Rozeloj (Platycercus) estas genro de papagoj el familio Psittaculidae, kiuj troveblas en Aŭstralio. La genro enhavas 6 speciojn kaj 19 subspeciojn de mezgrandaj plurkoloraj birdoj. La latina vorto platycercus laŭlitere signifas "larĝvosta" aŭ "platavosta", kio estas karaktera eco kaj de la genro, kaj de la tuta tribo de larĝvostaj papagetoj, al kiu ĝi apartenas.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rozeloj
Plenkreska karmezina rozelo (P. elegans) en nacia parko Wilsons Promontory (Viktorio, Aŭstralio).
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Superfamilio: Psittacoidea
Familio: Psittaculidae
Subfamilio: Platycercinae
Tribo: Platycercini
Genro: Platycercus
Vigors, 1825
Specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Etimologio kaj taksonomio redakti

 
Komparo de kapoj de diversaj rozelaj specioj el verko The Birds of Australia far John Gould (1837).
 
Verda rozelo sur Tasmanio. Ĝi estas la plej granda rozela specio, ĝis 37 cm longa.

La genron unue priskribis naturalisto Nicholas Aylward Vigors en jaro 1825; la proponita far li genra nomo Platycercus estas latina vorto por "larĝvosta" aŭ "platvosta", kiu, siavice, devenas el la antikva greka.[1] Ĝis nun ne klaras parencecoj de tiu ĉi genro kun aliaj papagoj. Iuj esploristoj kredas ke plej proksima parenco al rozeloj estas koluma papageto (genro Barnardius), aliaj ke la genro Psephotus. Strukturo de plumaro de rozeloj ŝajne subtenas la ĉi-lastan hipotezon kun uesta rozelo kiel liga aŭ transira formo inter la du genroj.[2]

La unua specio de rozelo konata por fruaj Eŭropaj koloniistoj en Aŭstralio estis la eosta rozelo. Oni renkontis ĝin apud urbeto kun nomo Rose Hill (prononcata kiel [roŭz ĥill]), nune Parramatta, Novsudkimrio. Do unue la kolonianoj nomis la birdon "Rosehill parakeet", kaj poste mallongigis la nomon al "Rosehiller", laŭ tiama Aŭstralia prononcmaniero prononcata kiel [roŭzilla]. Poste la prononco ŝanĝiĝis al [rozilla] kaj, finfine, [rozella], kio iĝis kutima nomo de la papago kaj eniris multajn lingvojn.[3] Vigors science priskribis la genron Platycercus en 1825 surbaze de tre distinga strukturo de vostaj kaj flugilaj plumoj kaj difinis la karmezinan rozelon (Platycercus elegans, laŭ tiama nomenklaturo Platycercus pennantii) ĝia tipa specio.[4] Lia priskribo de la genro laŭ formo de vosto sekvas ideon de Heinrich Kuhl, kiu disigis papagajn speciojn en grupojn kun "mallarĝaj kaj kojnoformaj" kaj "larĝaj kaj plataj" vostoj.[1]

Nuntempe en la genro oni difinas 6 speciojn kaj multajn subspeciojn.[5] Tiujn ĉi speciojn oni povas grupi en tri nerangajn grupojn: la grupo de bluvangaj specioj (P. elegans kaj P. caledonicus), la blankavangaj specioj (P. eximius, P. adscitus kaj P. venustus) kaj la flavavanga specio P. icterotis. Tiu ĉi grupigo estas subtenata de molekulaj esploroj de 1987 kaj 2015, kiuj montras ke P. icterotis estas la plej baza debranĉiĝo de la genro.[6] Ovenden kaj aliaj ankaŭ analizis motĥondrian DNA kaj trovis distingon inter bluvangaj kaj blankavangaj specioj. Ili ankaŭ trovis ke P. caledonicus estas baza debranĉiĝo inter bluvangaj formoj kaj ke subspecio P. elegans nigrescens estas disa de aliaj subspecioj de P. elegans. Ankaŭ laŭ ili P. venustus estis pli baza ol P. eximius kaj P. adscitus.[6] Tamen, mitoĥondria genetika esploro de 2017 montris ke P. eximius estis pli frua elbranĉiĝo kaj P. adscitus kaj P. venustus debranĉis de ĝi, kaj ankaŭ ke la specioj povis ekde tiam formi hibridojn.[7] En 2015 Ashlee Shipham kaj aliaj publikigis esploron de nuklea DNA de la papagoj, kiu montris ke P. venustus kaj P. adscitus estis frataj specioj kaj ke P. elegans nigrescens disiĝis pli frue ol P. caledonicus.[8]

Sistematiko redakti

Platycercus, Vigors 1825

  • Platycercus caledonicus, (Gmelin 1788)
    • Platycercus caledonicus brownii, (Kuhl 1820)
    • Platycercus caledonicus caledonicus, (Gmelin 1788)
  • Platycercus elegans, (Gmelin 1788)
    • Platycercus elegans elegans, (Gmelin 1788)
    • Platycercus elegans flaveolus, Gould 1837
    • Platycercus elegans fleurieuensis, Ashby 1917
    • Platycercus elegans melanopterus, North 1906
    • Platycercus elegans nigrescens, Ramsay, EP 1888
    • Platycercus elegans subadelaidae, Mathews 1912
    • Platycercus elegans adeleidae, Gould, 1841
    • Platycercus elegans filewoodi, McAllan & Bruce, 1989
  • Platycercus venustus, (Kuhl 1820)
    • Platycercus venustus hilli, Mathews 1910
    • Platycercus venustus venustus, (Kuhl 1820)
  • Platycercus adscitus, (Latham 1790)
    • Platycercus adscitus adscitus, (Latham 1790)
    • Platycercus adscitus palliceps, Lear 1832
  • Platycercus eximius, (Shaw 1792)
    • Platycercus eximius diemenensis, North 1911
    • Platycercus eximius elecica, Schodde & Short 1989
    • Platycercus eximius eximius, (Shaw 1792)
  • Platycercus icterotis, (Temminck & Kuhl 1820)
    • Platycercus icterotis icterotis, (Temminck & Kuhl 1820)
    • Platycercus icterotis xanthogenys, Salvadori 1891

Specioj redakti

Specioj
Komuna kaj scienca nomoj Fotografio Priskribo Disvastigo
uesta rozelo
(Platycercus icterotis)
 
La plej malgranda rozelo, ne pli longa ol 26 cm. La iĉo estas plejparte ruĝa kun flavaj makuloj sur vangoj kaj verda vosto kaj ĉevostaj plumoj. La ino estas ne tiom brila, kun plejparte verda kapo, ruĝeca frunto, flavaj vangoj kaj buntaj ruĝaj-verdaj malsupraj partoj de la plumaro. Supraj verdaj-bluaj partoj de plumaro diferencas inter la du subspecioj. La beko estas blankeca kaj kaj irisoj estas brunaj.[9] Sud-uesta Aŭstralio
karmezina rozelo
(Platycercus elegans)
 
Ĉirkaŭ 36 cm longa. La specio enhavas sep subspeciojn, nur tri el kiuj estas efektive karmezinaj. En P. elegans flaveolus ruĝa koloro de plumaro anstataŭiĝas per la flava, kaj en P. elegans adeleidae per miksaĵo de ruĝa, oranĝa kaj flaveca koloroj. Eosta kaj Sud-eosta Aŭstralio
verda rozelo
(Platycercus caledonicus)
 
La plej granda rozela specio, ĝis 37 cm longa. Kapo kaj malsupraj partoj de plumaro estas flavaj, vangoj estas bluaj kaj ankaŭ ekzistas ruĝa strio super la beko. Plumoj sur la dorso kaj internaj partoj de flugiloj estas nigraj kun verdaj bordoj kaj pintoj, kaj plumoj de la eksteraj partoj de flugiloj estas bluaj kaj verdaj. Vosto estas verda kaj ĉevostaj plumoj olivkoloraj. Irisoj estas malhele brunaj kaj beko hele griza.[10] Tasmanio
palkapa rozelo
(Platycercus adscitus)
 
30 cm longa, kun plejparte blua plumaro, krom kapo kaj brusto kiuj estas kreme flava. La vosto estas kombinaĵo de blue nigraj kaj kaj verdaj plumoj kaj la pugo estas ruĝa. Du subspecioj. Eosta Aŭstralio
eosta rozelo
(Platycercus eximius)
 
30 cm longa, kun ruĝa kapo kaj blankaj vangoj. La brusto estas ruĝa en supra parto, flaveca en meza parto kaj verda apud la ventro. La plumoj sur la dorso kaj ŝultroj estas nigraj kun flavaj aŭ verdaj bordoj, pro kio la plumaro havas buntan aspekton tre diferencan inter la tri subspecioj kaj inter la seksoj. Flugiloj kaj ĉevostaj plumoj estas bluecaj kaj la vosto mem estas malhele verda.[9] Aŭstralio kaj Tasmanio. Artefarite enkodukita al Novzelando kie nun malgrandaj populacioj renkonteblas tra pli malpli tuta Norda insulo kaj en montetoj ĉirkaŭ Dunedin en la Suda insulo.[11]
norda rozelo
(Platycercus venustus)
 
28 cm longa. Frunto, supra parto de la kapo kaj malantaŭa kolo estas nigraj kaj vangoj blankaj-bluaj. Dorsaj kaj flugilaj plumoj estas nigraj kun flavaj bordoj, dum plumoj de la ventro, brusto kaj apud la vosto pale flavaj kun nigraj bordoj, pro kio la birdo havas buntan aspekton. Vosto estas bluece verda, beko estas pale griza. Aŭstralio, de Karpentaria Golfo tra Arnhemlando ĝis savanoj de Kimberlio.

Priskribo redakti

Rozeloj estas mezgrandaj papagoj 26–37 cm de longo kun relative longaj vostoj.[10] Koloroj de plumaro varias inter specioj kaj subspecioj, sed ĉiuj ili havas buntajn dorsojn pro plurkoloraj plumoj en supraj kaj dorsaj partoj de plumaro.[10] Ankaŭ ĉiuj specioj havas distingkolorajn makulojn sur vangoj.[10] Seksa duformismo estas negranda en ĉiuj specioj krom la uesta rozelo.[2] Junuloj de bluvangaj kaj flavavangaj rozeloj havas apartan verdecan plumarkoloron kiu malaperas ĉe plenkreskuloj. Blankavangaj specioj ne havas tion, ĉe ili junulaj plumaroj estas simple malpli brilkolora versio de la plenkreskulaj.[2]

Konduto kaj ekologio redakti

Rozeloj plejparte manĝas semojn kaj fruktojn. Ili kapablas uzi na unu el siaj piedoj por teni manĝaĵon dum manĝo. Ili volonte naĝas en malgrandaj akvujoj aŭ flakoj de akvo kaj en naturo kaj en kapteco.[12]

Memaranĝado de rozeloj estas performata per unu el piedoj, per kiu la birdo povas atingi sian kapon.[12] Interaranĝado en paroj preskaŭ ne observeblas ĉe rozeloj. Ilia pariĝa ritualo estas tre simpla: la iĉo movas sian voston de flanko al flanko kaj svingas sian kapon, kaj la ino respondas per la samo.[2]

Samkiel plejparto de papagoj, rozeloj nestas en kavernoj kaj arbotruoj. Rozeloj preferas truojn en trunkoj de grandaj arboj en densaj arbaroj. La ino kuŝigas kelkajn ovojn kaj kovas ilin dum ĉ. 21 tagoj sola. La iĉo alvenas al ŝi de tempo al tempo kaj manĝigas ŝin dum tiu ĉi periodo. La idoj elnestiĝas post ĉirkaŭ 5 semajnoj ekde eloviĝo.[2]

Birdobredada kulturo redakti

Rozeloj havas tre belajn koloroj kaj relative facile travivas kaj brediĝas en kapteco. Pro tio ili estas sufiĉe popularaj hejmbirdoj kaj birdejaj birdoj. En kapteco ili povas viv pli longe ol 20 jaroj.[13] Ekzistas raportoj ke iuj specianoj estas agresemaj kontraŭ aliaj birdoj kaj bezonas izoligon, sed aliaj specianoj ne havas tian problemon. En kapteco rozeloj manĝas semojn, fruktojn (pomojn, pirojn, vinberojn) kaj legomojn (laktukon, herbojn, folibeton ktp.).[12]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Gray, Jeannie. (2013) Australian Bird Names: A Complete Guide. Collingwood, Victoria: Csiro Publishing. ISBN 978-0-643-10471-6.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Lendon, Alan H.. (1973) Australian Parrots in Field and Aviary (2nd. ed). Sydney: Angus and Robertson, p. 169. ISBN 0-207-12424-8.
  3. Stepnell, Kenneth. Australia's beautiful birds and their young. Sydney, Australia: Australian Consolidated Press. ISBN 0-949892-13-0.
  4. Vigors, Nicholas Aylward (1825). “Descriptions of some rare, interesting, or hitherto uncharacterized subjects of zoology”, Zoological Journal London 1, p. 526–42. 
  5. Zoological Nomenclature Resource: Psittaciformes (Version 9.024). www.zoonomen.net (2009-05-30).
  6. 6,0 6,1 (1987) “Systematics and Mitochondrial Genome Evolution of Australian rosellas (Aves: Platycercidae)”, Molecular Biology and Evolution (PDF) 4 (5), p. 526–543. 
  7. (2017) “A genomic approach reinforces a hypothesis of mitochondrial capture in eastern Australian rosellas”, The Auk 134 (1), p. 181–92. doi:10.1642/AUK-16-31.1. 
  8. (2015) “Phylogenetic analysis of the Australian rosella parrots (Platycercus) reveals discordance among molecules and plumage”, Molecular Phylogenetics and Evolution 91, p. 150–159. doi:10.1016/j.ympev.2015.05.012. 
  9. 9,0 9,1 Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Illustrated by Frank Knight, Princeton University Press, p. 56. ISBN 0-691-09251-6.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Illustrated by Frank Knight, Princeton University Press, p. 53. ISBN 0-691-09251-6.
  11. Wright D, Clout M (2001): The eastern rosella (Platycercus eximius) in New Zealand. DOC Science Internal Series 18. Department of Conservation, Wellington. 27 p (out of print) PDF fulltext
  12. 12,0 12,1 12,2 Lendon, p. 170
  13. Alderton, David. (2003) The Ultimate Encyclopedia of Caged and Aviary Birds. London, England: Hermes House, p. 185. ISBN 1-84309-164-X.