Ruĝa Ŝtono (Krimeo)

Ruĝa Ŝtono (ruse Красный камень, ukraine Червоний камінь, krime-tatare Qızıltaş) estas rokego en la Gurzufa valo sur la Suda Bordo de Krimeo (teritorie la roko troviĝas en la Jalta municipo). La roko troviĝas 430 metrojn super la mar-nivelo, altas proksimume 70 metrojn kaj estas fama vidindaĵo de Krimeo. En la jaro 1969 la roko estis deklarita kiel natur-geologia monumento. Apud la roko troviĝas la loĝloko Krasnokamenko, kiu ricevis sian nomon dank' al tiu roko.

Ruĝa Ŝtono (Krimeo) (Krimeo)
Ruĝa Ŝtono (Krimeo) (Krimeo)
DMS

La supro de la roko havas la longon de ĉ. 120 metroj kaj la larĝon de ĉ. 50 metroj. Tri flankoj de la roko estas abruptaj; oni povas supreniri la rokon nur de la norda flanko laŭ kruta padeto. Mezepoke sur la roko troviĝis negranda fortreso. Nuntempe la roko estas uzata por montgrimpado.

La roko estas fama pro tio, ke ĉirkaŭ ĝi troviĝas la vitejoj, kie krestas unikaj moskatelaj vitujoj, el kiuj oni produktas faman vinon Blanka moskatelo de la Ruĝa Ŝtono (ruse "Мускат белый Красного Камня"), ofte nomatan "Reĝo de moskateloj". La vinon produktas la Masandra vinfarejo.

Eksteraj ligiloj redakti