Rozi Lovas [lovaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lovas Rozi estas hungara aktoro, voĉoaktoro.

Rozi Lovas
Rozi Lovas en 2012
Rozi Lovas en 2012
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1986 (1986-07-14) (37-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Városmajori Gimnázium • Universitato Eötvös LorándUniversitato de Kaposvár
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Rozi Lovas[1][2] naskiĝis la 14-an de julio 1986 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Rozi Lovas maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi studis en Scienca Universitato Loránd Eötvös, sed sen diplomo ŝi studis plu en Universitato de Kaposvár, kie ŝi akiris aktoran diplomon en 2012. Ŝia ĉefinstruisto estis János Mohácsi. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Miskolc) (2012-2013), poste en Teatro Magyar (2013-2015) kaj Teatro Thália (Budapeŝto) (2015-2016). En 2016 ŝi aliĝis al Teatro Radnóti, sed ŝi ricevis rolojn en pluraj aliaj teatroj, se ne paroli pri filmaj roloj. Ŝi ricevis aktorajn premiojn inter 2010–2014. Ŝi ĝismorte estis vivkunulo de Tamás Balikó (-2014), ekde 2019 de hu:Horváth János Antal, poste ŝi naskis kaj edziniĝis.

Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti

Ŝiaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Made in Hungaria (2009) - Éva
  • A mi kis falunk (televizia serio, 2017) - Erika Szabó
  • Hab (2020)
  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Esther Acebo, Stéphane Caillard[3]

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti