Roxas, [roksas] - tagaloge Lungsod ng Roxas - estas kvaraklasa, komponanta urbego kaj mara havenurbo en Filipinoj, en insulo Panajo, en regiono Okcidentaj Bisajoj, kie ĝi estas ĉefurbo de provinco Kapiso. Roxas havas 47 distriktojn, el kio 31 estas urbaj distriktoj.

Roxas
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 5800
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 179 292  (2020) [+]
Loĝdenso 1 886 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 11° 35′ N, 122° 45′ O (mapo)11.589444444444122.75111111111Koordinatoj: 11° 35′ N, 122° 45′ O (mapo) [+]
Alto 7 m [+]
Areo 95,07 km² (9 507 ha) [+]
Roxas (Filipinoj)
Roxas (Filipinoj)
DEC
Roxas
Roxas
Situo de Roxas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Roxas, Capiz [+]
vdr
Aerfoto pri Roxas

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Roxas situas en norda parto de la insulo laŭ marbordo sur marborda ebenaĵo ĉe rivero Panajo [1]. Iloilo (urbo) troviĝas 101, Bacolod 108, Cebuurbo 190, Legazpio (Albajo) 205, Batangas 304, ĉefurbo Manilo 385, Kezonurbo 390, Baguio 585, Dabao 593 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

En 1569 hispana kapitano surteriĝis laŭ rivero Panajo kaj elektis ĉefurbon. Tamen iom poste la pli nova ĉefurbo estis Kapiso (nuntmpa Roxas). En 1590 la hispana floto alvenis kaj trovis Kapison konvena por haveno. Eĉ ŝtonaj domoj estis konstruitaj. En 1593 la aŭgustenanoj komencis la misian laboron. La haveno estis ofte atakita de islamanoj, tial en 1814 fortikaĵo estis konstruita. En 1707 estis fondita la sendependa paroĥo. Inter 1870-1877 oni konstruis katedralon. Post 300-jara hispana regado Usono sekvis. Tiam protestantaj misiistoj alvenis. Dominadon de Usono interrompis la mallonga japana okupo (1942-1945). La municipo atingis la komponentan urborangon en 1951 kaj en la sama jaro ĝi iĝis ankaŭ memstara diocezo, fine la urbo prenis nomon Roxas honore al forpasinta prezidanto Manuel Roxas. La urbo atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1980-aj jaroj.

Ekonomio redakti

Roxas havas agro-bazitan ekonomion, la terkultivado (rizoj kaj melonoj) kaj fiŝkaptado estas la ĉefaj ekonomiaj agadoj. La fiŝoj kun marmanĝaĵoj estas parte eksportitaj al eksterlando. Tamen la havena trafiko tiras la urbon al la komercado.

 
Kampuso en Roxas

Religio kaj eduko redakti

La loĝantoj estas plejparte katolikoj, sed estas ekzemple baptistoj, metodistoj. En Roxas funkcias pluraj universitatoj, seminarioj kaj kolegioj.

Trafiko redakti

Roxas estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke, krome kuras vojo al interno de la insulo. Enurbe tricikloj, aŭtobusoj kaj busetoj trafikas. La urbo havas havenon kaj flughavenon. Vojaĝdaŭro al Iloilo daŭras 2 horojn voje, al Manilo estas 50 minutoj aere kaj 18 horoj per mare. De 1907 ĝis 1989 ankaŭ fervojo funkciis.

Klimato redakti

Roxas situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 2043 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-decembro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo estas 28 °C kaj varias inter 24-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

 
Flughaveno en Roxas

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti