Royal Shakespeare Company
La Reĝa Ŝekspira Kompanio (angle Royal Shakespeare Company, aŭ RSC, estas renoma teatra ensemblo funkciiganta en Stratford-upon-Avon, la hejmurbo de William Shakespeare en Wickshire, Anglio.
Royal Shakespeare Company | ||
---|---|---|
![]() | ||
organizaĵo | ||
Dum | 20-a de marto 1961 – | |
Fondodato | 20-a de marto 1961 | |
Sidejo | Stratford-upon-Avon | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La teatro havas 700 dungitojn, kaj ĝi prezentas proksimume 20 produktadojn jare, en Stratford-upon-Avon, Londono kaj Novkastelo ĉe la Rivero Tyne.
La grupo prezentas teatraĵojn de William Shakespeare kaj liaj samtempuloj, kune kun teatraĵoj de novaj kreintoj.
La 20-an de marto 1961, la teatro ricevis permeson porti la titolon "Reĝa".
Konataj aktorojRedakti
Multaj tre famaj aktoroj aperis en la grupo, inkluzive de Kenneth Branagh, Tim Curry, Judi Dench, Mia Farrow, Albert Finney, Michael Gambon, John Gielgud, Nigel Hawthorne, Dustin Hoffman, Jeremy Irons, Derek Jacobi, Ben Kingsley, Jude Law, Vivien Leigh, John Lithgow, Calvin Lockhart, Ian McKellen, Ian McDiarmid, Helen Mirren, Gary Oldman, Peter O’Toole, Laurence Olivier, Vanessa Redgrave, Ian Richardson, Alan Rickman, Michael Sheen, Patrick Stewart, David Tennant.