Soral

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Rougemont GE)

Soral estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando.

Soral
Blazono de Soral
Doganejo de Soral
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 8′ 34″ N 6° 2′ 34″ O / 46.14278 °N, 6.04278 °O / 46.14278; 6.04278 (mapo)
Nombro de loĝantoj 725
Areo 2,86 km²
Alteco 450 m super marnivelo
Poŝtkodo 1286
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Soral
vdr

Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 853 loĝantoj sur areo de 2,95 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 289 loĝantoj/km².

Geografio redakti

Soral situas en la sudo de la kantono ĉe la franca landlimo proksimume 10 kilometrojn sudokcidente de la kantona ĉefurbo Ĝenevo. La komunumo apartenas al la regiono de la Ĝeneva Ĉampanio. Ĉe la suda limo de Soral situa la rivero Laire kaj en oriento Aire. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Soral la setlejo Rougemont en la vitejoj en okcidento apud la landlimo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,93 km², de kiuj 4,1% estas kovritaj de arbaro, 83,3% servas por agrikulturo kaj 12,6% por setlado.[2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Soral limas en nordo al Laconnex, en nordnordoriento al Bernex, en oriento al Perly-Certoux, en sudo al Saint-Julien-en-Genevois (Francio), en sudokcidento al Viry (Francio), kaj en okcidento al Avusy.

Trafiko redakti

La komunumo estas konektita per la busolinio n-ro L al la loka transportreto de Ĝenevo. La kampara komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 6 kilometroj okcidente en Perly. 4 kilometrojn sudoriente en Saint-Julien-en-Genevois krome situas alveturejo al la franca aŭtovojo A41.

Historio redakti

Dum mezepoko Soral apartenis al la Senjoroj de Rougemont, vasaloj de la Grafoj de Savojo.[3] De 1536 ĝis 1564 Soral estis okupita de la Bernanoj. Per la kontrakto de Laŭzano en la jaro 1564 Soral estis submetita al komuna regado de Savojo kaj Ĝenevo.

Per la kontraktoj de Parizo kaj Torino de la jaroj 1749 kaj 1754 Soral estis atribuita al la reĝolando Sardinio. En la jaro 1816 per la kontrakto de Torino la Soral finfine estis atribuita al Kantono Ĝenevo kaj fariĝis svisa. Ĝis 1847 ĝi estis parto de la komunumo Avusy-Laconnex-Soral, de kiu tiam Avusy estis disigita. En 1850 ankaŭ Laconnex kaj Soral disiĝis kaj fariĝis memstaraj komunumoj.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti