Roza Luksemburg

komunista revoluciulino, marksista teoriulo, filozofo, ekonomikisto kaj verkisto

RosaRoza LUKSEMBURG, esperante Roza Luksemburgo (laŭ germana transskribo Rosa Luxemburg, laŭ pola Róża LuksemburgRozalia Luxenburg; naskiĝis la 5-an de marto 1871[1], mortis la 15-an de januaro 1919) estis komunista revoluciulino, marksista teoriulo, filozofo, ekonomikisto kaj verkisto.

Roza Luksemburg
Rosa Luxemburg.jpg
Persona informo
Róża Luksemburg
Naskonomo Rozalia Luxenburg
Naskiĝo 5-an de marto 1871 (1871-03-05)
en Zamość, Flag of the Russian Empire (black-yellow-white).svg Rusia Imperio
Morto 15-an de januaro 1919 (1919-01-15) (47-jara)
en Berlino
Mortis pro pafvundo [#]
Tombo Zentralfriedhof Friedrichsfelde [#]
Religio ateismo [#]
Lingvoj germanapola [#]
Ŝtataneco GermanioRusia Imperio [#]
Alma mater Universitato de Zuriko [#]
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio [#]
Subskribo Roza Luksemburg
Familio
Edz(in)o Gustav Lübeck • Julian Marchlewski [#]
Amkunulo Leo Jogiches [#]
Profesio
Alia nomo R. Kruszynska [#]
Okupo politikistofilozofo • revoluciulo • ekonomikistoĵurnalisto • redaktisto • politikteoriisto [#]
Aktiva en VarsovioZurikoBerlino [#]
Verkado
Verkoj La Akumulado de Kapitalo ❦
Social Reform or Revolution [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ŝi naskiĝis proksime de Lublin, en la tiama parto de nuna Pollando regata de la Rusa Imperio, en familio de judaj komercistoj, sed poste iĝis germana civitanino.

Tre juna ŝi aliĝis al revoluciaj movadoj kaj ankoraŭ 18-jara devis fuĝi al Svisio. En 1893, kun Leo Jogiches ŝi fondis la ĵurnalon Sprawa Robotnicza kaj poste la Socialdemokratan Partion de la Reĝlando de Pollando, kontraŭan al naciistaj tendencoj. En 1898 ŝi translokiĝis al Germanio kaj aliĝis al la Socialdemokrata Partio. Ŝi partoprenis en la teoriaj diskutoj, kiuj tiam havis lokon en la partio, kaj apogis komence la tezojn de Karl Kautsky, kontraŭ la reviziismo de Eduard Bernstein. Ŝi neniam subtenis la penojn de la socialdemokratoj akiri seĝojn en la Parlamento kaj favoris revoluciajn taktikojn.

Resume ŝi estis sinsekve membro de la Socialdemokrata Partio de la Reĝlando de Pollando kaj de Litovio (SDKPiL), de la Socialdemokratia Partio de Germanio (SPD), de la Sendependa Socialdemokratia Partio de Germanio (USPD) kaj de la Komunista Partio de Germanio (KPD). Ŝi ankaŭ atakis naciismon kaj verkis diversajn librojn kaj broŝurojn kontraŭ tiu tendenco. Ŝi eĉ havis polemikojn kun Lenin, pro la apogo de tiu ĉi al la rajto je memdispono de la popoloj. Tiu defendo de internaciismo estis la ĉefa forto de ŝia kontraŭo al la apogo de la socialista partio al la enmiksiĝo de Germanio en la Unua mondmilito. Ŝi estis malliberigita pro tiuj aktivaĵoj. Ŝi ankaŭ polemikis kun Lenin pro sia kontraŭo al la diktatoreco kaj antaŭvidis la eblecon ke la Rusa Revolucio prenus totalismajn trajtojn.

Kun Karl Liebknecht ŝi gvidis la spartakisman movadon, kiu naskis la Komunistan Partion de Germanio (KPD). Dum la Germana Revolucio ŝi kunfondis la gazeton Die Rote Fahne ("La Ruĝa Flago"), nome centra organo de la spartakisma movado. Ŝi konsideris tiun Spartakisman Insurekcion de Januaro 1919 grava eraro,[2] sed subtenis ĝin kiel neevitebla evento. La registaro de la socialdemokrata Friedrich Ebert finigis la insurekcion kaj la trupoj de Freikorps (unuamondmilitaj veteranoj kunbandidante kun ekstremdekstraj grupoj), kaptis Luxemburg, Liebknecht kaj kelkajn aliajn subtenantojn. Ŝi estis arestita kaj murdita (poste ĵetita al kanalo) kune kun Liebknecht, dum la spartakisma provo de revolucio la 15-an de januaro 1919.

Pro sia klara kritiko kaj de Marksismo-Leninismo kaj de la pli moderaj social-demokrataj skoloj de socialismo, Luxemburg havis iome ambiguan komprenon inter fakuloj kaj teoriistoj de politika maldekstro.[3] Tamen, kelkaj marksistoj konsideris Luxemburgon kaj Liebknecht kiel martiroj: la rememoro de Rosa Luxemburg kaj de Karl Liebknecht plue ludas gravan rolon inter la germana politika maldekstro.[4]

Kaj Roza Luksemburg kaj Karl Liebknecht estas tialoj de granda simbola ŝarĝo por marksismo, kompreneble speciale en Germanio. Aktuale, la duan aŭ trian dimanĉon de Januaro ĉiujare oni celebras en Berlinon la tagon de Roza Luksemburg kaj Karl Liebknecht, en rememorigo de la murdo de la du komunistaj estroj, okaziginta la 15an de Januaro 1919.

VivoRedakti

PollandoRedakti

 
Naskiĝoloko de Luksemburg en Zamość, Pollando.

