Ruĝa Sindikata Internacio

La Ruĝa Sindikata Internacio, konata ankaŭ laŭ akronimo en ruse Профинтерн, Profintern kuntiriĝo de ruse Красный интернационал профсоюзов, Krasnjn internacional profsojuzov) estis sindikata internacia federacio kiu funkciis inter 1921 kaj 1937. Ĝiaj celoj estis kunordigi kaj organizi la sindikatan laboron de la internacia komunisma movado esprimita tra Kominterno. Krome ĝi klopodis por malhelpi la influon de la socialdemokrata Internacia Sindikata Federacio.

Ruĝa Sindikata Internacio
emblemo
internacia organizaĵo
Komenco 3-a de julio 1921 vd
Fino 1937 vd
Ideologio

marksismo

Ĉefestro(j) Solomon Lozovsky vd
vdr

La iniciato de ĝia kreado devenis de komisiono nomumita tiucele fare de la 3-a Kongreso de la Komunista Internacio. Ĝi estis kreita en la Unua Konstitucia Kongreso la 3an de julio 1921 en Moskvo. Ĝia Sekretariaro estis kunformita de la hispanaj Andrés Nin kaj la rusoj Miĥail Tomski kaj Solomon Lozovski (Ĝenerala Sekretario 1921-1937).

Dekomence ĝi celis la hegemonion de la sindikataj organizaĵoj kontraŭ la socialdemokratio, aŭ alternative la kreadon de paralelaj organizaĵoj en provizora alianco kun la anarkisindikatistoj. Tiuj lastaj tamen poste disiĝis disde la Profintern. Tial ĝi iĝis fakte la sindikata aparataro de Kominterno. Ĝia funkciado etendiĝis ankaŭ ekster Eŭropo, ĉefe al Ameriko kaj Azio, por ekzemplo ĉe la Latinamerika Sindikata Konfederacio.

Dissolvita en 1937 pro decido de Kominterno kiel parto de ties politiko de popolfrentoj kaj kiel maniero nuligi baron al la kunagado kun la sindikatoj de socialdemokrata tendenco.

Bibliografio redakti

  • Tosstorff, Reiner. 2004. Profintern: Die Rote Gewerkschaftsinternationale 1920–1937. Paderborn: Schoeningh. ISBN 3-506-71793-6

Eksteraj ligiloj redakti