Ruĝa Placo (Moskvo)

placo en Moskvo
(Alidirektita el Ruĝa Placo)
Monda heredaĵo de UNESKO

Ruĝa Placo (ruse Красная площадь) situas oriente de Kremlo en Moskvo, Rusio kaj okupas ĉirkaŭ 7 hektarojn. Ĝia koordinato estas 55° 44′ 45″ N 37° 37′ 47″ O / 55.74583 °N, 37.62972 °O / 55.74583; 37.62972 (mapo). En 1990 la Ruĝan placon oni enlistigis en UNESCO Mondan heredaĵon (n-ro 545).

Panorama vido
Panorama vido
Ruĝa Placo
placovidindaĵo [+]

LandoRusio
SituoMoskvo
- koordinatoj55° 45′ 15″ N, 37° 37′ 12″ O (mapo)55.75416666666737.62Koordinatoj: 55° 45′ 15″ N, 37° 37′ 12″ O (mapo)

Longo330 m
Larĝo70 m
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Tipo de heredaĵoKultura
Jaro1990 (14)
Numero545
Kriterioji, ii, iv, r ,87

Ruĝa Placo (Moskvo) (Moskvo)
Ruĝa Placo (Moskvo) (Moskvo)
DEC
Lokigo de Moskvo en Eŭropa Ruslando
Map
Ruĝa Placo
Vikimedia Komunejo:  Red Square [+]
vdr
La Ruĝa placo en Moskvo, Rusio

Stato redakti

Supraĵo de la placo estas konveksa, ĝia norda parto malsupreniĝas al la entubigita rivero Neglinka (Senargila) kaj suda - al rivero Moskva. Ĝi estas farita el malmolaj granitaj pavimŝtonoj kapablaj rezisti ne nur kontraŭ plandumoj de pluraj turistoj kaj kontraŭ raŭpoj de tankoj kaj aliaj militmaŝinoj partoprenantaj paradojn ktp.

Origino kaj nomo redakti

Moskvo estas unue menciita en la kroniko en 1147. Iom poste aperis la Ruĝa placo, kies situo estis oportuna por merkato kaj bazaro. La nuna rusa vorto "krasnaja" (ruĝa) antaŭe havis kroman signifon "bela" kaj do moderna interpreto ne estas entute korekta, kvankam la placon ornamas kelkaj konstruaĵoj kun ruĝbruna koloro. Pro tio, iuj same nekorekte tradukas la nomo kiel la Bela placo. La vorto "krasnaja" havis ankoraŭ unu kroman signifon — "ĉefa". En ĉiu rusa domo estis "krasnij ugol" ― "ĉefa angulo", kie estis ikonoj, kie kutime sidis familiestro. Estas ankoraŭ unu kroma signifo. Kiam rusoj parolas "krasnaja cena", ili parolas pri "tre bona prezo" por vendanto. "Krasnaja riba" ― "bona, altkvalita fiŝo" ktp. "Krasnij" signifas "bela, bona, ĉefa". Do, oni devus uzi "la Ĉefa placo" aŭ "Krasnaja placo".

Evoluado redakti

Ĝi ĉiam estis ĉefa respegulilo de socia kaj politika vivo de Rusio kaj Sovetunio, ĉar tie okazis pluraj popolaj indignoj, ribeloj, ekzekutoj, manifestacioj kaj paradoj. Iuj nomas ĝin: "Muta historio de la lando".

 
Ekzekuto de Strelci sur la Ruĝa placo (pentraĵo de Surikov)

Por gardi kaj defendi Kremlon caro Ivano la Tria ordonis larĝigi la areon kun la Ruĝa placo kaj elfosi kavon laŭlonge de ĝia muro kaj plenigi ĝin per akvo. Supraĵon de la placo kovris trabaro kun plankoj por piedirantoj.

Por preventi oftajn brulegojn iom post iom lignajn konstruaĵojn oni substituis je ŝtonaj. Post detruoj, kiujn rezultigis la Napoleona invado en 1812 oni grave rekonstruis la placon. Estis likvidita la ĉemura fosaĵo, oni plantis arbojn kaj iom poste la placo estis lumigita.

Dum la sovetia epoko la Ruĝa placo aperis alian, ritan signifon. Jam la 10-an de novembro 1917 tie okazis la unua entombigo de pereintaj revoluciistoj, kie poste situas la nekropolo. La placo mem iĝis la ĉefa loko por paradoj kaj manifestacioj. La 7-an de novembro 1941 la partoprenintoj de tiama parado, kiam la germana armeo jam proksimiĝis al limoj de la ĉefurbo, urĝe translokiĝis al la fronto. Alia rimarkinda parado sur la Ruĝa placo okazis la 25-an de junio 1945, kiam sovetianoj kaj aliancanoj solenis venkon super la nazia Germanio.

Lastatempe oni ofte preferas utiligi la Ruĝan placon, kie okazas diversaj foiroj, muzikaj koncertoj, sportaj matĉoj ktp, kio tute ne harmonas kun la nekropolo kaj bruego detruas la malnovajn konstruaĵojn.

Vidindaĵoj redakti

Kremla murego kaj turoj redakti

Parto de la Kremla murego kaj tri turoj (Spaskaja, Senatskaja kaj Nikolskaja) faras la okcidentan limon de la Ruĝa placo.

 
Spaskaja (Sava) turo
  • Spaskaja (Sava) turo estas plej rimarkinda el dudek ceteraj kremlaj turoj. Ĝi estis konstruita sub gvido de la itala arkitekto Petro Solari en 1491. Ĝia trapasejo estis la parada elirejo de caroj kaj patriarkoj. Apud ĝi oni akceptis la eksterlandajn ambasadorojn. En ĉiujn kvar flankojn de la turo oni enigis grandegajn horloĝojn kun nigraj ciferplatoj kaj oritaj montriloj. Ĝian pinton sur alteco 67,3 m kronas la rubena stelo.

La unua stelo sur la turo substituis la dukapan aglon, simbolon de Rusia Imperio. La dua rubena stelo estis enstablita en 1937. Ĝia enverguro atingas 3,75 m. Ĝi kapablas rotacii kiel ventoflago. Ĝin lumigas la kvinmilvata lampo.

  • Senatskaja (Senata) turo havis ĉefe defendan funkcion kaj estis konstruita samtempe.
  • Nikolskaja (Nikola) turo ricevis sian nomon laŭ la ikono de Sankta Nikolao Miraklofaranto. Ĝin ankaŭ konstruis Petro Solari en 1491. Ĝiajn pordegojn kaj trapasejon oni pli ofte uzis por vizitoj en Kremlon. Francaj invadintoj de la Napoleona armeo dum retiriĝo el Moskvo en 1812 eksplodigis la turon. En 1819 oni ĝin rekonstruis laŭ projekto de la ĉefa moskva arkitekto Jozefo Bove. Ĝi ankaŭ estis grave detruita dum la Oktobra revolucio en 1917. Ĝia alteco egalas 67,1 m, kune kun la rubena stelo - 70,4 m.
  • La brika murego de Kremlo havas varian altecon de 5,0 m ĝis 19,0 m kaj varian dikecon de 3,5 m ĝis 6,5 m. Ĝiaj barbakanoj similas la literon “M” , kies aspekto venis el la itala arkitekta stilo. Ĝin oni konstruis en 1485-1495.

Ŝtata Historia Muzeo redakti

 
Ŝtata Historia Muzeo

La Ŝtata Historia Muzeo situas en la norda flanko de la Ruĝa placo. Inter ĝia maldekstra alo kaj la kremla murego estas vasta vojo, tra kiu pasas partoprenantoj de paradoj, manifestacioj ktp. La muzeo estas plej ampleksa kaj riĉa en Rusio, kie troviĝas unikaj eksponaĵoj prezentantaj longan historion kaj kulturon de la rusia multenacia popolo. Ĝi komencis funkcii en 1881.