Oni konas malmulte pri la praavoj de Rozalia, nome Elisza kaj Szayndla, sed laŭ historia pruvaro ple verŝajne ili loĝis en Varsovio.[5] Ilia filo, nome la avo de Roza, nome Abraham Luksemburg probable loĝis en Varsovio antaŭ geedziĝi kun Chana Szlam (avino de Roza) kaj translokiĝi al Zamość.[5] Abraham konstruis sukcesan lignonegocon tie, kun sidejoj en Zamość kaj Varsoviosed kun ligiloj tiom for kiom ĝis Gdańsk, Leipzig, Berlino, kaj Hamburgo; kvankam ili devenis el malriĉa origino, li iĝis riĉa negocisto kun transnaciaj konektoj kiuj povis havigi al siaj filoj edukadon eksterlande en la Germana Imperio.[6][5] Li apogis la judan reformisman movadon, kaj iĝis elstara membro de la Maskilim de Zamość.[5] Li engaĝiĝis al la juda emancipiĝo, parolis la polan kaj la jidan, kaj ebligism ke ankaŭ liaj filoj parolu tiujn lingvojn; ne klaris ĉu li partoprenis en la Novembra ribelo (1830–31) aŭ ne.[5]

La filo de Abraham nome Eduardo estis la patro de Róża.[5] Li naskiĝis en Zamość la 17an de Decembro 1830, la plej aĝa el dek fratoj kaj heredanto de la lignonegoco de sia patro.[5][6] Edward Eliasz Luxenburg perdis sian patrinon estante 18-jaraĝa. Li renkontis sian estontan edzinon Lina Löwenstein tra sia duonpatrino Amalia, kiu estis plej aĝa fratino de Lina.[5] Lina kaj Amalia estis filinoj de la rabeno de Veliki Meĵiriĥi, nome Isaak Ozer Löwenstein, kaj ilia frato estis la reformisma rabeno Isachar Dov Berish (Bernhard) Löwenstein de Lemberg.[5] Lina kaj Edward geedziĝis ĉirkaŭ 1853 kaj kunloĝis en Zamość, kie Edward laboris kun sia patro.[5] Kiel sia patro, Edward estis ĉefa membro de la juda reformisma komunumo en la urbo.[5] Kiam ekokazis la Januara Ribelo, Edward liveris armilojn al la polaj partizanoj kaj organizis financistojn por la insurekcio.[6] Post la falo de la ribelo li iĝis celo de la carisma polico kaj devis kaŝiĝi en Varsovio, lasante sian familion en Zamość.[5] Dum la 1860-aj kaj 1870-aj jaroj, Edward ofte translokiĝis kaj suferis financajn malfacilaĵojn; finfine la cetero de la familio, inklude la dujaran Roza, aliĝis al li en Varsovio en 1873.[5][7]

Luksemburg estis naskita kun la naskonomo Rozalia Luksenburg al tiu juda familio la 5an de marto 1871 ĉe 45 Ogrodowa Strato (nuntempe 7a Kościuszko Strato)[5] en Zamość,[8][9] en la rus-kontrolita Kongresa Pollando, post la lando estis dispartigita fare de Prusio, Rusio kaj Aŭstrio preskaŭ unu jarcenton pli frue. Ŝi estis la kvina infano de la ligno-negocisto Eliasz Luxemburg kaj Line Löwenstein. Luksemburg poste asertis, ke lia patro transdonis al ŝi intereson en liberalaj ideoj dum ŝia patrino estis religiema kaj klera leganto de la libroj kiuj estis hejme.[10]

La familio translokiĝis al Varsovio en 1873.[11] Pola kaj germana estis parolataj hejme; Luksemburg lernis ankaŭ rusan.[10] Post estado lite pro koksa malsano en la aĝo de kvin, ŝi estis forlasita kun permanenta lamado kaj unu kruro pli longa ol la alia.[12] Kvankam laŭlonge de tempo ŝi iĝis flua en rusa kaj franca, pola restis la ĉefa lingvo de Róża kaj ankaŭ germana parolata je denaska nivelo.[13][14][15] Roza estis konsiderata inteligenta tre frue, skribis leterojn al sia familio kaj impresis siajn parencojn per deklamado, ekzemple de la pola klasikaĵo Pan Tadeusz.[5]

Rory Castle skribis, ke: "El sia avo kaj patro [Roza] heredis la kredon, ke ŝi estas pola unue kaj juda duarange, sian pasian opozicion al carismo kaj sian emocian konekton al la polaj lingvo kaj kulturo. Kvanakm ŝiaj gepatroj estis religiaj, ili ne konsideris sin judaj laŭ nacieco, sed 'Poloj de la Mosea kredo'".[5] Li indikis ankaŭ, ke pli ĵusa esplorado de la familio Luxemburg kaj de ŝiaj fruaj jaroj montras, ke "Roza Luksemburg ricevis el sia familio multe pli ol dekomence miskomprenita fare de ŝiaj biografiistoj. Ne nur pri edukado, financa apogo kaj helpo dum ŝiaj oftaj enprizonigoj, sed ankaŭ pri ŝia identeco kaj politiko. Ŝia familio estis tre forte ligita subtena reto, eĉ kiam ties membroj estis disigitaj tra tuta Eŭropo. Tiu solida bazo, kiu apogis kaj kuraĝigis ŝin je ĉiu paŝo, donis al Luksemburg la intelektan kaj personan memfidon por pluiri kaj klopodi ŝanĝi la mondon".[5] Speciale el la privata korespondadon de Roza kie videblas, ke ŝi fakte restis tre proksima al sia familio laŭlonge de la jaroj, spite la fakton esti separata per landlimoj kaj disigitaj tra landoj.[5]

Edukado kaj ekaktivadoRedakti

 
Portreto de Roza Luksemburg estante 12-jaraĝa, ĉirkaŭ 1883.

Komencante en 1880 aŭ 1884, Luksemburg aliĝis al porvirina gimnazio (mezlernejo) en Varsovio, kie ŝi restis ĝis 1887.[16] Tiu porvirina gimnazio estis lernejo kiu rare akceptis polajn kandidatojn kaj akceptado de judaj lernantinoj estis eĉ pli escepta. La lernantoj rajtis paroli nur la rusan.[17] En tiu lernejo, Róża kunvenis sekrete kun etosoj kiuj studis la verkojn de polaj poetoj kaj verkistoj; oficiale tio estis malpermesita pro la politiko de Rusigo kiu estis plenumita en la Rusa Imperio tiam.[18]

De 1886, ŝi apartenis al la pola, maldekstrema proletarpartio (fondita en 1882, anticipante la rusajn partiojn per 20 jaroj). Ŝi komencis en politiko organizante ĝeneralan strikon; kiel rezulto, kvar el la gvidantoj de la partio estis mortigitaj kaj la partio estis dissolvita, kvankam ceteraj membroj, inkluzive de Luksemburg, renkontiĝis en sekreto. En 1887, ŝi sukcesis ĉe maturigaj ekzamenoj.

Róża estis serĉata de la carisma polico pro sia aktiveco en Proletariat; ŝi kaŝiĝis en la kamparo, laborante kiel privata tutoro ĉe dworek, nome kampardomoj de pola nobelaro.[19] Post fuĝado al Svislando por eviti areston en 1889 tra la "verda landlimo" en 1889.[20], ŝi ekzameniĝis por la Zurika Universitato (kiel same faris la socialistoj Anatolo Lunaĉarskij kaj Leo Jogiches), studante filozofion, historion, politikon, ekonomikon kaj matematikon. Ŝi specialiĝis pri Staatswissenschaft (la scienco pri formoj de ŝtato), la Mezepoko kaj ekonomiaj kaj bors-krizoj. Ŝia doktoriga disertacio, La industria evoluo de Pollando, estis oficiale prezentita en printempo 1897 al la Universitato de Zuriko, kiu aljuĝis al ŝi la titolon de doktoro pri juro. Ŝia disertaĵo sub la titolo Die Industrielle Entwicklung Polens estis publikigita de Duncker kaj Humblot en Leipzig en 1898. Raraĵo en Zuriko, ŝi estis unu el la unuaj virinoj en la mondo kun doktoreco en ekonomiko[20] kaj la unua polino kiu atingis tion.[14]

En 1893, kun Leo Jogiches kaj Julian Marchlewski (kaŝnomo Julius Karski), Luxemburg fondis la gazeton Sprawa Robotnicza ("la celo de la laboristoj"), por kontraŭbatali la naciismajn politikojn de la Pola Partio Socialista, kredante, ke nur tra socialisma revolucio en Germanio, Aŭstrio kaj Rusio povos sendependa Pollando ekzisti. Ŝi asertis ke la lukto devus esti kontraŭ kapitalismo, ne nur por sendependa Pollando. Ŝia pozicio de neado de nacia rajto de memdeterminado sub socialismo provokis filozofan streĉitecon kun Vladimir Lenin. Ŝi kaj Leo Jogiches kunfondis la Socialdemokratan Partion de la Regno de Pollando (Socialdemokrata Partio de la Regno de Pollando kaj Litovio, Sdkpil, post kunfalado kun la social-demokrata organizo de Litovio). Malgraŭ porvivaĵo en Germanio por la plej granda parto de ŝia plenkreskula vivo, Luksemburg estis la ĉefa teoriulo de la polaj socialdemokratoj kaj gvidis la partion en partnereco kun Jogiches, sia ĉefaranĝanto.[20] Ŝi restis emocie ligita al la pola kulturo, ŝia preferata poeto estis Adam Mickiewicz, kaj ŝi arde opoziciis kontraŭ la Germanigo de poloj dum la dispartigo de Pollando fare de Prusio; en 1900 ŝi publikigis broŝuron kontraŭ tio en Poznań.[13] Jam antaŭe, en 1893, ŝi verkis ankaŭ kontraŭ la rusigo de poloj fare de la absolutisma registaro de la Rusa Imperio.[15]

 
Roza Luksemburg ĉirkaŭ 1895-1900.

La revolucio de 1905Redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rusia revolucio de 1905.

Post la eksplodo de la Revolucio de Pollando (1905–1907), kontraŭ la opinio de siaj polaj kaj germanaj kamaradoj, Luksemburgo foriris al Varsovio. Se ŝi estus rekonata, la carismaj aŭtoritatoj estus enprizonigintaj ŝin, sed la politika striko de Oktobro/Novembro kiel parto de la insurekcio en Rusio kun partikularaj aktivaj elementoj en la Kongresa Pollando, konvinkis Róża ke tiam ŝia loko estu en Varsovio anstataŭ en Berlino.[21] Ŝi alvenis tie la 30an de Decembro danke al la pasporto de sia germana amikino Anna Matschke kaj kuniĝis kun Jogiches, kiu estis reveninta al Varsovio unu monaton pli frur ankaŭ pere de falsa pasporto; ili loĝis kune en pensiono ĉe la angulo de la stratoj Jasna kaj Świętokrzyska, el kiu ili verkis por la eksterleĝa gazeto de la SDKPiL nome Czerwony Sztandar (La ruĝa flago).[22] Luksemburgo estis unu el la unuaj verkistoj kiuj notis la potencialon de la revolucio de 1905 por la demokratiigo ene de la Rusa Imperio. Nur en la jaroj 1905-1906, ŝi faris en pola kaj en germana ĉirkaŭ 100 artikolojn, broŝurojn, alvokojn, tekstojn, kaj diskursojn pri la revolucio.[21] Kvankam nur la plej proksimaj amikoj kaj kamaradoj de Jogiches kaj Luksemburgo sciis pri ilia reveno al la lando, pere de agento enŝovita de la carismaj aŭtoritatoj ene de la estraro de la SDKPiL, la Oĥrano sukcesis aresti ilin la 4an de Marto, 1906.[23]

Ili tenis ŝin malliberigita unue en la prizono ratusz, poste en la Pawiak kaj poste en la Deka Paviliono de la Varsovia Citadelo. Luksemburg plue verkis por la SDKPiL sekrete ene de la prizonmuroj; Ŝiaj verkoj estis kontrabanditaj for de la instalaĵo.[23] Post du oficiroj de la Oĥrano estis subaĉetitaj de ŝiaj parencoj, provizora liberigo estis atingita por ŝi la 28an de Junio 1906 pro santialoj ĝis la tribunala juĝo;[14] komence de Aŭgusto, tra Sankt-Peterburgo ŝi foriris por Kuokkala, tiam parto de la Grandprinclando Finnlando (kiu estis aŭtonoma parto de la Rusa Imperio). El tie, meze de Septembro, ŝi sukcesis sekrete foriri al Germanio.[23]

GermanioRedakti

 
Clara Zetkin kaj Roza Luksemburg, 1910.

