Skota lagopo

(Alidirektita el Ruĝa lagopo)

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skota lagopo
Skota lagopo
Skota lagopo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Tetraonedoj Tetraonidae
Genro: Lagopus
Specio: L. scoticus
Lagopus lagopus scoticus
(Latham, 1787)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Lagopus lagopus scoticus - MHNT

La Ruĝa lagopoSkota lagopo (Lagopus lagopus scotica) estas mezgranda birdo de la familio de Tetraonedoj kiu troviĝas en makiso de kaluno de arbustetaro de Britio kaj Irlando. Ĝi kutime estas klasata kiel subspecio de la Lagopo sed estas foje konsiderata separata specio nome Lagopus scoticus.

Aspekto redakti

La Skota lagopo diferencas el la Lagopo kaj el la Monta lagopo pro sia plumaro ruĝecbruna kaj pro manko de blanka vintra plumaro. La vosto estas nigra kaj la kruroj estas blankaj. Estas blankaj strioj en subflugiloj kaj ruĝaj karunkloj superokulaj. Inoj estas malpli ruĝecaj ol maskloj kaj havas malpli evidentajn karunklojn. Junuloj estas pli senkoloraj kaj ne havas la ruĝajn karunklojn.

Birdoj de Irlando estas foje konsiderataj separata subspecio L. l. hibernica. Ili estas iom pli palaj ol tiuj de Britio kaj ties inoj havas pli flavan plumaron kun pli fajne striecaj subaj partoj. Tio povas estis adapto al kamuflado en makisaro kaj de pli altaj herboj kaj de malpli enhavo de makisoj.

Ĝi estas identigata pro alvoko ĉat! ĉat! ĉat! ĉat! ĉat! aŭ voĉo foje priskribita de anglalingvanoj kiel Goback, goback, goback(revenu, revenu). La flugiloj faras zuman sonon kiam la birdo estas ĝenata el ripozeja loko.

Populacioj de tiu lagopo montras periodajn ciklarojn, kie la populacio pliiĝas al tre altaj densecoj por malpliiĝi post kelkaj jaroj, kaj poste rekuperiĝas. La ĉfa tialo de tiu cikla evoluo ŝajne estas la parazita vermo (nematodo) Trichostrongylus tenuis.

Tamen, en sia libro, V. C. Wynne-Edwards sugestas, ke la ĉefa tialo por tiu mortindico de la lagopa populacio estas Homeostazo dependa de manĝodisponeblo kaj ke la 'Lagopa malsano', pro la parazita vermo Trichostrongylus tenuis estas erara diagnozo de la posta efiko de socia ekskludo.

Disvastiĝo kaj vivejo redakti

La Skota lagopo estas endemio de la Brita Insularo. Ĝi disvastiĝis izole el aliaj subspecioj de la Lagopo kiuj estas disvastigataj en nordaj partoj de Eŭrazio kaj Nordameriko.

Tiu palearktisa birdo troviĝas tra plej partoj de Skotio, inklude Orkadoj, Ŝetlandaj Insuloj kaj plej parto de Foraj Hebridoj. Ili forestas nur el urbaj areoj, kiaj la centra zono, la plej ebenaj areoj de nordoriento kaj ĉirkaŭ Fife.

En Kimrio estas fortaj populacioj en kelkaj lokoj sed ties teritorioj malpliiĝis. Ili estas nune forestaj el sudo, dum ties ĉefaj loĝejoj estas Snowdonia, la Brecon Beacons kaj la Kambria Montaro. Estas informoj pri kimraj birdoj trapasantaj la bristolan kanalon al Exmoor.

En Anglio ĝi troviĝas ĉefe en nordaj lokoj kiaj la Laga Distrikto, Northumberland, County Durham, multe de Jorkŝiro, la Peninoj kaj la Pinta Distrikto, tiom sude kiom ĝis la Staffordshire Moorlands. Estas izolata enmetita populacio en Dartmoor, kaj disperditaj kimraj birdoj vizitas la teritoriojn de la Shropshire Hills kiaj Long Mynd, kie ili reproduktiĝas. La populacio de Exmoor ŝajne estas formortinta, ĉar la lastaj birdoj estis vidataj tiom for kiom en 2005. Enmetita populacio en Suffolk formortis komence de la 20a jarcento, kvankam populacio de Cannock Chase en Staffordshire plu daŭris.

En Irlando ĝi troviĝas surloke en plej partoj de la kamparo: ĝi estas plej komuna en Mayo, kun aliaj fortaj populacioj en la montoj Slieve Bloom kaj en tiuj Knockmealdown.

Ties tipa biotopo estas makiso de altaj teroj for de arboj. Ĝi troviĝas ankaŭ en kelkaj marĉoj de malaltaj teroj kaj kelkaj birdoj povas viziti farmojn dum akra vetero.

La brita populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 250,000 paroj kun ĉirkaŭ 1-5,000 paroj en Irlando. Nombroj malpliiĝis lastajn jarojn kaj nun birdoj forestas el areoj kie ili estis iam komunaj. Tialoj por malpliiĝo estas habitatoperdo pro troa paŝtado, kreado de novaj plantejoj de koniferoj kaj malpliiĝo de ĉasgardistoj. Kelkaj predantoj kiaj la Blua cirkuo manĝas lagopojn kaj estas pliiĝanta polemiko pri la efiko kiun povas tio havi sur la lagopaj nombroj.

La Skota lagopo estis enmetita en la regiono Altaj Marĉoj de Belgio sed tiu populacio formortis komence de la 1970-aj jaroj.

Kutimaro redakti

Dieto redakti

La Skota lagopo estas herbivora kaj manĝas ĉefe burĝonojn, semojn kaj florojn de makiso. Ili manĝas ankaŭ berojn, grenon de cerealoj kaj foje insektojn.

