Karmezina tragopano

(Alidirektita el Ruĝbrusta fazano)

La Karmezina tragopano, Ruĝkorna fazano, Ruĝbrusta fazanoSatirusa tragopano (Tragopan satyra) el la ordo de kokoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj loĝas en Ĉunpi-montovalo kaj la norda deklivo de Himalajo de Tibeto, Ĉinio, kaj ankaŭ en Nepalo, Sikimo, Bhutano kaj norda Hindio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Satirusa tragopano
Satirusa tragopano
Satirusa tragopano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Tragopan
Specio: T. satyra
Tragopan satyra
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Kapo

Aspekto redakti

Ĝi havas grandan korpon kaj belan koloron. La virbirdo havas nigran kapon kun po unu vertikala strio ambaŭflanke de la kresto, karmezinajn supran dorson kaj malantaŭan parton de la kapo kaj kolo, kaj la alia parto de la supra korpo havas malhelbrunan koloron kun brunflavaj vermoformaj makuloj kaj blankaj nigrarandaj makuletoj. La malsupra korpo ĉefe estas karmezina kun nigrarandaj blankaj aŭ helgrizaj makuloj malsupre de la brusto. La birdo havas nigran voston kun brunblankaj strioj ĉe la plumradikoj.

Temas pri specio kun klara seksa duformismo. La supra korpo de birdino estas bruna aŭ brunnigra kun nigraj makuloj aŭ makulpecoj, kaj multaj plumoj havas sur si ĉamkolorajn striojn. Escepte de ĉamkoloraj aŭ flavaj mentono kaj gorĝo, la malsupra korpo estas preskaŭ samkolora kiel la supra korpo. Sur ŝia bruna vosto estas neregulaj nigraj kaj ĉamkoloraj strioj.

Ĝi pezas ĉirkaŭ 1,000- 1,500 gramojn kaj longas 58–79 cm, kun vosto longa 19–29 cm.

Vivejo redakti

Tiuj orientalisaj birdoj loĝas en arbaroj 3,000 metrojn super la marnivelo, ĉefe en humidaj arbaroj de kverko kaj rododendro kun densa subkreskaĵaro kaj bambuejoj, mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj, arbustaro kaj dense vegetaĵaraj ravinoj. Ili estas kaŝemaj kaj kuremaj. Matene kaj vespere ili serĉas nutraĵon en vasta tereno. Ili ŝatas manĝi ĝermojn, kormojn kaj maldikajn radikojn. Ili noktas sur arboj. Dum vintro ili malsupreniras al lokoj ĉirkaŭ 2,000 metrojn super la marnivelo.

Reproduktado redakti

Printempe la femalaj kaj masklaj birdoj aktivadas en paroj. Dum oestro la maskla birdo senĉese balancas la kapon al la femala, hirtigante siajn bluajn karneckornojn sur la kapo. Li kojnoforme disvolvas la gorĝopendaĵon kun centro en blua koloro, flankaj partoj en verda koloro kaj kun po 4-5 triangulaj skarlataj makulpecoj ambaŭflanke. Samtempe li disetendas siajn vostoplumojn, ke ili apogu sin sur la tero, tremigas la flugilojn kaj eligas la sonon "glu, glu, glu", kaj tuj poste koitas kun la femala. Prete al memmontrado, la masklo ŝvelas siajn kornojn kaj kaŝiĝas malantaŭ roko, atendante preterpasantajn inojn. Kiam unu pasas, li plenumas sian prilaboritan kaj allogan memmontradon antaŭ la inoj. Fine de la memmontrado la masklo malfermas sian grandon kaj montras ĉiujn siajn ornamojn.[1]

La birdino konstruas neston sur arbo kaj demetas 2-4 ruĝflavajn ovojn punktitajn de malhelruĝaj makuloj. La kovado daŭras ĉirkaŭ 31 tagojn, la eloviĝintaj idoj pezas po ĉirkaŭ 44 gramojn.

Minacoj redakti

La Karmezina tragopano estas tre rara apreca birdo, kiu neniam montriĝis en ĉinaj zooj. Kvankam ĝi estas la malplej minacata el la tragopanoj, la Satirusa tragopano ankoraŭ fruntas multajn minacojn. Oni supozas, ke la specio havas malgrandan populacion kiu suferas ĉasadon kaj habitatoperdon tra plej parto de ties teritorio.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Smith, C. Barnby (1912). “The display of the Satyr Tragopan Pheasant, Ceriornis satyra”, Avicultural Magazine 3 (6), p. 153–155. 
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-15. Alirita 2011-02-03.

Bildaro redakti