La Ruĝbeka sturno (Sturnus sericeus) estas paserina birdo de la genro de sturnoj plej tipa en familio de Sturnedoj. Ĝi estas troviĝanta en Sudorienta Azio kaj nome en Ĉinio, Japanio, Sudkoreio, Filipinoj, Tajvano kaj Vjetnamio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝbeka sturno
Ruĝbeka sturno
Ruĝbeka sturno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Sturnus
Specio: 'S. sericeus'
Sturnus sericeus
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustración de 1871

La Ruĝbeka sturno troviĝas ĝenerale en arbustaro kaj kultivata grundo, ĉefe en kamparo. En naturo ili ofte troviĝas manĝante surgrunde ĉe gregaro ĉar la gregoj per sia movo ofte ĝenas multajn insektojn, kiujn tiuj sturnoj kaptas facile. Ties alvoko estis priskribata kiel laŭta kaj raŭka, sed ili ankoraŭ havas agrablan fajfon. En ties indiĝenaj landoj ili estis tradicie enhejmigitaj tre populare kiel kaĝobirdo kaj ili povas lerni paroleti kaj imiti alvokojn de birdoj kaj animaloj.

La masklo havas grizan plumaron kun nigraj flugilplumoj (kun blanka flugilmakulo) kaj vosto; la mentono kaj la kolareo estas tre blankaj, dum la kapo povas esti blanka aŭ grizeca kaj en tiu kazo estas blanka ĉirkaŭokula areo kiu kontrastigas la nigrajn okulojn. Kiel la komuna nomo sugestas, ties beko estas tre ruĝeca kun nigra pinto. La kruroj estas flavecaj. La ino estas simila sed iom pli senkolora. Nematuruloj post elnestiĝo havas senkoloran bekon.

Referencoj redakti