Reĝa Mararmeo (Britio)

la mararmeo de Britio
(Alidirektita el Royal Navy)

La Reĝa Brita mararmeoReĝa ŝiparo, en angla Royal Navy (RN) estas la ĉefa maramea militada servobranĉo de la Brita Armeo. Spurante ĝiajn originojn al la 16-a jarcento, ĝi estas la plej malnova servobranĉo kaj estas konata kiel la Senior Service (Aĝul-Servo). De la fino de la 17-a jarcento ĝis bone en la 20-a jarcenton ĝi estis la plej potenca mararmeo en la mondo,[1] ludante ŝlosilan rolon en establado de la Brita Imperio kiel la domina mondpotenco. Pro tiu historia eminenteco, estas ofte - eĉ inter ne-britoj - nomita "The Royal Navy" (La Reĝa Mararmeo) sen plia adjekto, ĉar oni supozas brita.

Reĝa Mararmeo
emblemo
flago
mararmeo
Komenco 1546 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Whitehall
Moto Si vis pacem, para bellum
Se vi volas pacon,
prepariĝu por milito
Posedatoj HMS TerrorBounty • HMS Audacity • HMS Russell • HMS Nairana • RML 497 • HMS Osiris • HMS Albatross vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Post venko en la Unua Mondmilito la Reĝa Mararmeo estis signife reduktita en grandeco,[2] kvankam ĉe la komenco de la Dua Mondmilito ĝi daŭre estis la plej granda en la mondo. Antaŭ la fino de la Dua Mondmilito la Usona mararmeo aperis kiel la plej granda el la mondo. Dum la daŭro de la Malvarma Milito, la Reĝa Mararmeo transformiĝis en ĉefe kontraŭsubmarŝipa trupo, ĉasante sovetiajn submarŝipojn, plejparte aktivajn en la GIUK-interspaco. Post la Dissolvo de Sovetunio ĝia fokuso revenis al tutmondaj ekspediciaj operacioj ĉirkaŭ la mondo.[3][4]

Famaj ŝipoj redakti


Notoj redakti

  1. The Royal Navy. Britannica Online. Encyclopædia Britannica. Alirita 2009-06-03.
  2. Rose, Lisle Abbott. Power at Sea: The Breaking Storm, 1919–1945, University of Missouri Press, 2006, paĝo 36.
  3. Royal Navy – A Global Force 2012. Arkivita el la originalo je 2014-04-25. Alirita 2014-06-27.
  4. The Royal Navy, DEPLOYED FORWARD – OPERATING GLOBALLY