Ruĝa rivero (Azio)

rivero en Azio

La Ruĝa rivero (ĉine 紅河 / 红河, pinjine: Hóng Hé kaj vjetname Sông HồngHồng Hà, ĉine foje ankaŭ nomata 元江, pinjine Yuán Jiāng) estas rivero de Azio. Ĝi fontas en la provinco Junano de Ĉinio kaj post vojo de 1 149 kilometroj tra Ĉinio (639 km) kaj Vjetnamio (510 km) enfluas la Vjetnaman golfon de la Sudĉina Maro. Borde de la rivero interalie situas la urbegoj Hanojo kaj Hải Phòng. Sian nomon la rivero havas pro granda kvanto de ruĝ-brunaj sedimentoj, kiuj donas al la rivera akvo ruĝ-brunan koloron. La kvanto de tiuj sedimentoj dum la lastaj jaroj ankoraŭ pli-altiĝis pro forta senarbarigo kaj intensa agrikultura utiligo de la apudriveraj areoj.

Ruĝa rivero

ĉine 紅河 / 红河 - 元江

Hóng Hé - Yuan Jiang

vjetname Sông Hồng

sunsubiro ĉe Hanojo, Vjetnamio
sunsubiro ĉe Hanojo, Vjetnamio
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 149 km
Fluo
Fonto provinco Junano de Ĉinio
Enfluejo Vjetnama golfo de la Sudĉina Maro
Geografio
Landoj Ĉinio, Vjetnamio
Map
vdr

La regiono Delto de la Ruĝa Rivero (vjetname Đồng Bằng Sông Hồng) laŭ ofte uzata grupigo estas unu el ok regionoj de Vjetnamio.