Luksemburg deziris veni al Germanio por esti ĉe la centro de la partilukto, sed ŝi ne havis permeson por resti tie senlime. En Aprilo 1897 ŝi edziniĝis al la filo de malnova amiko, nome Gustav Lübeck, por atingi germanan ŝtatenecon. Ili neniam kunloĝis kaj ili formale divorcis kvin jarojn poste.[24] Ŝi revenis por mallonge al Parizo, poste translokiĝis definitive al Berlino por startigi sian luktadon por la konstitucireforman movado de Eduard Bernstein. Luksemburgo malamis la rigidan konservatismon de Berlino. Ŝi desdegnis la prusianojn kaj bedaŭris tion kion ŝi vidis kiel la ungoj de urba kapitalismo super la sociala demokratio.[25] En la ina sekcio de la Socialdemokratia Partio de Germanio, ŝi renkontiĝis kun Clara Zetkin, kies dumviva amikino ŝi fariĝis. Inter 1907 kaj lia rekrustado en 1915, ŝi engaĝiĝis en amafero kun la plej juan filo de Clara, nome Kostja Zetkin, al kiu proksimume 600 survivintaj leteroj (nuntempe plej el ili publikigitaj) faris ateston.[26][27][28] Luksemburgo estis membro de la nefleksebla maldekstra branĉo de la SDP. Ilia klara sinteno estis, ke la celoj de la liberigo de la industria laborista klaso kaj de ĉiuj malplimultoj povos esti atingitaj nur pere de revolucio.

La ĵus publikigitaj Leteroj de Roza Luksemburg deĵetis gravan lumon sur la vivo de Roza Luksemburg en Germanio.[29] Kiel Irene Gammel skribas en recenzo de la angla traduko de la libro en la kanada gazeto The Globe and Mail: "La tri jardekoj kovritaj per la 230 leteroj en tiu kolekto disponigas la kuntekston por ŝiaj plej gravaj kontribuoj kiel politika aktivulo, feministo kaj verkisto. Ŝia reputacio estis malbriligita pere de la kinikismo de Josif Stalin en Demandoj pri la historio de Bolŝevismo. En sia reverkado de la rusaj okazintaĵoj, li metis la kulpon de la teorio de la permanenta revolucio ŝur la ŝultrojn de Luksemburgo, kun svagaj laŭdoj al ŝiaj atakoj al Karl Kautsky kion ŝi startigis en 1910.[30]

En ŝia kontestata volumo de 1913, La akumulado de kapitalo, same kiel tra sia laboro kiel kunfondinto de la radikala Spartaka Ligo, Luxemburg helpis formi la junan demokration de Germanio avancante internacion, prefere ol naciista perspektivo. Tiu hipermetropeco parte klarigas ŝian rimarkindan popularecon kiel socialisma ikono kaj sian daŭran resonancon en filmoj, romanoj kaj monumentoj dediĉitaj al ŝia vivo kaj verko." Gammel ankaŭ notas, ke por Rosa, "la revolucio estis vivmaniero", kaj tamen ke la leteroj ankaŭ defias la stereotipon de "Ruĝa Rosa" kiel senkompata batalanto.[31] Tamen, La akumulado de kapitalo rezultis en akraj akuzoj el la Komunista Partio de Germanio. En 1923, Ruth Fischer kaj Arkadi Maslow denoncis la verkon kiel "eraroj", derivativa verko de ekonomikaj miskalkuloj konata kiel "spontanea".[32]

Luksemburg plue identigis sin kiel pola kaj malamis loĝi en Germanio, kion ŝi vidis kiel politika neceso, kaj ŝi faris variajn negativajn komentojn pri la tiutempa germana socio en sia privata korespondado kiu estis verkita en pola; samtempe, ŝi amis la verkojn de Johann Wolfgang von Goethe kaj montris aprezon al la germana literaturo. Tamen, ŝi ankaŭ preferis Svision al Berlino kaj ege mankis al ŝi estis ĉirkaŭita de polaj lingvo kaj kulturo.[33][6]

Antaŭ la Unua MondmilitoRedakti

 
Eduard Bernstein, rivalo de Luksemburg en la Socialdemokrata Partio.

En majo 1898 Luksemburg geedziĝis kun Gustav Lübeck, akiris germanan ŝtatanecon kaj moviĝis al Berlino, kiel dirite. Tie, ŝi estis aktiva en la maldekstra flanko de la Sozialdemokratische Partei Deutschlands (SPD), en kiu ŝi akre difinis la limon inter sia frakcio kaj la Reviziisma Teorio de Eduard Bernstein atakante lin per sia broŝuro, publikigita en septembro 1898, titolita Sociala reformo aŭ revolucio. La retorika kapablo de Luksemburg igis ŝin plej elstara reprezentantino en kondamnado de la reformisma parlamenta sinteno de la SPD. Ŝi argumentis, ke la kritika diferenco inter kapitalo kaj laboro povus esti rebatita nur se la proletaro akiras potencon kaj realigas revoluciajn ŝanĝojn en produktadmetodoj. Ŝi volis havi la reviziistojn forigitaj de la SPD. Tio ne okazis, sed la gvidado de Karl Kautsky retenis marksistan influon en sia programo.[34]

El 1900, Luksemburg publikigis analizojn de tiutempaj eŭropaj sociekonomiaj problemoj en gazetoj. Antaŭvidante militon, ŝi forte atakis kion ŝi vidis kiel germana militismo kaj imperiismo.[35] Ŝi deziris, ke ĝenerala striko veku la laboristojn al solidareco kaj malhelpu la baldaŭan militon; la SPD-gvidantoj rifuzis kaj ŝi rompis kun Karl Kautsky en 1910. Inter 1904 kaj 1906, ŝi estis malliberigita pro siaj politikaj agadoj trifoje.[36] En 1907, ŝi iris al la Kvina Partiotago de la Rusaj Social-Demokratoj en Londono, kie ŝi renkontis kun Vladimir Lenin. Ĉe la la Kongreso de la Dua Internacio (socialisma), okazinta en Stutgarto, ŝi movis rezolucion, kiu estis akceptita, ke ĉiuj partioj de eŭropaj laboristoj devu kuniĝi en provado ĉesigi la militon.[35]

Luksemburg instruis marksismon kaj ekonomikon en la Berlina trejncentro de la SPD. Studento ŝia, Friedrich Ebert, poste iĝis SPD-gvidanto kaj poste la unua prezidanto de la Vajmara Respubliko. En 1912 ŝi estis la SPD-reprezentanto ĉe la eŭropaj socialistaj kongresoj.[37] Kun franca socialisma Jean Jaurès, ŝi argumentis, ke la partioj de eŭropaj laboristoj devus organizi ĝeneralan strikon kiam milito ekus. En 1913, ŝi faris grandan diskurson: "Ĉu ili pensas ke ni levos la armilojn de murdo kontraŭ niaj francaj kaj aliaj fratoj, tiam ni devas kriegi: "Ni ne faros tion!" "Sed en 1914, kiam naciismaj krizoj en Balkano erupciis al perforto kaj poste al milito, okazis neniu ĝenerala striko kaj la SPD-plimulto apogis la militon - kiel faris la francaj socialistoj. La Reichstag unuanime konsentis pri financado de la milito. La SPD voĉdonis en favoro de tio kaj jesis al armistico (Burgfrieden) kun la imperia registaro, esperante sindeteni de iuj strikoj dum la milito. Tio igis Luksemburgon plani memmortigon: La "reviziismo" kiun ŝi kontraŭbatalis ekde 1899 venkis.[37]

En respondo, Luksemburg organizis kontraŭ-militajn manifestaciojn en Frankfurto, postulante konsciencan malaprobon de armea deviga militservo kaj la rifuzon obei ordonojn. Tiurilate, ŝi estis malliberigita por unu jaro pro "incitado al malobeemo kontraŭ la jura protekto de la aŭtoritatoj". Tuj post ŝia morto, ŝia famo estis aludita fare de Grigorij Zinovjev en la Petrograda Soveto la 18an de Januaro 1919 dum li deklaris ruza ŝian taksadon de Bolŝevismo.[38]

Dum la militoRedakti

 
Statuo de Rosa Luksemburg, Berlino.

En Aŭgusto 1914, Luksemburg, kun Karl Liebknecht, Clara Zetkin kaj Franz Mehring, fondis la grupon Die Internationale; ĝi iĝis la Spartaka Ligo en Januaro 1916. Ili verkis kontraŭleĝajn, kontraŭmilitajn pamfletojn pseŭdonime subskribitaj "Spartacus" (laŭ la sklav-liberiganto trakia gladiatoro Spartako opozicianta la romianojn); Luksemburga pseŭdonimo estis "Junius" (laŭ Lucio Junio Bruto, fondinto de la Romia Respubliko). La Spartaka Ligo impete malaprobis la subtenon de la SPD al la parlamento por la milito, provante konduki la proletaron de Germanio al kontraŭ-milita ĝenerala striko. Kiel rezulto, en junio 1916 Luksemburg estis malliberigita dum du-kaj-duono jaroj, kiel estis Karl Liebknecht. Dum malliberigo, ŝi estis dufoje translokigita, unue al Posen (nun Poznań), poste al Breslau (nun Wrocław).

Amikoj kontrabandis kaj kontraŭleĝe publikigis ŝiajn artikolojn. Inter ili estis "La Rusia revolucio", kritikante la bolŝevikojn, klarvide avertante kontraŭ ilia diktaturo. Tamen, ŝi daŭre postulis "diktatorecon de la proletaro", kvankam ne laŭ la unupartia bolŝevika modelo. En tiu kunteksto, ŝi verkis "Freiheit ist immer die Freiheit des Andersdenkenden" ("Libereco ĉiam estas la libereco de tiu kiu pensas alimaniere") kaj ŝi pluis en la sama ĉapitro: "La publika vivo de landoj kun limigita libereco estas tiom frapita per malriĉeco, tiom mizera, tiom rigida, tiom senfrukta, precize ĉar, tra la ekskludo de demokratio, ĝi fortranĉas la vivajn fontojn de ĉia spirita riĉeco kaj progreso".[39] Alia artikolo, skribita en Aprilo 1915 estante ŝi en prizono kaj publikigita kaj distribuita eksterleĝe en Junio 1916 origine sub la pseŭdonimo Junius, estis "Die Krise der Sozialdemokratie" ("La Krizo de Socialdemokratio"), konata ankaŭ kiel Junius-Broŝuro aŭ La Junius Pamfleto.[40]

En 1917, la Spartaka Ligo estis aligita al la Sendependa Socialdemokratia Partio de Germanio (SSPG aŭ USPD) (de kontraŭ-militaj, eks-SPD-membroj, fondita fare de Hugo Haase). En novembro 1918, la USPD kaj la SPD ekhavis potencon en la nova respubliko post la abdiko de la Kaiser Vilhelmo la 2-a. Tio sekvis la germanan revolucion komencitan en Kiel, kiam laboristoj kaj la konsilioj de soldatoj konfiskis la plej grandan parton de Germanio, por meti finon al la Unua Mondmilito kaj al la monarkio. La USPD kaj la plej multaj el la SPD-membroj apogis la konsiliojn, dum SPD-gvidantoj timis, ke tio povis konduki al Räterepublik ("konsili-respubliko") kiel tiu de la sovetianoj de la rusaj revolucioj de 1905 kaj de 1917.

Germana Revolucio de 1918-1919 kaj murdoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Germana Revolucio de 1918-1919.
 
Barikado dum la Spartakisma Ribelo.

Luksemburg estis liberigita de malliberejo en Breslau la 8an de novembro 1918, tri tagojn antaŭ la batalpaŭzo de la 11a de Novembro 1918. Unun tagon poste, Karl Liebknecht, kiu ankaŭ estis liberigita de malliberejo, proklamis la Freie Sozialistische Republik (Libera Socialisma Respubliko) en Berlino.[41] Li kaj Luxemburg reorganizis la Ligon Spartako kaj fondis la Ruĝaflagan gazeton (Die Rote Fahne), postulante amnestion por ĉiuj politikaj kaptitoj kaj la forigo de mortpuno en la eseo Kontraŭ la mortpuno.[42] La 14an de decembro 1918, ili publikigis la novan programon de la Spartaka Ligo.

De 29a ĝis 31a de Decembro 1918, ili partoprenis en komuna kongreso de la Spartaka Ligo, sendependaj socialistoj, kaj la Internaciaj Komunistoj de Germanio, (IKD), kio kaŭzis la fundamenton de la Kommunistische Partei Deutschlands (KPD, Komunista Partio de Germanio) sub la gvidado de Karl Liebknecht kaj Luksemburg mem la 1an de januaro 1919. Ŝi apogis la partoprenon de la nova KPD en la Vajmara Asembleo kiu fondis la Vajmaran Respublikon; sed ŝi estis supervotita kaj la KPD bojkotis la elektojn.[43]

En januaro 1919, dua revolucia ondo balais Berlinon. En Novjaro, Luksemburg deklaris:[44]

 
 Hodiaŭ ni povas serioze entrepreni la detruon de kapitalismo unufoje kaj por ĉiam. Ne, eĉ plie; ne nur ni estas hodiaŭ en dispono plenumi tiun taskon, nek tiu plenumado estas deva tasko por la proletaro, sed nia solvo proponas la nurajn rimedojn por savi la homan socion el detruo. 

Same kiel Liebknecht, Luksemburg aprobis tiun puĉo, nome klopodo perforta provi usurpi povon.[45] La Ruĝa Flago instigis la ribelantojn okupi la redakciojn de la liberala gazetaro kaj poste, ĉiujn poziciojn de povo.[45] La 8an de Januaro, la gazeto de Luksemburg nome Ruĝa Flago presis publikan aserton ŝian, en kiu ŝi alvokis al revolucia perforto kaj sen negocadi kun la "ĝismortaj malamikoj" de la revolucio, nome la registaro de Friedrich Ebert kaj Philipp Scheidemann.[46]

Morto kaj posteRedakti

 
Tombo de Rosa Luxemburg en Berlino.

Kiel reago al la ribelo, socialdemokrata gvidanto Friedrich Ebert ordonis al Freikorps detrui la maldekstreman revolucion, kiu estis subpremata ĉirkaŭ la 11an de Januaro 1919.[47] La Ruĝa Flago de Luksemburg false plendis, ke la ribelo disvastiĝas tra tuta Germanio.[48]

Luksemburg kaj Liebknecht estis kaptitaj en Berlino la 15an de januaro 1919 fare de Garde-Kavallerie-Schützendivision de la Freikorps.[49] Ĝia komandanto, kapitano Waldemar Pabst (1880-1970), kune kun leŭtenanto Horst von Pflugk-Harttung (1889-1967), pridemandis ilin furioze kaj torture kaj poste donis la ordonon ekzekuti ilin tuje kaj senjuĝe. Luksemburg estis terenbatita per fusilokolbo fare de soldato Otto Runge (1875-1945), kaj poste ricevis pafon en la kapo, ĉu de leŭtenanto Kurt Vogel (1889-1967) aŭ de Leŭtenanto Hermann Souchon (1894-1982); ŝia korpo estis ĵetita en la Landwehr Kanalo de Berlino.[50] En Tiergarten Karl Liebknecht estis pafita kaj lia korpo, sen nomo, alportita al kadavrodeponejo.

Post tiuj murdoj, komenciĝis nova serio de perfortaj koleregoj en Berlino kaj tra tuta Germanio, kaj miloj da KPD-membroj, aliaj revoluciuloj kaj civiluloj estis mortigitaj. Finfine la konsilioj de laboristoj kaj soldatoj kaj la Popola Mararmea Divizio (Volksmarinedivision), kiuj dume moviĝis al la politika maldekstro, estis dissolvita. Luksemburg estis alte taksata de Vladimir Lenin kaj Lev Trockij, kiuj agnoskis siajn revoluciajn kapablojn en la kunsidoj de la Tria Internacio.[38]

Dum la lasta parto de la germana revolucio okazis nombraj armitaj perfortoj kaj strikoj ĉie en Germanio ĝis majo 1919, kiel ĉe Berlino, la Bremena Soveta Respubliko, Saksio, Saksio-Gotha, Hamburgo, Rejnlando kaj la Ruhr-regiono. Laste staris la Bavara Soveta Respubliko ĝis la 2a de majo 1919.

Pli ol kvar monatojn post la murdoj, la 1an de junio 1919, la kadavro de Luksemburg estis trovita kaj identigita post nekropsio en la Berlina Charité hospitalo.[49] Otto Runge estis kondamnita al dujara malliberigo (pro "provita mortigo") kaj leŭtenanto Vogel al kvar monatoj (por malsukcesado raporti kadavron). Tamen, ĉi-lasta eskapis post mallonga aresto; Pabst kaj Souchon iĝis senpunaj.[51] La nazioj poste kompensis Runge pro la fakto esti malliberigita (li mortis en Berlino en sovetia gardinstitucio post la fino de la Dua Mondmilito)[52] kaj ili kunfandis la Garde-Kavallerie-Schutzendivision en la SA. En intervjuo kun germana novaĵmagazino Der Spiegel en 1962 kaj denove en siaj memuaroj, Pabst asertis ke du SPD-gvidantoj, defendministro Gustav Noske kaj kanceliero Friedrich Ebert, aprobis liajn agojn. Tiu deklaro neniam estis konfirmita, ĉar nek parlamento nek la tribunaloj ekzamenis la kazon. En 1993, esplorado de Gietinger per aliro al iame restriktitaj dokumentoj de Pabst, tenitaj en la Federaciaj Militarkivoj, trovis lin kiel ludanta ĉefan rolon en la planado de la murdo de Luksemburg kaj la protektado al tiuj implikitaj.[53]

Luksemburg kaj Liebknecht estis entombigitaj en Friedrichsfelde Centra Tombejo en Berlino, kie socialistoj kaj komunistoj festas ilin ĉiun jaron, en la dua dimanĉo de januaro.

CitaĵoRedakti

"Libereco estas ĉiam ankaŭ la libereco de tiu, kiu ne pensas kiel vi mem."

Tekstoj legeblaj en EsperantoRedakti

BildojRedakti

BibliografioRedakti

  • Basso, Lelio (1975). Rosa Luxemburg: A Reappraisal. London.
  • Brie, Michael; Schütrumpf, Jörn (2021). Rosa Luxemburg: A Revolutionary Marxist at the Limits of Marxism. Springer Nature. ISBN 978-3-030-67486-1.
  • Bronner, Stephen Eric (1984). Rosa Luxemburg: A Revolutionary for Our Times.
  • Cliff, Tony (1980) [1959]. "Rosa Luxemburg". International Socialism. London (2/3).
  • Dunayevskaya, Raya (1982). Rosa Luxemburg, Women's Liberation, and Marx's Philosophy of Revolution. New Jersey.
  • Ettinger, Elzbieta (1988). Rosa Luxemburg: A Life.
  • Frölich, Paul (1939). Rosa Luxemburg: Her Life and Work.
  • Geras, Norman (1976). The Legacy of Rosa Luxemburg.
  • Gietinger, Klaus (1993). Eine Leiche im Landwehrkanal – Die Ermordung der Rosa L. (Kadavro en la Landwehrkanal – La murdo de Rosa L.). Berlin: Verlag. ISBN 978-3-930278-02-2.
  • Gietinger, Klaus (2019). The Murder of Rosa Luxemburg. Tradukita de Halborn, L. New York: Verso. ISBN 978-1-78873-448-6.
  • Hetmann, Frederik (1980). Rosa Luxemburg: Ein Leben für die Freiheit. Frankfurt. ISBN 978-3-596-23711-1.
  • Jones, Mark (2016). Founding Weimar: Violence and the German Revolution of 1918–1919. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 978-1-107-11512-5.
  • Joffre-Eichhorn, Hjalmar Jorge (2021, eld.), Post Rosa: Letters against Barbarism. Rosa Luxemburg Stiftung: New York.
  • Kemmerer, Alexandra (2016), "Editing Rosa: Luxemburg, the Revolution, and the Politics of Infantilization". European Journal of International Law, Vol. 27 (3), 853–864. doi:10.1093/ejil/chw046
  • Hudis, Peter; Anderson, Kevin B., eld. (2004). The Rosa Luxemburg Reader. Monthly Review Press.
  • Kulla, Ralf (1999). Revolutionärer Geist und Republikanische Freiheit. Über die verdrängte Nähe von Hannah Arendt und Rosa Luxemburg. Mit einem Vorwort von Gert Schäfer. Diskussionsbeiträge des Instituts für Politische Wissenschaft der Universität Hannover. Vol. Band 25. Hannover: Offizin Verlag. ISBN 978-3-930345-16-8.
  • Nettl, J. P. (1966). Rosa Luxemburg. Delonge konsiderita la definitiva biografio de Luksemburg.
  • Shepardson, Donald E. (1996). Rosa Luxemburg and the Noble Dream. New York.
  • Waters, Mary-Alice (1970). Rosa Luxemburg Speaks. London: Pathfinder. ISBN 9780873481465.
  • Weitz, Eric D. (1997). Creating German Communism, 1890–1990: From Popular Protests to Socialist State. Princeton, New Jersey: Princeton University Press.
  • Priestand, David (2009). Red Flag: A History of Communism. New York: Grove Press.
  • Weitz, Eric D. (1994). "'Rosa Luxemburg Belongs to Us!'" German Communism and the Luxemburg Legacy. Central European History (27: 1). pp. 27–64.
  • Evans, Kate (2015). Red Rosa: A Graphic Biography of Rosa Luxemburg. New York: Verso.
  • Luban, Ottokar (2017). The Role of the Spartacist Group after 9 November 1918 and the Formation of the KPD. En Hoffrogge, Ralf; LaPorte, Norman (eld.). Weimar Communism as Mass Movement 1918–1933. London: Lawrence & Wishart. pp. 45–65.

