurso de velado por blinduloj[rompita ligilo] en marto 2009. Lago Rotorua estas ankaŭ utiligata por la foriro kaj reveno de flosaviadiloj.

Aliaj agadoj

redakti

Rotorua estas hejmo de botanika ĝardeno kaj interesa historia arkitekturo. Ĝi estis konata kiel kuracloko kaj grava turistloko ekde la 1800-aj jaroj. Multaj el ĝiaj konstruaĵoj reflektas ĝian historion. Registaraj Ĝardenoj, proksime al la lagbordo ĉe la orienta flanko de la urbo, estas precipe notindaj.

Rotorua ankaŭ estas populara loko por montobiciklado. La Arbaron Whakarewarewa iu priskribis kiel "la Disneyland de montobiciklado". Rotorua havas iujn el la plej bonaj vegoj por montobiciklado en Nov-Zelando, kaj gastigis mondan konkurson pri montobiciklado en aŭgusto 2006.

Ĝemelurboj

redakti

Rotorua havas kvar ĝemelurbojn::

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Wises New Zealand Guide, 7th Edition, 1979. p383.
  2. Hinemoa kaj Tutanekai, el la maoria tradukis William Rolt, eldonita de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, Serio Sudaj Floroj n-ro 6, 1988
  3. New Zealand Encyclopaedia 1966: Tapsell Biography. Arkivita el la originalo je 2007-10-23. Alirita 2011-05-04.
  4. 4,0 4,1 New Zealand Dictionary of Biography: Thomas Chapman
  5. Collins, Simon. Sulphur City gases under scrutiny. New Zealand Herald (2003-07-09). Alirita 2009-06-07.
  6. Sister Cities International

Eksteraj ligiloj

redakti