Ruĝa nano estas stelo, kiu estas malgranda kaj pli malvarma kompare al aliaj steloj. Laŭ la diagramo de Hertzsprung-Russell, tiaj steloj el la spektra klaso K malfrua aŭ M estas en la ĉefa sekvenco. Ili apartenas al la granda plimulto el la steloj kaj ilia diametro kaj maso estas malpli ol triono, ol la Suna diametro kaj maso. Ilia temperaturo surfaca estas sub 3.500 K.

Arta bildigo de ruĝa nano.

Ili dissendas malfortan lumon kaj vivas dum longega tempo ĉar ili bruligas hidrogenon tre malrapide.

Oni[kiu?] kredas ke ruĝaj nanoj estas la plej kutima stela speco[mankas fonto] sed oni vidas ilin malofte pro ilia malalta luma dissendo. Proksima Centaŭro, la stelo plej proksima al Suno, estas ruĝa nano. Ankaŭ 20 el la 30 sekvaj steloj plej proksimaj al Suno estas ruĝaj nanoj.

Referencoj

redakti