Kazana katedralo redakti

 
Kazana katedralo

La katedralo nomiĝas laŭ Kazana ikono de Dipatrino troviĝanta ene. Ĝin establis princo Poĵarskij en 1625. Post forbrulo de la ligna konstruaĵo en 1635 ekfunkciis la nova ŝtona templo. En Rusio Kazana ikono de Dipatrino estas unu el plej respektaj, tial la ortodoksaj kristanoj ĉiam venis ĉi-tien. En 1936 dum la sovetia ateisma epoko la templo estis detruita. En 1993 ĝi estis restarigita kaj konsekrita.

 
Kazana ikono de Dipatrino

GUM redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ŝtata ĉiovendejo (Moskvo).
 
GUM

GUM (ankaŭ Ŝtata ĉiovendejo) estas ega ĉiovendejo kadranta orientan flankon de Ruĝa placo. Ĝi esis konstruita en 1893 de arkitekturisto Pomerancev kaj inĝeniero Vladimir Ŝuĥov en pseŭdorusa stilo. La trietaĝa konstruaĵo havas tri ĉefajn trapasejojn, tie funkcias ĉirkaŭ unu mil apartaj vendejoj.

Frunta Loko redakti

En la sud-orienta angulo de la Ruĝa placo troviĝas ronda la Frunta Loko (Lobnoje Mesto) simila al kalkoŝtona piedestalo, kiu servis kiel la ĉefa landa oratorejo destinita por heroldi carajn ordonojn kaj por deklaroj de caroj mem. Oni diras, ke ĝi estis ankaŭ la mortopunejo, sed konkretaj registritaj faktoj pri tio ne konserviĝis.

Katedralo de Sankta Bazilo Beata redakti

 
Sankta Bazilo Beata katedralo

En la suda flanko de la Ruĝa placo situas nekomparebla belega ĉefverko de rusaj arkitektoj Barma kaj Postnik la katedralo de protekto de Dipatrino (aŭ la katedralo de Sankta Bazilo Beata) konstruita fine de la 16-a jarcento laŭ ordono de rusa caro Ivano la Terura honore de venko super Kazana (tatara) ĥano.

Monumento de Minin kaj Poĵarskij redakti

 
Minin kaj Poĵarskij

Apud la katedralo staras la monumento honore al du grandaj reprezentantoj de la rusa popolo: princo Dmitrij Poĵarskij kaj metiisto Kuzma Minin, kiuj ambaŭ gvidis la popolan armeon kontraŭ la polaj okupintoj komence de la 17-a jarcento. En 1818 dankemaj rusoj monkontribuis al gisado de la bronza monumento, kiu pezas pli ol 20 tunojn.

Maŭzoleo de Lenin redakti

 
Maŭzoleo de Lenin

La simbolo de Moskvo kaj Rusio estas vizitebla maŭzoleo de Lenin konstruita el malhelruĝa granito, en kiu ekde 1924 troviĝas la balzamigita korpo de Vladimir Lenin (Uljanov) - fondinto de Sovetunio. Dum paradoj ĝi estis same piedestalo por la sovetia registaro, kiun aklamis preterpasintoj.

Nekropolo redakti

Apude situas la nekropolo de revoluciuloj, gravaj aktivuloj de USSR: Stalin, Breĵnev, Andropov k.a. Kontraŭ la tombejoj en la kremlaj muroj estas enigitaj la urnoj kun cindroj de iuj sovetiaj eminentuloj: Gagarin (la unua kosmonaŭto), Ĵukov (militestro gloriĝinta ĉefe dum la Dua mondmilito), Koroljov (sciencisto kaj inventinto de la unuaj kosmoŝipoj) k.a.

La Ruĝa Placo en Esperanto redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Moskvon kun kvin grandaj vidindaĵoj nome la Kremlo, la Ĉielporto, la Facetita Palaco, la Placo Ruĝa kaj la Katedralo de Sankta Bazilo:

-Jen Katedraloj bulbaj sur ora holmo ĉe Kremlo,
tiu de l'Ĉielporto kun kupolaro majesta.
Ene de la muregoj, la Facetita Palaco
kun inkrustaĵoj gemaj kaj diamante rebrilaj,
kaj en la Placo Ruĝa, la Katedralo de Sankta
Bazilo, buntkupola, kun fantazia dekoro.[1]

Referencoj redakti

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.

Eksteraj ligiloj redakti