Ruĝa akacio
![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Habito de ruĝa akacio
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Acacia seyal Del. | ||||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La ruĝa akacio (latine Acacia seyal), estas arbo el la genro akacio de la familio de la fabacoj kiu estas indiĝena en grandaj partoj de Afriko.
PriskriboRedakti
La ruĝa akacio estas 6–10 m alta arbo kun pale verdeca aŭ ruĝeca ŝelo. Ĉe la bazo de la 3–10 cm longaj plumecaj folioj troviĝas du rektaj, hele grizaj dornoj, kreskantaj ĝis longeco de 7–20 cm. La floroj estas aranĝitaj kiel rondajn brilajn aretojn kun diametro de proksimume 1,5 cm.
Ĉe Acacia seyal var. fistula, kiu estas pli komuna sur dens-argilaj grundoj, iuj el la dornoj estas ŝvelitaj kaj gastigas simbiozajn formikojn [2].
DisvastiĝoRedakti
Tiu palearktisa kaj afrotropisa specio havas arealon ekde Egiptujo ĝis Kenjo kaj okcidenta Senegalo. En Saharo, ĝi ofte vegetas en humidaj valoj.
UzadojRedakti
Araba gumoRedakti
Ruĝa akacio, kune kun aliaj akacioj, estas grava fonto por araba gumo, natura polisakarido, kiu sekrecias el la damaĝitaj branĉoj kaj solidiĝas[3].
TanadoRedakti
Partoj de la arbo havas tanino-entenon de ĝis 18-20%. La ŝelo kaj guŝoj de Acacia seyal sensu lato var. seyal havas tanino-entenon de proksimume 20% [4].
LignoRedakti
Ligno de la arbo laŭdire estis uzata en antikva Egiptujo por fari ĉerkojn kaj ankaŭ la Keston de Interligo[5].
Medicina uzadoRedakti
ArboŝeloRedakti
La ŝelo estas uzita por trakti disenterion kaj bakteriajn infektojn de la haŭto, kiel ekzemple lepro. La ŝelo ankaŭ estas utiligita kiel stimulilo [3].
GumoRedakti
La gumo estas utiligita kiel afrodiziigaĵo, por trakti diareon, kiel hidratanto, por trakti hemoragiojn, inflamon de la okulo, intestajn malsanojn kaj riniton. La gumo estas uzita por repuŝi artriton kaj bronkiton [3].
LignoRedakti
Incenso de la ligno estas uzata por trakti doloron de reŭmatismo kaj por preventi riniton kaj febron ĉe la naskontinoj [3].
Botanikaj variojRedakti
- Acacia seyal var. fistula Del. var. fistula (Schweinf.) Oliver[6]
- Acacia seyal sensu lato var. seyal
Acacia seyal okaze hibridiĝas kun A. xanthophloea.
Vidu ankaŭRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ ILDIS LegumeWeb
- ↑ angle Young T.P., Cynthia H. Stubblefield, Lynne A. Isbell 1996 : Ants on swollen-thorn acacias: species coexistence in a simple system, Oecologia, 109/1, 98–107. [1][rompita ligilo]
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 Purdue University
- ↑ FAO
- ↑ Acacia seyal in BoDD – Botanical Dermatology Database
- ↑ ILDIS
BibliografioRedakti
- france Arbonnier, M. 2000 : Arbres, arbustes et lianes des zones seches d'Afrique de l'Ouest, CIRAD, Montpellier ISBN 2-87614-431-X