La ruĝa lupo (Canis rufus) estas nordamerika kanisa specio kiu vivis en la sudorienta Usono. Hodiaŭ, ĝi estas la plej minacata kanisa specio en la mondo. Fakte oni konsideris jam en 1980 ke ĝi estas formortinta en naturo; ekde tiam oni entreprenis diversajn programojn por ties reenmeto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝa Lupo
Ruĝa lupo
Ruĝa lupo

Biologia klasado
Regno: Bestoj ‘‘Animalia’’
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Kanisedoj Canidae
Genro: Kaniso Canis
Canis rufus
Konserva statuso
Kriza
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Subspecioj redakti

3 subspecioj de la ruĝa lupo estas konataj:

  • Canis rufus floridanus kiu formortis en 1930
  • Canis rufus rufus deklarita formortinta en 1970
  • Canis rufus gregoryi kiu formortis en natura medio en 1980

La taksonomia statuso de la ruĝa lupo estas polemika: laŭ unu opinio ĝi ja estas aparta specio. Laŭ alia opinio, li estas hibrido de ordinara lupo kun kojoto.