ReferencojRedakti

  1. Luksemburga biografio ĉe marxists.org
  2. Frederik Hetmann: Rosa Luxemburg. Ein Leben für die Freiheit, p. 308
  3. Leszek Kołakowski ([1981], 2008), Main Currents of Marxism, Vol. 2: The Golden Age, W. W. Norton & Company, Ch III: "Rosa Luxemburg and the Revolutionary Left"
  4. Gedenken an Rosa Luxemburg und Karl Liebknecht – ein Traditionselement des deutschen Linksextremismus Arkivigite je 2010-11-30 per la retarkivo Wayback Machine, BfV-Themenreihe, Bundesamt für Verfassungsschutz, 2008
  5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 5,10 5,11 5,12 5,13 5,14 5,15 5,16 5,17 . Rosa Luxemburg, Her Family and the Origins of her Polish-Jewish Identity. Praktyka Teoretyczna (2013-06-16). Alirita 2021-12-03.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 . Prawdziwe oblicze Róży Luksemburg?. Histmag.org (2020-04-18). Alirita 2021-07-25.
  7. J. P. Nettl, Rosa Luxemburg, Oxford University Press, 1969, pp. 54–55.
  8. "Glossary of People: L". Marxists.org. Alirita la 22an de Februaro 2018.
  9. "Matrikeledition". Matrikel.uzh.ch. Arkivita el la originalo la 6an de Februaro 2020. Alirita la 22an de Februaro 2018.
  10. 10,0 10,1 . Rosa Luxemburg: A Socialist With a Human Face. Center for Digital Discourse and Culture at Virginia Tech University (1998). Alirita 18a de Majo 2015.
  11. J.P. Nettl, Rosa Luxemburg, Oxford University Press, 1969, pp. 54-55.
  12. Annette Insdorf. "Rosa Luxemburg: More Than a Revolutionary", The New York Times. Kontrolita {{subst:FormatoDato|2008-12-06}}.
  13. 13,0 13,1 Tych, Feliks. (2018) “Przedmowa”, O rewolucji: 1905, 1917. Instytut Wydawniczy „Książka i Prasa”, p. 18. ISBN 9788365304599.
  14. 14,0 14,1 14,2 . Róża Luksemburg. Pierwsza Polka z doktoratem z ekonomii (pole) (2019-06-24). Alirita 2021-07-21.
  15. 15,0 15,1 (Julio 1893) “O wynaradawianiu (Z powodu dziesięciolecia rządów jen.-gub. Hurki)”, Sprawa Robotnicza. 
  16. Luxemburg, Rosa. Handbuch der Deutschen Kommunisten. Karl Dietz Verlag, Berlin & Bundesstiftung zur Aufarbeitung der SED-Diktatur, Berlin. Alirita 16a de Januaro 2019.
  17. (2017) Rosa Luxemburg: Briefe aus dem Gefängnis: Denken und Erfahrungen der internationalen Revolutionärin. Musaicum Books. ISBN 978-80-7583-324-2.
  18. Tych, Feliks. (2018) “Przedmowa”, O rewolucji: 1905, 1917. Instytut Wydawniczy „Książka i Prasa”, p. 13. ISBN 9788365304599.
  19. Tych, Feliks. (2018) “Przedmowa”, O rewolucji: 1905, 1917. Instytut Wydawniczy „Książka i Prasa”, p. 13–14. ISBN 9788365304599.
  20. 20,0 20,1 20,2 Tych, Feliks. (2018) “Przedmowa”, O rewolucji: 1905, 1917. Instytut Wydawniczy „Książka i Prasa”, p. 14. ISBN 9788365304599.
  21. 21,0 21,1 Tych, Feliks. (2018) “Przedmowa”, O rewolucji: 1905, 1917. Instytut Wydawniczy „Książka i Prasa”, p. 15. ISBN 9788365304599.
  22. Tych, Feliks. (2018) “Przedmowa”, O rewolucji: 1905, 1917. Instytut Wydawniczy „Książka i Prasa”, p. 16. ISBN 9788365304599.
  23. 23,0 23,1 23,2 Tych, Feliks. (2018) “Przedmowa”, O rewolucji: 1905, 1917. Instytut Wydawniczy „Książka i Prasa”, p. 17. ISBN 9788365304599.
  24. Waters, p. 12.
  25. Nettl, p. 383; Waters, p. 13.
  26. Selbst im Gefängnis Trost für andere. Die Zeit (rete) (5a de Oktobro 1984). Alirita 12a de Septembro 2017.
  27. Heute war mir Dein süßer Brief ein solcher Trost. Rosa-Luxemburg-Stiftung Gesellschaftsanalyse und politische Bildung e. V., Berlin. Alirita 12a de Septembor 2017.
  28. Rosa Luxemburg: Gesammelte Briefe. Vol. 2, 5 and 6.
  29. Rowbotham, Sheila, "The revolutionary Rosa Luxemburg", The Guardian, 5a de Marto 2011. (en-GB)
  30. Waters, p. 20.
  31. Revolutionary Rosa: The Letters of Rosa Luxemburg, Revizio de Irene Gammel por The Globe and Mail
  32. Waters, p. 19.
  33. . Ryszard Rauba: Wątek niemiecki w zapomnianej korespondencji Róży Luksemburg. Instytut Politologii, Uniwersytet Zielonogórski (2011-09-28). Alirita 2021-07-25.
  34. Weitz, Eric D. (1994). "'Rosa Luxemburg Belongs to Us!'". German Communism and the Luxemburg Legacy. Central European History (27: 1), pp. 27–64.
  35. 35,0 35,1 Kate Evans, Red Rosa: A Graphic Biography of Rosa Luxemburg, New York, Verso, 2015
  36. Weitz, Eric D. (1997). Creating German Communism, 1890–1990: From Popular Protests to Socialist State. Princeton, New Jersey: Princeton University Press.
  37. 37,0 37,1 Paul Frölich, Rosa Luxemburg, London: Haymarket Books, 2010
  38. 38,0 38,1 Waters, pp. 18–19.
  39. "The Russian Revolution, Chapter 6: The Problem of Dictatorship". Marxists.org. Alirita la 5an de Februaro 2017.
  40. "Die Krise der Sozialdemokratie (Junius-Broschüre)".
  41. von Hellfeld, Matthias (16a de Novembro 2009). "Long Live the Republic – 9 November 1918". Deutsche Welle. Alirita la 30an de Novembro 2014.
  42. Merrick, Beverly G. (1998). "Rosa Luxemburg: A Socialist With a Human Face". Center for Digital Discourse and Culture at Virginia Tech University. Alirita la 18an de Majo 2015.
  43. Luban, Ottokar (2017). The Role of the Spartacist Group after 9 November 1918 and the Formation of the KPD en Hoffrogge, Ralf; LaPorte, Norman (eld.). Weimar Communism as Mass Movement 1918–1933. London: Lawrence & Wishart. pp. 45–65.
  44. Nettl, J. P. Rosa Luxemburg. Vol. 1. p. 131. Waters, Mary-Alice Waters (ed.). Rosa Luxemburg Speaks. p. 7.
  45. 45,0 45,1 Jones 2016, p. 193.
  46. Jones 2016, pp. 193–194.
  47. Jones 2016, p. 210.
  48. Jones 2016, p. 203.
  49. 49,0 49,1 Thadeusz, Frank, "Revolutionary Find: Berlin Hospital May Have Found Rosa Luxemburg's Corpse", 29a de Majo 2009.
  50. Wroe, David, "Rosa Luxemburg Murder Case Reopened", 18 December 2009.
  51. Nettl, J. P. (1969). Rosa Luxemburg. Oxford University Press. pp. 487–490.
  52. Martyrdom of Liebknecht and Luxemburg. Alirita 22a de Februaro 2018.
  53. Gietinger 2019.
  54. Rosa Luksemburg: ŝiaj vivo kaj laboro, Library Thing

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rosa Luxemburg en la angla Vikipedio.