Rouben Zachary MAMOULIAN (/ruːˈbɛn mɑːmuːlˈjɑːn/ roo-BEN mah-mool-YAHN, en armena: Ռուբէն Մամուլեան)[1] (8a de oktobro, 1897 – 4a de decembro, 1987) estis armen-usona kinarta kaj teatra reĝisoro.

Rouben Mamoulian
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1897 (1897-10-08)
en Tbiliso
Morto 4-an de decembro 1987 (1987-12-04) (90-jaraĝa)
en Woodland Hills
Tombo Forest Lawn Memorial Park
Lingvoj angla
Loĝloko Usono
Ŝtataneco Rusia ImperioUsono
Alma mater Lycée Montaigne • Imperia Moskva Universitato
Okupo
Okupo filmreĝisoroteatra reĝisoro • reĝisoro • scenaristo
vdr

Li reĝisoris sian unuan filmon en 1929, nome Applause, kiu estis unu el la dekomencaj sonfilmoj. Ĝi estis mejloŝtona filmo kiu profitis el la plinoviga uzado fare de Mamoulian de la kameramovo kaj de sono, kaj tiuj kvalitoj estis transportitaj al liaj aliaj filmoj publikigitaj en la 1930-aj jaroj. Dr. Jekyll and Mr. Hyde (1931) profitis el la fakto ke ĝi estis farita antaŭ la ekvalidiĝo de la Produktora Kodo, kaj ĝi estas regule konsiderata la plej bonkvalita versio de la rakonto de Robert Louis Stevenson. Queen Christina (1933) estis la lasta filmo kiun Greta Garbo faris kun John Gilbert, kaj ankaŭ ĝi profitis el la fakto ke ĝi estis farita antaŭ la ekvalidiĝo de la Produktora Kodo. La muzika filmo Love Me Tonight estis publikigita en 1932.

Li reĝisoris la unuan tribendan filmon per Technicolor nome Becky Sharp (1935), bazitan sur la verko de William Makepeace Thackeray nome Vanity Fair, kaj ankaŭ en 1937 la muzikalon High, Wide, and Handsome. Liaj postaj du filmoj havigis al li ampleksan admiron, nome The Mark of Zorro (1940) kaj Blood and Sand (Sango kaj sablo, 1941), ambaŭ refilmoj de mutaj filmoj. Blood and Sand, pri taŭrludado, estis filmita en Technicolor, kaj uzis kolorskemojn bazitajn sur la verkaro de hipanaj pentristoj kiel Diego Velázquez kaj El Greco. Lia eniro en amparodia komedio en 1942 estis sukceso per Rings on Her Fingers en kiu stelulis Henry Fonda kaj Gene Tierney.

Aliaj filmoj redakti

Notoj redakti

  1. Charles Earle Funk, What's the Name, Please?, Funk & Wagnalls, 1936.