Rovio

komunumo de Svislando

Rovio estas komunumo de la Komunumaro Ceresio kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 728 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Rovio
Blazono de Rovio
Blazono de Rovio
Blazono de Rovio
Rovio fotita de la Monto Generoso
Rovio fotita de la Monto Generoso
Rovio fotita de la Monto Generoso
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Ceresio
Koordinatoj  45° 56′ 2″ N 8° 59′ 13″ O / 45.93389 °N, 8.98694 °O / 45.93389; 8.98694 (mapo)Koordinatoj: 45° 56′ 2″ N 8° 59′ 13″ O / 45.93389 °N, 8.98694 °O / 45.93389; 8.98694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 728
Areo 5,53 km²
Alteco 497 m super marnivelo
Poŝtkodo 6821
Komunumkodo 5219
Mapo de Rovio
Mapo de Rovio
Mapo de Rovio

Geografio redakti

Rovio situas ĉe la okcidenta flanko de la Monto Generoso. La komunumo konsistas el la vilaĝo Rovio kaj la setlejoj Terzera, Paniscera, Bollo, Gravina kaj Ronco.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,53 km², de kiuj 79,4% estas kovritaj de arbaro, 7,1% servas por agrikulturo kaj 6,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Rovio limas en nordo al Arogno, en nordoriento al Pellio Intelvi (Provinco Como, Italio), en oriento al San Fedele Intelvi (Provinco Como, Italio), en sudoriento al Castel San Pietro, en sudo al Melano, kaj en okcidento al Maroggia.

Trafiko redakti

Rovio situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Rovio pasas flanka konekta vojo de Arogno al Melano. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas proksimume 5 kilometrojn sudokcidente de la komunumo en Mendrisio. Pere de buslinio de Arogno al Capolago la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Rovio datiĝas el la jaro 852 kiel Rovi. Sur la komunuma teritorio estis malkovritaj kvin brulfosoj, kiuj datiĝas proksimume el la jaro 1000 antaŭ Kristo. Dum mezepoko Rovio apartenis al la voktdistrikto Riva San Vitale, kiu sub la regado de la Svisa Ĵurkomunumo ek de la 15-a jarcento apartenis al la Voktejo Lugano. Post la Helveta Revolucio de 1798 Rovio apartenis dum mallonga tempo al la tiama Respubliko Riva San Vitale.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti