La Ruĝbrusta anseroRuĝkola ansero laŭ la latina scienca nomo (Branta ruficollis) estas birdospecio el la ordo de Anseroformaj birdoj kaj familio de Anasedoj kaj genro Branta aŭ de nigraj anseroj pro havo de etendaj nigraj partoj en la plumaro. Fakte tiu specio havas plej etendajn areojn de nigra plumaro, kvankam plej karaktera estas la malhelruĝaj vizaĝo kaj brusto. Temas pri tre brile markata specio. Ĝi estas foje separata en la genro Rufibrenta sed ŝajnas sufiĉe proksima al la Berniklo (Branta bernicla) kaj pro tio ĝi nenecesas, spite ties distinga aspekto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝbrusta ansero

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Branto Branta
Specio: B. ruficollis
Branta ruficollis
(Pallas, 1769)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Ruĝbrusta ansero dumnaĝe
 
 

Ĉiuj specioj de la genro Branta distingiĝas pro sia malhela nigreca koloro, kontraste kun blanka, kaj kiel distingo el la grizaj anseroj de la genro Anser. Inter la specioj el tiuj du genroj, la Ruĝbrusta ansero estas la plej malgranda nome 53–56 cm longa.[1] Tiu brilmarka specio estas nekonfuzebla, sed povas esti surprize malfacile trovebla inter aro de Blankvanga ansero. De longa distanco, la ruĝo de la brusto tendencas aspekti pli malhela, kaj la larĝa blanka strio de la flanko estas pli evidenta.[2]

Ĝi estas malgranda anserforma birdo, kiu havas belajn plumojn, malgrandan kaj dikan bekon, tre dikan kolon kaj konusformajn korpoflankojn. La fermita beko elstariĝas ne evidente; la mallonga malakrapinta beko kaj piedfingroj estas nigraj, dum la kapo, nuko kaj kolo estas malhelaj, sed prezentantaj tre rimarkindan bildon. Inter la okuloj kaj beko troviĝas po unu peco da ovala blanka makulo kiel bridareo ege kontrasta kun la nigraj frunto, kronostrio alnuka kaj mentontenila vango. Ambaŭflanke de la kolo estas po unu peco da kaŝtankoloraj al ruĝecbrunaj plumoj ĉirkaŭaj de larĝa blanka strio, kiu etendiĝas ĝis okula malantaŭo (orelareo). Simile malhelbrunaj estas ĝiaj antaŭa kolo kaj brusto klare limigitaj per simile larĝa blanka strio el la nigraj malantaŭa kolo, dorso (brusta zono) kaj flugiloj kiu montras du pli mallarĝajn striojn de blankaj markoj, kiuj videblas eĉ ripoze kaj dumnaĝe. Ankaŭ la supra ventro estas nigra kun tre larĝa blanka flanka zono kiu trioniĝas en malantaŭa flanko nome inter la akseloj kaj koksoj kreskas plumoj blankaj mikse kun nigraj makuloj. La ventro kaj vosta malsupro estas kovrataj de tre blankaj plumoj, dum la vostaj plumoj estas nigraj kun blanka pugo.[3]

Estas samkoloraj la femala kaj maskla birdoj, dum la birdidoj estas diferencaj en koloro, ĝiaj kolflankoj ĝenerale estas blankaj, larĝaj antaŭe kun rufaj plumoj ĉe la mezo kaj mallarĝaj malantaŭe. Ĝia helrufa brusto estas ĉirkaŭata de blankaj strioj. La junulo diferencas el plenkreskulo pro pli da dorsaj blankecaj strioj sed multe pli svagaj ol ĉe plenkreskuloj.[3]

Distribuado redakti

 

La Ruĝbrusta ansero reproduktiĝas en arkta Siberio en la norda parto de Rusio, precipe ĉe la duoninsulo Tajmir, kun pli malgrandaj populacioj en la duoninsuloj Gidano kaj Jamalo.[4] Plej el ili vintre migras al la suda parto de la Kaspia Maro kaj Aralo nome laŭlonge de la nordokcidentaj bordoj de la Nigra Maro en Bulgario, Rumanio kaj Ukrainio (foje moviĝante pli sudokcidenten ĝis Grekio), sed kelkaj vintras en Azerbajĝano[4] kaj plej malofte ĉe lago Donting de provinco Hunano kaj Nanning de Gŭangŝji en Ĉinio. Ĝi estas rara vaganto en Britio kaj en aliaj areoj de Okcidenta Eŭropo, kie ĝi estas foje trovita en aroj de Bernikloj aŭ Blankvangaj anseroj.[2] Tamen ĉar ĝi estas komuna en kolektoj de kaptivaj akvobirdoj oftas fuĝintoj for el la kutimaj teritorioj.