Reproduktado redakti

Tiuj birdoj ekformas parojn dum aŭtuno kaj maskloj iĝas pli kaj pli teritoriemaj dum la vintro progresas. La nesto estas simpla skrapaĵo ĝis 20 cm kiu estas kovrata per vegetaĵaro. La ino demetas ĉirkaŭ 6 al 9 ovojn, ĉefe dum aprilo kaj majo. Ili estas ovoformaj, brilaj kaj helflavaj kun malhelbrunaj makuletoj. Kovado daŭras 19 al 25 tagoj, kaj ekflugo de idoj okazas 12 al 13 tagojn post eloviĝo kaj tiuj estas plenkreskaj post 30 al 35 tagoj.

La Skota lagopo kaj homoj redakti

 
Kontrolata incendio de makiso en arbusta biotopo de lagopoj en Derbyshire.

La Skota lagopo estas konsiderata ĉasbirdo kaj estas ege ĉasata dum la ĉassezono kiu tradicie komencas la 12a de aŭgusto, konata brite kiel la “Glorious Twelfth” (Gloria 12a).

Pafado povas havi formon de 'piediro' (kie ĉasistoj piediras tra la makiso por ĝeni la lagopojn kaj pafi ilin dum ekflugo) aŭ 'kondukita' (kie lagopoj estas kondukitaj, ofte en grandaj nombroj) fare de 'ĝenistoj' al la pafistoj kiuj estas kaŝitaj post linio de arbustoj). Multaj makisoj estas administrataj por pliigi la densecon de lagopoj. Areoj de makiso estas objekto de kontrolata incendiaro; tio havigas freŝajn burĝonojn preferataj de la lagopoj. Ekstenda predokontrolo estas karaktero de la lagopomakisa administrado: vulpoj, ermenoj kaj korvoj estas draste kontrolataj en lagopomakisoj.

Ofte, ankaŭ protektataj specioj kiaj rabobirdoj povas fali pro kontraŭleĝa kontrolo. Tamen, tio estas polemika temo kaj ties etendo al sekvoj ĉe lagopomakisoj estas pridiskutata fare de konservismaj asocioj kaj ĉasistaj interesoj. Estas ankaŭ temo kiu paroligas la gazetaron rilate ambaŭ partioj.

Lastatempe la praktiko uzi kuracilajn ŝtonetojn (manĝotaj de lagopoj) kaj rektajn birdodozojn kontraŭ endoparazito, la vermo (Thrichostrongylus tenuis), iĝis parto de la administrado de multaj makisoj.

Scienca studaro redakti

Pro ties ekonomia kaj socia gravo kaj kelkaj aspektoj de ties biologio, La Skota lagopo estis amplekse studita. Ili estis subjekto de iomaj el la plej fruaj studoj de populacia biologio ĉe birdoj, kiel oni detaligis en The Grouse in Health and in Disease de Lord Lovat jam en 1911. El meza 20a jarcento ili estis subjekto de pliiĝantaj studoj fare de multaj organizoj kaj individuoj. Multa verko estis farata de la Institute of Terrestrial Ecology en orienta Cairngorms, kaj de la Game & Wildlife Conservation Trust en Centraj Altaj Teroj Highlands. Estas ampleksa gamo de studa aktivado ĝis hodiaŭ kaj riĉo de publikita literaturo ekzistas en ĉiuj aspektoj de la lagopa biologio.

La Skota lagopo estas monde konata kiel logoo de la viskio The Famous Grouse kaj animata birdo estas rolulo en serio de ties reklamado. La Skota lagopo estas ankaŭ blazono de la gazeto British Birds.

Parazitoj kaj virusoj redakti

La Skota lagopo povus esti infektata de parazitoj kaj virusoj kiuj draste suferigas la populaciojn. Strongilozo aŭ 'lagopa malsano' estas kaŭzata de la strongila vermo, kiu damaĝas la birdon kaj okazigas internan sangofluon post ŝtopado en la cekumo. Tiu endoparazito estas ofte manĝata kun la pintoj de junaj burĝonoj de kaluno kaj povas konduki al morto aŭ al malbonfartaj kondiĉoj, inklude falon de la birda kapablo kontroli la odoron kiun ĝi elsendas.

Ŝafa encefalomjelito estas flaviviruso (RNA viruso), konata ankaŭ kiel ŝafa encefalomjelitiza viruso. Flavivirusoj estas transmititaj de artropodoj, kaj la viruso de la Ŝafa encefalomjelito estas transmitata de iksodoj. Ĉe la Skota lagopo, tiu viruso povas kaŭzi mortindicon tiom altan kiom ĝis 78 %.[1] La ĉefa iksodokaŭzo estas la ŝafa iksodo, Ixodes ricinus. Kvankam tradicie oni supozas ke iksodaj malsanoj okazas kiam la parazito mordas sian gaston, oni montris, ke la idoj de Skota lagopo povas malsaniĝi kiam ili manĝas iksodojn kun kiuj ili kontaktiĝis.[1] Tiu viruso povas esti grava faktoro ĉe la populacioj de Skota lagopo.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 doi 10.1098/rsbl.2003.0147.
  • Eric Dempsey & Michael O'Clery (1995) Pocket Guide to the Common Birds of Ireland, Gill & Macmillan, Dublin.
  • Committee of Inquiry on Grouse Disease (1911) The Grouse in Health and in Disease, Smith, Elder & Co., London
  • D. W. Snow & C. M. Perrins (1998) Birds of the Western Palearctic: Concise Edition, Vol. 1, Oxford University Press, Oxford.
  • V. C. Wynne Edwards (1986) Evolution through Group Selection, Blackwell Scientific Publications, Oxford.

Eksteraj ligiloj redakti