Reĝa aerarmeo (Britio)
(Alidirektita el Royal Air Force)
La Reĝa Aerarmeo (angle Royal Air Force, RAF) estas la aerarmeo de Unuiĝinta Reĝlando, kiu estas la plej malnova sendependa milita aviado en la mondo. Ĝi estis fondita la 1-an de aprilo 1918, kaj ekde tiam ludis gravan rolon en la historio de la Unuiĝinta Reĝlando, precipe dum la Dua mondmilito kaj en pli freŝdataj konfliktoj.
Reĝa aerarmeo (Britio) | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
aerarmeo | ||
Dum | 1-a de aprilo 1918 - nuntempe | |
Membro de | European Air Group vd | |
Sidejo | Ministry of Defence Main Building | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Posedatoj | Avro Vulcan XH558 • XX256 vd | |
Reĝa aerarmeo (Britio) | |
---|---|
Reĝa Aerarmeo | |
Jaroj | 1918 - nun |
Lando | ![]() |
Tipo | Aerarmeo |
Devizo | Per Ardua ad Astra (latine: Per baraktado al la steloj) |
La RAF administras preskaŭ 1,000 aviadilojn kaj, je takso de la 31-a de marto 2008, disponis 41,400 homojn. Plejpartaj militistoj de la RAF restas en Britio, sed multaj aliaj estas servantaj en Irako, Afganio, en la Balkanoj, en Kataro, Germanio, Kipro kaj Ĝibraltaro.