Konduto, nutrado redakti

 

La Ruĝbrustaj anseroj estas tipaj birdoj de Arkto, kiuj povas elteni froston. Kvankam ili ofte miksiĝas kun alispecaj anseroj en la migrado kaj travindrado, tamen ili ĉiam sin tenas en aparta grupeto. En sia produktejo ili loĝas ĉe golfoj, riveroj aŭ montetoj kaj muskejoj apudlagaj. Ili ofte aperas sur vastaj herbejoj ĉe akvo en suda Ĉinio dum sia travintrado. Ili flugas ne en regula vico. Ili, viglaj kaj rapidmovaj, krias ĉiam en du alt-tonaj silaboj. Ili manĝas herbojn, ŝosojn, semojn kaj tigojn, kaj dumvintre herbojn, foliojn kaj semojn.[5] Ili tre lerte fosas herbajn radikojn kaj ĝermojn kaŝitajn sub la tero.

Ili konstruas neston sur tero kaj naskas en la muskejo de Siberio. Ili demetas ovojn en la maja fino kaj la junia komenco. Ĝenerale ili ellasas kvar-sep ovojn en sia nesto. La Ruĝbrustaj anseroj ofte nestumas proksime de rabobirdoj, kiaj la Neĝostrigo aŭ la Migra falko, kiuj helpas tiun malgrandan anseron protektiĝi el mamulaj predantoj kiaj la Arkta vulpo.[1][2]

Konservado redakti

 

La Ruĝbrusta ansero estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA). Ĝi estis konsiderata Vundebla specio fare de la IUCN. Ĉirkaŭ 80% el la populacio ripozas dum vintro ĝuste ĉe kvin lokoj, kun proksimaj manĝareoj minacataj pro ŝanĝoj en teruzado. Aldone estis forta malpliiĝo en nombroj en la lastaj jardekoj. Ĉar ne klaras je kioma etendo la konata populacio fluktuas en tiu specio – kiel ĉe aliaj arktaj anseroj – kaj pro la malboniĝanta tendenco de la specio kiel tuto, la Ruĝbrusta ansero estis suprenlistita el specio Malplej Zorgiga al statuso de Endanĝerita en la IUCN Ruĝa Listo de 2007.[6][7]

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Ogilvie & Young (2002). Wildfowl of the World. p. 50. ISBN 1 84330 328 0
  2. 2,0 2,1 2,2 Svensson, Lars. (2009) Birds of Europe, 2‑a eldono, Princeton University Press, p. 22. ISBN 978-0-691-14392-7.
  3. 3,0 3,1 Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝoj 22 kaj 23.
  4. 4,0 4,1 BirdLife International (2011) Species factsheet: Branta ruficollis. Arkivita el la originalo je 2013-11-10. Alirita 2012-03-12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-10. Alirita 2012-03-12.
  5. "Red-Breasted Goose Fact Sheet, Lincoln Park Zoo"[rompita ligilo]
  6. BirdLife International (2006). Branta ruficollisInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2006. Internacia Unio por la Konservo de Naturo.
  7. What's new (2007). BirdLife International (2007). Arkivita el la originalo je 2007-08-28. Alirita 26a Aŭgusto 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-09-14. Alirita 2012-03-12.

Bibliografio redakti

  • Bergmann, Hans-Heiner, Helmut Kruckenberg & Volkhard Wille (2006): Wilde Gänse - Reisende zwischen Wildnis und Weideland, G. Braun Verlag, Karlsruhe
  • Madsen, J., G. Cracknell & Tony Fox (1999): Goose Populations of the Western Palearctic, Wetlands International, Wageningen.
  • Erich Rutschke: Wildgänse, Lebensweise - Schutz - Nutzung, Berlin: Parey, 1997
  • S. M. Uspenski: Die Wildgänse Nordeurasiens, Westarp Wissenschaften-Verlagsgesellschaft, Hohenwarsleben 2003, Nachdruck der 1. Auflage von 1965, ISBN 3-89432-7561