Rozália Klein Schodelné

SCHODELNÉ KLEIN Rozália [pr. ŝodelne:] estis hungara kantistino (soprano) naskiĝinta en Kolozsvár la 29-an de septembro 1811 kaj mortinta en Nyáregyháza la 19-an de septembro 1854.

Rozália Klein Schodelné
Persona informo
Naskonomo Klein Rozália
Naskiĝo 29-an de septembro 1811 (1811-09-29)
en Kluĵo
Morto 29-an de septembro 1854 (1854-09-29) (43-jaraĝa)
en Nyáregyháza
Ŝtataneco Hungario
Familio
Amkunulo Pál Nyáry
Okupo
Okupo operkantisto
vdr
Rozália Schodelné Klein

Ŝia kariero redakti

Rozália Klein Schodelné debutis en Pressburg en 1829 en rolo de Agáta (Weber: A bűvös vadász). Ekde 1833 ŝi estis membro de la Kärtnerthor Theater, poste de la Josephstädter Theater de Vieno. En 1837 ŝi gastkantis en Pest (urbo) kaj germane kaj hungare. Ekde 1838 dungis ŝin la Hungara Teatro de Pest. En 1841–42 ŝi kantis en Hannover, Mainz, Köln kaj en Londono (Covent Garden). Ŝi estis la unua fakece instruita altnivela hungara operkantistino.

El ŝiaj roloj redakti

  • Rómeó (Bellini: Montecchi és Capuletti párt);
  • Norina (Donizetti: Szerelmi bájital);
  • Abigail (Verdi: Nabucco); Lucrezia Borgia (Donizetti);
  • Donna Anna (Mozart: Don Giovanni);
  • Leonóra (Beethoven: Fidelio).

Fonto redakti