Ruĝa supergiganta stelo
(Alidirektita el Ruĝa supergiganto)
Ruĝa supergiganta stelo aŭ pli koncize ruĝa supergiganto (RSG) estas tre granda stelo, kiu atingis la finon de sia evoluo. Ĝi havas surfactemperaturon de malpli ol 4300 K kaj montras la spektrajn trajtojn de supergigantoj kun tre malgranda gravita spektra movo pro iliaj grandaj radiusoj.
Ruĝa supergiganta stelo similas ruĝan giganton laŭ aspekto, sed estas multe pli granda kaj pli masiva.
Ekzemploj de ruĝaj supergigantaj steloj estas Betelĝuzo aŭ Antareso.