Vilaĝo Rozhovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en dislimo de apudelba ebenaĵo kaj milde ondoforma pejzaĝo antaŭ montetaro Železné hory. Vivas ĉi tie 313 loĝantoj (2023).

Rozhovice
Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo
Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo
Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo
municipo en Ĉeĥio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Chrudim
Fondita 1131 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 538 03
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 313  (2023) [+]
Loĝdenso 66 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 58′ N, 15° 43′ O (mapo)49.96722927619815.713574635837Koordinatoj: 49° 58′ N, 15° 43′ O (mapo) [+]
Alto 259 m [+]
Areo 4,711009 km² (47 1.1 009 ha) [+]
Rozhovice (Ĉeĥio)
Rozhovice (Ĉeĥio)
DMS
Rozhovice
Rozhovice
Rozhovice
Ĉeĥa respubliko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rozhovice [+]
vdr

Historio redakti

La unua skriba mencio pri vilaĝo Rozhovice estas el la jaro 1131. La nomon vilaĝo havas laŭ sia fondinto Rozha. En la jaro 1597 estis fondita solejo Doubrava ĉirkaŭ 2 km sudokcidente.

Vidindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

En la vilaĝo sur malgranda monteto troviĝas preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo. La gotika sanktejo estis menciata en la jaro 1349, rekonstruita baroke estis en la 1-a duono de 18-a jarcento, eksteraĵo estis rearanĝita pseŭdoromanike en la 19-a jarcento.

Ĝi estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, kun turo sur suda flanko, en ĝia teretaĝo estas sakristio. La origina bulba tegmento de la turo estis pli poste anstataŭigita per tegmento en formo de oklatera piramido. La presbiterejo kaj navo estas platplafonaj, en la sakristio estas barelvolbo. Sur norda flanko de la presbiterejo estas sankta ŝranko kun pintarka riĉe ornamita vimperko.

Ekipaĵo estas baroka el tempo ĉirkaŭ la jaro 1700. La ĉefaltaro kun statuoj de Sankta Antonio, Sankta Venceslao kaj Sankta Ludmila kun bildo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo. La predikejo estas ornamita per bildoj de evangeliistoj, ornamentaj lignoskulptaĵoj kaj statuo de Sankta Barbara.

En la jaroj 1969-1979 en interioro Vojmír Vokolek kreis modernan freskon bildigatan fizikan kaj spiritan malsatiĝadon de la homaro. La malriĉuloj malsupre vivaĉas el forfalaĵoj kaj kontraŭe socia elito supre uzas sian bonstaton.

Empiraj domoj redakti

Domoj n-ro 19 kaj 34 havas empirajn fasadojn.

Monumento de falintoj redakti

Sur vilaĝplaco situas monumento omaĝe falintoj en la unua mondmilito.

Bibliografio redakti

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti